Asif Ali Zardari
Aspekto
Asif Ali Zardari (sindhe, urdue: آصف علی زرداری) (naskiĝinta la 26-an de julio 1955) estas pakistana politikisto, kiu servis kiel prezidanto de Pakistano de 2008 ĝis 2013. En la historio de sia lando, li estis unua demokratie elektita prezidanto kiu sukcesis kompletigi sian mandaton en ofico.
Zardari estas vidvo, lia eksa edzino kaj eksa ĉefministrino Benazir Bhutto estis mortigita en atenco la 27-an de decembro 2007. Danke al tia populareco, li sukcesis atingi la prezidentecon, sed la popolo ne tiom akceptis, dum en la lando ekestis teruraj problemoj en la regionoj najbaraj al Afganio, ĉe Kaŝmiro kaj en la tuta lando pri islama fundamentismo.
Komune kun sia filo Bilawal Bhutto Zardari li estas prezidanto de Pakistana Popola Partio.