Saltu al enhavo

Nuklea energio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Atomenergio)
Fotokunmetaĵo

Atomkerna energio (aŭ nuklea energio) estas la energio produktita per la procezoj okazantaj en atomkernoj.

Ekzistas du ĉefaj procezoj kiuj permesas la praktikan produktadon de energio por teĥnikaj celoj:

  • La fendiĝo de pezaj nukleoj, ekz-e uranio, kiu nomiĝas nuklea fisio.
  • La fandiĝo de du malpezaj atomkernoj, kiu nomiĝas fuzio. Tiu ĉi estas la procezo per kiu kreiĝas la energio de la suno kaj la ceteraj steloj.[1][2]

La fisio estas uzata en la t.n. nuklea elektrejo, por la produktado de elektro. La fuzio kaj fisio estas ambaŭ uzataj por armilaj celoj (vidu atombombo).

La ĝusta nomo de tiu tipo de energio estas "atomkerna energio" aŭ "nuklea energio". Oni tre ofte uzas la vorton "atomenergio", sed tio estas principe erara, ĉar ja ankaŭ la ĥemiaj procezoj okazas en la atomo, kvankam ne en la kerno.

Henri Becquerel.

En 1896 Henri Becquerel malkovris, ke kelkaj kemiaj elementoj elsendas radiadojn.[3] Kaj li kaj Marie Curie kaj aliaj studis ilian proprecojn, kaj malkovris, ke tiuj radiadoj estas diferencaj disde la jam konataj ikso-radioj kaj kiu posedis diferencajn proprecojn, kaj tiukadre ili nomis la tri malkovritajn tipojn: alfa, beta kaj gamma. Baldaŭ oni vidis, ke ĉiuj el ili devenas de la atoma kerno kiun priskribis Ernest Rutherford en 1911.

Je la malkovro de la neŭtrino, partiklo priskribita teorie en 1930 fare de Wolfgang Pauli sed ne detektita ĝis 1956 fare de Clyde Cowan kaj liaj kunlaborantoj, oni povi klarigi la radiadon beta. En 1932 James Chadwick malkovris la ekzistadon de la neŭtrono kion Pauli estis antaŭdirinta en 1930, kaj tuj poste Enrico Fermi malkovris, ke kelkaj radiadoj elsenditaj en maloftaj fenomenoj de desintegrado estas reale tiuj neŭtronoj.

Dum la 1930-aj jaroj, Enrico Fermi kaj liaj kunlaborantoj bombardadis per neŭtronoj pli ol 60 elementoj, inter ili 235Uranio, produktante la unuajn artefaritajn nukleajn fiziojn. En 1938, en Germanio, Lise Meitner, Otto Hahn kaj Fritz Strassmann pravigis la eksperimentojn de Fermi kaj en 1939 pruvis, ke parto de la rezultantaj produktoj aperintaj je la okazigo de tiuj eksperimentoj per uranio estas kernoj de bario. BAldaŭ ili alvenis al la konklufo ke ili fakte estas rezulto de la disdividado de la kernoj de uranio. Tiel oni malkovris la fision.

En Francio, Joliot Curie malkovris, ke krom barion, oni elsendis duarangajn neŭtronojn en tiu reakcio, kio ebligis la "ĉenreakcion".

En 1932 Mark Oliphant teoriumis pri la fuzio de malpezaj nukleoj (de hidrogeno), kaj baldaŭ poste Hans Bethe priskribis la funkciadon de la steloj, bazinte sin sur tiu mekanismo.

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Radioaktiveco, Nuklea forto kaj Nuklea reakcio.

Produktado

[redakti | redakti fonton]
Oficiala portreto de Einstein ricevinta en 1921 la Nobel-Premion en Fiziko.

