Arondismento Arcachon
Arondismento Arcachon | |
france: Arrondissement d'Arcachon, okcitane: Arrondiment d'Arcaishon | |
Administra unuo | |
Mapo de Ĝirondio kun la arondismento ruĝe akcentita
| |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Nova Akvitanio |
Departemento | Ĝirondio |
Historia regiono | Akvitanio |
Ĉefurbo | Arcachon |
Areo | 1 494,37 km² (149 437 ha) |
Loĝantaro | 165 013 (2022) |
Denseco | 110 loĝ./km² |
INSEE-kodo | 336 |
Komunumoj | 17 |
La arondismento Arcachon (france arrondissement d'Arcachon, okcitane Arrondiment d'Arcaishon) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Ĝirondio (france Gironde [ʒiʁɔ̃d] respektive okcitane kaj gaskone Gironda), en la administra regiono Nova Akvitanio (france Nouvelle-Aquitaine [nuvɛl akitɛn], okcitane kaj gaskone Nòva Aquitània) kaj en la tradicia, historia regiono Akvitanio (france Aquitaine [akitɛn], okcitane kaj gaskone Aquitània). La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Arcachon. Komence de la jaro 2022 en la arondismento vivis 165 013 personoj sur areo de 1 494,37 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 110 loĝantoj/km².
Administra divido
[redakti | redakti fonton]La arondismento estas dividita en kvar kantonojn kaj 17 komunumojn - kompare malalta nombro por franca arondismento. La kantonoj, kiuj administre havas malpli grandan signifon, provizore ne ricevu propran esperantlingvan artikolon, sed menciiĝu en la tekstoj de la unuopaj komunumoj:
- kantono Andernos-les-Bains (6 komunumoj)
- kantono Gujan-Mestras (4 komunumoj)
- kantono La Teste-de-Buch (2 komunumoj)
- kantono Les Landes des Graves (kun 5 el 25 komunumoj)
Komunumoj
[redakti | redakti fonton]1. Andernos-les-Bains (33005) | 2. Arcachon (33009) | 3. Arès (33011) | 4. Audenge (33019) |
5. Belin-Béliet (33042) | 6. Biganos (33051) | 7. Gujan-Mestras (33199) | 8. La Teste-de-Buch (33529) |
9. Lanton (33229) | 10. Le Barp (33029) | 11. Le Teich (33527) | 12. Lège-Cap-Ferret (33236) |
13. Lugos (33260) | 14. Marcheprime (33555) | 15. Mios (33284) | 16. Saint-Magne (33436) |
17. Salles (33498) |