Atok (Pakistano)
Atok | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 43600 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 97 374 (2010) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 33° 46′ N, 72° 22′ O (mapo)33.76666666666772.366666666667Koordinatoj: 33° 46′ N, 72° 22′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 359 m [+] | ||
Horzono | Pakistana Norma Horzono [+] | ||
| |||
| |||
Atok (urdue اٹک estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), kie ĝi estas ĉefurboj de la samnomaj kantono kaj distrikto. La historia nomo estis Campbellpur.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- loĝantaro: 146 396 (2017, [1])
- horzono: UTC+ 5
- poŝtkodo: 43600
- telefonkodo: 057
- Supermara alteco: 359 m
Geografio
[redakti | redakti fonton]Atok situas en norda parto de la lando sur montetaro laŭ la orienta bordo de Induso. Peŝavaro troviĝas 67, Islamabado 78, Ravalpindio 80, Fajsalabado 286, Lahore 325, Kveta 638, Sukur (Pakistano) 760, Karaĉio 1123 km-ojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu loko estis konkerita fare de la Persa Imperio kaj poste en 327 antaŭ Kristo de Aleksandro la Granda, sed dum la longa historio estis ankaŭ aliaj konkerintoj. La arto prosperis ĝis la 5-a jarcento, kiam la regiono estis konkerita fare de la hunoj. En la 11-a jarcento la loko apartenis al sultanlando. Timur transiris la Induson ĉe Atok en 1398. La fortikaĵo estis kompletigita en 1583. En 1758 granda batalo okazis ĉi tie. Ekde 1799 dominado de sikoj okazis, inter 1849-1947 la britoj, kiuj kreis Campbellpur (nuna Atok) en 1903. Post la sendependeco de Pakistano la minoritataj hinduoj kaj sikoj elmigris al Barato, dum islamaj rifuĝintoj el Barato ekloĝis en Atok. La pakistana registaro renomis urbon al Atok en 1978.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Atok estas komerca centro, ĉar la Induso estas ĉi tie trairita de la milita kaj komerca itinero al Afganio. En 1883 malfermiĝis la fera ponto. La unua naftoputo ekfunkciis en la proksimeco en 1915.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]1901 | 1961 | 1972 | 1981 | 1998 | 2010 | 2017 |
---|---|---|---|---|---|---|
2866 | 19 041 | 29 172 | 39 986 | 69 588 | 97 374 | 146 396 |
Klimato
[redakti | redakti fonton]Atok havas varman klimaton somere kun maksimumaj temperaturo 40 'C-ojn. Jare pluvas po 783 mm.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Atok situas laŭ fervoja linio inter Ravalpindio-Peŝavaro, kie ankaŭ internaciaj flughavenoj funkcias.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- fortikaĵo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [3]
- WikiTrans