La historio de nuklea energio komenciĝas per la malkovroj pri radiaktiveco fine de la 19-a jarcento. La unua, kiu havis la ideon gajni energion el atomaj nukleoj, estis la sciencisto Albert Einstein (Ejnŝtejno) en 1905. Poste la scienca evoluo de la nuklea fiziko en la unua duono de la 20-a jarcento kondukis al la konstruo de la unua funkcianta eksperimenta-demonstra reaktoro, fare de Enrico Fermi en Usono, la 2-an de decembro 1942 kaj al la fifamaj eventoj de la dua mondmilito, kun ĵeto de atomaj bomboj al Hiroŝimo kaj Nagasako. En 1961 Rusio eksperimentis pri la bombo Car, kun energio de 50 megatunoj (da TNT-ekvivalento), tio estas la 3.125-oblo de la bombo de Hiroŝimo.

Nur en la dua duono de la 20-a jarcento komenciĝas provoj gajni nuklean energion ankaŭ por civilaj celoj, por produktado de elektro. En 1954 estis konstruita la unua ŝipo nuklee movata, submarŝipo Nautilus (SSN-571). Dum surfacaj ŝipoj nuklee pelataj ne disvastiĝis, armeaj submaraj ŝipoj estas sukcesa ideo, ĉar dizelaj motoroj bezonas aeran oksigenon kaj ne estas uzeblaj subakve.

Fisihistorio

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fisio.
De maldekstro: J. Robert Oppenheimer, Enrico Fermi kaj Ernest Lawrence.

En nuklea fiziko, fisio estas nuklea reago, kio signifas, ke ĝi okazas en la atomkerno. Fisio okazas kiam peza nukleo fendetiĝas en du aŭ pli malgrandajn nukleojn, kaj plie kelkajn kromproduktojn kiel ekzemple liberaj neŭtronoj, fotonoj (kutime gamaradioj), kaj aliaj fragmentoj de la nukleo kiel ekzemple partikloj alfa (heliumnukleoj) kaj beta (elektronoj kaj positronoj de alta energio).

Dum la Dua Mondmilito, la Departemento pri Armila Disvolviĝo de Nazia Germanio ellaboris atomenergian projekton (Projekto Uranio) cele al produktado de atomeksploda aparato. Albert Einstein, en 1939, subskribis leteron al la usona prezidanto Franklin Delano Roosevelt, skribitan de Leó Szilárd, en kiu li avertis pri tiu fakto.[4]

La 2-an de decembro 1942, kadre de la Projekto Manhattan direktita de J. Robert Oppenheimer, estis konstruita la unua homfarita reaktoro en la mondo (estis antaŭe natura reaktoro en Oklo, Gabono): nome la Ĉikaga Pile-1 (CP-1).

Kadre de la sama armea programo, multe pli granda reaktoro estis konstruita ĉe Hanford, cele al la produktado de plutonio, kaj en la sama tempo, kaskada uraniriĉiga projekto. La 16-an de julio 1945, la unua atombombo (kodita Trinity) estis testita en la Dezerto de Alamogordo. En ĉi tiu provo, eksplodo ekvivalenta al 19,000,000 kg da TNT (19 kilotunoj) estis efektivigita, potenco neniam antaŭe observita en iu alia eksplodaĵo.

La fungonubo de la bombo Fat Man rezultinta el la atomeksplodo super Nagasako staris 18 km en la ĉielo el la hipocentro.

Ambaŭ evoluintaj projektoj finiĝis per la konstruado de du bomboj, unu el riĉigita uranio kaj alia el plutonio (Little Boy (Knabeto) kaj Fat Man (Dikulo)) kiuj estis faligitaj sur la japanajn grandurbojn Hiroŝimo (6a de aŭgusto, 1945) kaj Nagasako (9a de aŭgusto, 1945) respektive. La 15-an de aŭgusto 1945, 2-a Mondmilito finiĝis en la Pacifiko kun la kapitulaco de Japanio. Siaflanke la germana atombomba programo (gvidata de Werner Heisenberg) ne atingis sian celon antaŭ la kapitulaco de Germanio la 8-an de majo 1945.

Poste, nukleaj programoj estis efektivigitaj en Sovet-Unio (unua provo de fisiobombo la 29-an de aŭgusto 1949), Francio kaj Britio, komencante la vetarmadon en ambaŭ blokoj kreitaj post la milito, atingante limojn de detrua potenco neniam antaŭe imagita de homoj (ĉiu flanko povis venki kaj detrui ĉiujn siajn malamikojn plurfoje). Dum la tuta daŭro de la malvarma milito restis la duobla intereso pri nuklea energio sur la milita kaj la civila frontoj.

