Saltu al enhavo

Anna Kelly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Kelly
Persona informo
Naskonomo Ézsöl Anna
Naskiĝo la  6-an de oktobro 1919(nun 1919-10-06)
en Hungario Léva (Hungara reĝlando)
Morto la 10-an de junio 1965
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét, 7/8-1-286 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo diseuse (en) Traduki
operetkantisto
dancisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Anna Kelly [keli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kelly Anna estis hungara operetkantisto, primadono, ŝlagrokantisto. Ŝia origina familia nomo estis Ézsöl [Eĵol] ĝis sia dancista kariero. Ŝia geedziĝa nomo en Rumanio estis Anna Vasilopol.

Anna Ézsöl [1] naskiĝis la 6-an de oktobro 1919 en Hungara reĝlando en Léva, ŝi mortis la 10-an de junio 1965 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Anna Kelly komence estis dancisto ĉefe eksterlande, sed ŝi suferis akcidenton en Prago, poste ŝi lernis kantadon private en Budapeŝto. Ekde 1940 ŝi jam estis sukcesa kantisto, eĉ ŝiaj gramafondiskoj aperis. Post 3 jaroj ŝi jam estis primadono de operetoj en Operetoteatro (Budapeŝto). Ŝi kantis ankaŭ soldatajn kantojn, tial depost la 2-a mondmilito la politika komisiono malpermesis ŝin de la scenejo. Ŝi konatiĝis kaj edziniĝis kun rumana diplomato, ekde 1948 ili vivis en Rumanio. Ŝi komence kantadis operetojn en Konstanco (Rumanio), poste en Bukareŝto. Kelkfoje ŝi revizitis Hungarion, foje eĉ ŝia kanto estis aŭdebla en Hungara Radio. Ŝi mortis frue pro malsano.

Elektitaj teatraj roloj

[redakti | redakti fonton]
  • Ferenc Lehár:
    • A víg özvegy - Glavari Hanna
    • Luxemburg grófja - Angela

Elektitaj kinaj filmaj roloj

[redakti | redakti fonton]
  • Egy csók és más semmi (1940) - kantistino
  • Magyar Kívánsághangverseny (1943) - kantistino
  • Második Magyar Kívánsághangverseny (1944) - kantistino