Jam en la 1940-aj jaroj, admiralo Hyman Rickover proponis la konstruadon de fisiaj reaktoroj ne celitaj ĉi-foje al la fabrikado de materialo por bomboj, sed al la produktado de elektro. Oni ĝuste opiniis, ke ĉi tiuj reaktoroj povus konsistigi bonegan anstataŭaĵon de dizelo en submarŝipoj. La unua nuklea reaktoro kiu produktis elektran energion ekfunkciadis la 26an de junio 1954 en la loĝloko Obninsk en Sovetunio,[5] ĝi havis kapaciton de 5000 kV.

En Usono oni konstruis la unuan testreaktoron por produkti energion (en armea kunteksto) en 1953. Sub la direkto de admiralo Hyman Rickover oni evoluigis reaktorojn por provizi energion al submarŝipoj. La lanĉo de la unua nuklea submarŝipo (la USS Nautilus (SSN-571)) okazis la 17-an de januaro 1955 je la 11:00 a.m. La Usona Departemento de Defendo proponis la dezajnon kaj konstruadon de nuklea rektoro uzebla por elektroproduktado kaj propulso en submarŝipoj al du malsamaj nordamerikaj kompanioj: General Electric kaj Westinghouse. Tiuj firmaoj evoluigis la malpezakvajn reaktorojn tipo BWR kaj PWR respektive.

Sovetunia poŝtmarko de Lenin, la unua nukle-energia glacirompilo en la mondo.

Tiujn ĉi reaktorojn oni uzadis por la propulso de ŝipoj, kaj por milita uzo (submarŝipoj, krozoŝipoj, aviadilŝipoj,...) kaj por civila uzo (glacirompiloj kaj ŝarĝŝipoj), kie ili prezentas potencajn karakterizaĵojn, redukton de la grandeco de la motoroj, redukton de fuelstokado kaj aŭtonomiajn bezonojn ne superitajn de iu alia ekzistanta tekniko.

La samaj fisiaj reaktordezajnoj estis portitaj al komercaj dezajnoj por elektroproduktado. La nuraj ŝanĝoj faritaj al la dezajno laŭlonge de la tempo estis pliiĝo en sekurecaj mezuroj, pli granda termodinamika efikeco, pliiĝo en potenco kaj la uzo de novaj teknologioj kiuj aperis.

Inter 1950 kaj 1960 Kanado evoluigis novan tipon, surbaze de la PWR, kiu utiligis pezan akvon kiel moderigilon kaj naturan uranion kiel fuelon, anstataŭe de la riĉigita uranio uzita por malpezakvaj dezajnoj. Aliaj reaktordezajnoj por komerca uzo uzis karbonon (Magnox, AGR, RBMK aŭ PBR inter aliaj) aŭ fanditajn salojn (litioberilio inter aliaj) kiel moderigilon. Ĉi tiu lasta speco de reaktoro estis parto de la dezajno de la unua nuklepropulsita bombaviadilo (1954) (la usona Aircraft Reactor Experiment aŭ ARE). Tiu dezajno estis prirezignita post la evoluo de interkontinentaj balistikaj misiloj (ICBM).

Aliaj landoj (Francio, Italio, inter aliaj) disvolvigis siajn proprajn dezajnojn de komercaj nukleaj reaktoroj por la generado de elektra energio. Por produkti elektron per nuklea (fisia) energio establiĝis la principo transformi ĝin al varmo kaj per akva vaporo funkciigi turbinojn.

En 1946, oni konstruis la unuan rapidan neŭtronreaktoron (Klementino) en Los Alamos, kun plutonio kiel fuelo kaj hidrargo kiel fridigaĵo. En 1951, oni konstruis la EBR-I, nome la unuan rapidan reaktoron per kiu oni generis elektron. En 1996, la Superfénix aŭ SPX, estis la plej alta potenca rapida reaktoro konstruita ĝis tiam (1200 MWe). En ĉi tiu speco de reaktoroj, radioizotopoj de plutonio, torio kaj uranio kiuj ne estas fendeblaj kun termikaj (malrapidaj) neŭtronoj povis esti utiligitaj kiel fuelo.

En la 1950-aj jaroj, Ernest Lawrence proponis la eblecon uzi nukleajn reaktorojn kun geometrioj sub kritikeco (subkritikaj reaktoroj kies fuelo povus esti torio), en kiuj la reago estus apogita per ekstera liverado de neŭtronoj. En 1993 Carlo Rubbia proponis uzi spalatinstalaĵon en kiu protonakcelilo produktus la neŭtronojn necesajn por konservi la instalaĵon. Ĉi tiuj specoj de sistemoj estas konataj kiel Akceliloj (ADS), kaj oni esperas ekfunkciadi la unuan fabrikon de ĉi tiu tipo (MYRRHA) por 2033 en la Mol-centro (Belgio).[6][7]

Fuzihistorio

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nuklea fuzio.

En nuklea fiziko, nuklea fuzio estas la procezo per kiu pluraj atomkernoj de simila ŝargo kuniĝas kaj formas pli pezan nukleon. Samtempe, grandega kvanto de energio estas liberigita aŭ absorbita, permesante al materio eniri plasman staton. La kunfandiĝo de du kernoj de pli malalta maso ol fero (en ĉi tiu elemento kaj en nikelo okazas la plej alta nuklea liga energio per nukleono) liberigas energion ĝenerale. Male, la fandado de kernoj pli pezaj ol fero sorbas energion. En la inversa procezo, nuklea fisio, ĉi tiuj fenomenoj okazas en kontraŭaj direktoj.

Ĝis la komenco de la 20-a jarcento, oni ne komprenis kiel la energio necesa por kontraŭstari ilian gravitan kolapson estis generita ene de steloj. Ekzistis neniu kemia reago kun sufiĉa potenco kaj ankaŭ fisio ne estis kapabla. En 1938 Hans Bethe sukcesis klarigi ĝin per fuzioreagoj, per la CNO-ciklo, por tre pezaj steloj. Poste, la proton-protona ciklo estis malkovrita por pli malaltaj masaj steloj, kiel ekzemple la Suno.

En la 1940-aj jaroj, kadre de la Projekto Manhattan, oni studis la eblecon uzi fuzion en la atombombo. En 1942 oni esploris la eblecon uzi fisionreagon kiel ekbruligan metodon por la ĉefa fuzia reago, sciante ke ĝi povus rezultigi miloble pli grandan potencon. Tamen, post la fino de la Dua Mondmilito, la disvolviĝo de bombo de ĉi tiuj karakterizaĵoj ne estis konsiderita esenca ĝis la eksplodo de la unua rusa atombombo en 1949, RDS-1 aŭ Joe-1. Tiu ĉi evento kondukis usonan prezidenton Harry S. Truman anonci en 1950 la komencon de projekto por disvolvi la hidrogenan bombon. La 1-an de novembro 1952, la unua atombombo (kodnomo Mike, parto de Operation Ivy) estis testita, kun potenco ekvivalenta al 10,400,000,000 kg da TNT (10,4 megatunoj). La 12-an de aŭgusto 1953 Sovetunio faris sian unuan provon per termonuklea aparato (ĝia potenco atingis kelkcent kilotunojn).

La kondiĉoj necesaj por atingi ekbruligon de kontrolita fuzioreaktoro, tamen, ne estis derivitaj ĝis 1955 fare de John D. Lawson.[8] La kriterioj de Lawson difinis la minimumajn necesajn kondiĉojn de tempo, denseco kaj temperaturo kiujn la fuelo devas atingi (hidrogennukleoj), tiel ke la fuzia reago estu konservita. Tamen jam en 1946 oni patentis la unuan dezajnon de termonuklea reaktoro.[9] En 1951 komenciĝis la usona fuzioprogramo, bazita sur la stelaratoro. En la sama jaro, la evoluo de la unua Tokamako komenciĝis en Sovet-Unio, kun okazigo de ĝiaj unuaj eksperimentoj en 1956. Tiu lasta dezajno realigis en 1968 la unuan kvazaŭ-senmovan termonuklean reagon iam atingitan, montrante ke ĝi estis la plej efika dezajno atingita ĝis tiam. ITER, la internacia dezajno, kiu komencis operaciojn en 2016 kaj provos solvi la ekzistantajn problemojn por atingi magnetan enferman fuzio-reaktoron, uzas ĉi tiun dezajnon.

Kiam montriĝis la malfacileco sekure konservi la nuklean rubaĵon de atomcentraloj, en multaj landoj multiĝis protestoj kontraŭ ili. Kelkaj nukleaj akcidentoj (Three Mile Island, Ĉernobilo, Nuklea centralo Fukuŝima 1) fortigis ilin.

La fizikaj procezoj

[redakti | redakti fonton]

La gajnado de nuklea energio baziĝas sur malpliiĝo de maso. Laŭ la fama formulo E = mc² maso m estas ekvivalenta al energio E, do malpliigo de maso devas produkti plion de energio, ekzemple en la formo de rapide flugantaj partikloj aŭ de varmo.

Nuklea fisio (fendado)

[redakti | redakti fonton]

Fisio signifas rompado de nukleo ĉe elsendo de konsiderinda kvanto de energio. Ĉe la klasika fisio de uranio neŭtrono frapas nukleon de uranio 235, kaj tiu fendiĝas al al du rompaĵoj (kriptona kaj baria atomoj) kaj elsendas du aŭ tri pliajn neŭtronojn, kiuj kapablas teni la fendadon aktiva (ĉenreakcio).[10] La sumo de la masoj de la du rompaĵoj kaj la neŭtronoj estas iomete malpli ol tiu de la origina nukleo kaj la neŭtrono, kiu fendis ĝin; la diferenco transformiĝis al energio. La energio komence estas en la rapido de la disflugantaj rompaĵoj, neŭtronoj kaj radiado, sed ĝi estas transformebla al varmo. Ĉe tia procezo proksimume 0,1 % de la maso transformiĝas al energio, do proksimume 1 g por 1 kg da origina maso.

Nuklea fisio de uranio kaj plutonio estas eksperimente esplorita kaj inĝeniere ekspluatata de post la mezo de la 20-a jarcento. En aŭgusto 2007 ekzistis 439 komercaj nukleaj reaktoroj,[11] kiuj produktis ĉirkaŭ 6 % de la primara kaj 13 % de la elektra energio mondaj. En la 30 OEKE-landoj la varmonuklea energio konsistigas 30 % de la elektra energio produktita.

Fuzio de deŭterio kaj tricio.

Nuklea fuzio (fandado)

[redakti | redakti fonton]

Alia procezo por gajni energion el nukleo estas nuklea fuzio. Ĝi estas la malo de fuzio; pluraj koliziantaj nukleoj interfrapiĝas kaj formas (interalie) pli pezan nukleon, kiu tamen ne havas tute la mason de la antaŭaj nukleoj.

Ĉar ĉiu nukleoj havas pozitivan elektran ŝargon, por fuzio necesas tre interproksimigi ilin, por ke la forta interago superu la elektran dispoŝon. Por tio necesas altegaj temperaturoj, kiaj ekzemple ekzistas interne de steloj. Sur Tero la malfacilaĵoj fuzii en kontinua procezo ordinarajn hidrogenajn nukleojn H-1 (protonojn) estas nun nesupereblaj. Tial la esploro koncentriĝas al fuziado de pezaj hidrogenaj izotopoj, deŭterio kaj tricio, kies nukleoj pro la enestantaj neŭtronoj pli facile fuzias.[10]

La nun plej progresinta projekto pri regebla nuklea fuzio estas la Internacia Termonuklea Eksperimenta Reaktoro (ITER)[12], nun konstruata en suda Francio. Fakuloj taksas, ke la realigo de fuzia reaktoro taŭga por komerca energi-produktado daŭros ankoraŭ kelkajn jardekojn[13]. La prototipo de tia centralo nomiĝas DEMO kaj nun estas planata de la anoj de projekto ITER.

Apliko de nuklea energio

[redakti | redakti fonton]

Nukleaj piloj

[redakti | redakti fonton]

Nukleaj piloj estas produktiloj de elektro, kiuj transformas ne kemian, sed nuklean energion, tiun de radiaktiva malkompono. Ili estas uzataj tie, kie necesas longdaŭra energifonto, precipe en medicino (enkorpaj elektraj aparatoj, ekz. kor-ritmiloj) kaj en kosmoflugado, kiam sunluma elektro ne sufiĉas. La elektro estas produktata per varmo, kiu hejtas termoelektran elementon el duonkondukta materialo. Kiel radiaktiva fonto estas uzata ekzemple plutonio 238.

La uzo de malrapide malkomponiĝanta materialo (plutonio 238 havas duoniĝtempon de 88 jaroj) principe permesas longan funkcidaŭron, sed la duonkonduktilo emas detruiĝi pro la radiado, ne efike ŝirmebla. Oni esperas pli longan vivon de piloj kun likvaj duonkonduktiloj[14].

Ŝipoj kun fisia reaktoro

[redakti | redakti fonton]

Ŝipoj, kiuj funkcias per nuklea energio, povas funkcii longe sen replenigo per brulaĵo. Krome iliaj motoroj ne bezonas aeran oksigenon, kio estas avantaĝo por submarŝipoj. Tial granda parto de la nuklee pelataj ŝipoj estas mar-armeaj submarŝipoj. Tiajn posedas Francio, Rusio kaj Usono.

La unua ne-armea ŝipo kun nuklea pelado estis la sovetia glacirompulo Lenin, kiu ekveturis la 5-an de decembro 1959. Ĝi havis tri reaktorojn. Nun ĝi estas muzeo en Murmansk. Entute oni konstruis 13 civilajn nukleajn ŝipojn[15]; naŭ el ili estas aŭ estis sovetiaj aŭ rusiaj glacirompuloj. Ses el ĉi-lastaj ankoraŭ funkcias, krome la, same rusia, transportŝipo Sevmorput.

Pri nukleaj veturiloj aliaj ol ŝipoj estis kelkaj projektoj, sed la teknikaj obstakloj estis tro grandaj por realigo.

Elektrocentraloj kun fisia reaktoro

[redakti | redakti fonton]
Nuklea centralo apud Civaux (Vieno). En la foto videblas malvarmiga turo kaj aliaj konstruaĵoj.

Nuklea centralo (aŭ atomkerna centralo) estas industria instalaĵo en kiu oni uzas la energion produktitan en la atomkerna fisio por produkti elektron.[16]

La centralo normale konsistas en unu nuklea reaktoro plus la aldonaj instalaĵoj, kiuj ĝenerale estas similaj al la ceteraj termikaj centraloj.

Nukleaj centraloj estas kritikataj pro la fakto, ke ili postlasas atoman rubaĵon, kiun necesas gardi en sekuraj kondiĉoj dum jarcentoj aŭ eĉ pli longe. Aldone, ili estas kritikataj pro la risko, ke okazu akcidento en ili, kiu povas rezulti en grandega katastrofo, kiel la katastrofo de Ĉernobilo.

En kutima lingvaĵo, oni ofte nomas la nukleajn centralojn simple "atomcentralo". Sed tio estas principe erara, ĉar ja ankaŭ la ĥemiaj procezoj okazas en la atomoj, kaj pli precize en ties kernoj (la nukleoj).

Nuklea medicino

[redakti | redakti fonton]

Medicino aplikas nuklean energion por diagnozo kaj terapio.

Diagnoza apliko de nuklea energio estas la enkorpigo de radiaktiva materialo en organismon por poste analizi la lokojn de gama-radiado. Ekzemple oni englutigas teknecio, kiu kemie tre similas al jodo kaj tial kolektiĝas en la tiroida glando. Analizo de la radiado de la teknecio donas precizajn informojn pri la grandeco de la glando (kiu emas grandiĝi pro manko de jodo). Teknecio 99m havas duoniĝtempon de nur 6 horoj, do ne tre malutilas al la organismo.

Terapie oni aplikas la radiadon de radiaktiva materialo por detrui malsanan, ekzemple kanceran histon.

Nukleaj bomboj

[redakti | redakti fonton]

Atombombonuklea bombo estas bombo funkcianta per la energio produktita de la fisiofuzio de atomaj kernoj, t.e. de kernenergio (aŭ: nuklea energioatom-energio).

La ĝusta nomo devus esti nuklea bombo, ĉar fakte la energio estas originata en procezoj en la nukleo de la atomoj (atomkernoj), kaj ne en la atomo kiel tuto. La uzo estas malsama laŭ lingvoj, kaj en Esperanto la nomo atombombo pli enradikiĝis en nefaka literaturo.

Kelkfoje la vorto atombombo estas uzata nur por la armiloj kiuj uzas la nuklean fision, la t.n. A-bomboj, dum tiuj uzantaj la fuzion ricevas la nomon H-bomboj (hidrogenaj bomboj).

La granda detrukapablo de la atomarmiloj estas produktata de la liberigo de energio, ĉefe meĥanika (pro la eksplodo) aŭ terma. La elsendo de joniga radiado estas sekundara, kvankam ĝi havas longdaŭrajn efikojn.

Nuklea energio estas multe pridisputata. Ĉefaj argumentoj kontraŭ ĝia uzado estas la manko de taŭga deponejo por atomrubo kaj la misuzeblo por teroristaj celoj. (AVE prezentas esperantlingve ampleksan katalogon de kontraŭargumentoj [17]) Rilate al CO2-emisio atomenergio havas novajn propagandistojn.

Demando de energipolitiko

[redakti | redakti fonton]

Rilate al la daŭrivo de energiprovizado estas grava la demando, kiom longe kaj de kie disponeblos nuklea brulaĵo. La nun plej uzata nuklea brulaĵo, uranio, laŭ taksado ankoraŭ sufiĉos por kelkaj jardekoj, depende de la pagenda prezo kaj de la kresko de la apliko de nuklea energio. Je prezo de 130 usonaj dolaroj per kilogramo la certaj provizoj sufiĉos por 67 jaroj[18].

La problemon de limigita brulaĵ-provizo oni iam planis solvi per la kova reaktoro, sed la teknikaj problemoj ne estis solvitaj.

Kostoj de diversaj energifontoj laŭ diversaj taksantoj

Ekonomiaj konsideroj

[redakti | redakti fonton]

Ke la kvanto de brulaĵo necesa por nuklea centralo estas kompare malgranda, estas ekonomia avantaĝo por tiu tekniko. Estas disputate, ĉu necesas enkalkuli sekundarajn kostojn, precipe

  • la sekuran konservadon de nuklea rubaĵo dum longa tempo
  • la gardadon de nukleaj centraloj kontraŭ ŝtelado de radiaktiva materialo aŭ terorismaj atencoj
  • la malkonstruon de centralo post ĝia utila vivodaŭro[19]

La apuda bildo montras diversajn taksadojn por la kostoj de diversaj energifonton (flava: nuklea energio; nigra: karbo; blua: tera metano).

Rilate la vivmedion nukleaj centraloj havas la avantaĝon, ke ili ne produktas multe da forcej-efikaj gasoj. Aliflanke la eskapo de radiaktiva materialo, ĉu aktiva ĉu rubaĵa, povas grave malutili al la medio.

Disvastiĝo de nuklea tekniko

[redakti | redakti fonton]

La teknikoj, kiuj servas por konstrui nukleajn centralojn, parte povas servi ankaŭ por konstrui nukleajn batalilojn, ekzemple la koncentrado de fisiebla materialo. En multaj landoj oni timas, ke tio povus faciligi la disvastigon de nukleaj bataliloj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Noto kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Energia nucleare, en Treccani.it – Enciclopedie on line, Roma, Istituto dell'Enciclopedia Italiana.
  2. Reattori nucleari, en Reattore, Treccani.it – Enciclopedie on line, Roma, Istituto dell'Enciclopedia Italiana. URL konsultato la 19an de marto 2022.
  3. Bulbulian, Silvia (1987). «El descubrimiento de la radiactividad». En Fondo de Cultura Económica, eld. La radiactividad. Phroneris, Biblioteca Digital (unua eldono). Nicaragua. ISBN 968-16-2651-6. Arkivita el la originalo la 31an de marto 2008. Konsultita la 4an de aprilo 2008.
  4. «Preserving and Interpreting the Manhattan Project». Arkivita el la originalo la 17an de junio 2022. Konsultita la 1an de decembro 2007.
  5. Blojinstsev, D.I. (1974). «Construcción y Operación de la primera central nuclear: Evocación de Algunos Problemas y soluciones». Boletin OIEA. Konsultita en 09-01-2024.
  6. Pri Myrrah en la Wikipedia en angla
  7. Retejo de la projekto Myrrha
  8. Lawson ĉe konstruo de utila fuzireaktoro
  9. Resumo de la patento GB817681
  10. 10,0 10,1 Fissione e fusione nucleare Ministero della Transizione Ecologica, ĉe mite.gov.it.
  11. International Atomic Energy Agency, International Status and Prospects for Nuclear Power 2021 (PDF), GOV/INF/2021/32-GC(65)/INF/6, Vieno, 16a de julio 2021., 2021, p. 4.
  12. Retejo de la projekto angle, france
  13. Steven Cowley: Fusion is energy's future. Arkivita el la originalo je 2012-12-19. Alirita 2012-12-14 .
  14. Emanuela Di Pasqua (2009-12-09). Arriva la mini-batteria nucleare È grande quando una monetina e dura milioni di volte più delle attuali pile (itale) (HTML). Corriere della Sera. Alirita 2012-12-15 .
  15. listo en la germana vikipedio
  16. How does a nuclear reactor make electricity?, ĉe world-nuclear.org, World Nuclear Association. URL konsultato la 24an de aŭgusto 2018 (arkivita de le url originala la 24an de aŭgusto 2018).
  17. 100 Bonaj Argumentoj kontraŭ la Atomenergio, la esperanta versio de 100 gute Gründe gegen Atomkraft[rompita ligilo] (de)
  18. Daniel Lübbert; Felix Lange (2006). [www.bundestag.de/dokumente/analysen/2006/Uran_als_Kernbrennstoff-Vorraete_und_Reichweite.pdf Uran als Kernbrennstoff: Vorräte und Reichweite] Analizo por la germana parlamento (germane) (PDF), p. 16. Deutscher Bundestag. Alirita 2012-12-15 .
  19. William Martin, Nuclear power, Economics, ĉe britannica.com. URL konsultita la 18an de februaro 2022.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Piero Angela kaj Lorenzo Pinna. La sfida del secolo. unua eldono. Milano, Arnoldo Mondadori Editore (collezione "Ingrandimenti"), 2006. ISBN 88-04-56071-1.
  • Ugo Bardi. La fine del petrolio. unua eldono. Roma, Editori Riuniti (collana "Saggi/scienze"), 2003. ISBN 88-359-5425-8.
  • Gwyneth Cravens. Il nucleare salverà il mondo. Mondadori (collana "Strade blu"), 2008. ISBN 978-88-04-58010-2.
  • G. Choppin; J.O. Liljenzin; J. Rydberg. Radiochemistry and Nuclear Chemistry. tria eldono. Oxford, Butterworth-Heinemann, 2002.
  • R.G. Cochran kaj N. Tsoulfanidis. The Nuclear Fuel Cycle: Analysis and Management. tria eldono. La Grange Park, ANS, 1999.
  • IAEA-OECD. Uranium 2003: Resources, Production and Demand (the Red Book). Bedforshire, Extensa-Turpin, 2003.
  • International Energy Agency e Nuclear Energy Agency. Projected Costs of Generating Electricity. 2010 Edition. 2010. ISBN 978-92-64-08430-8. [1]
  • International Nuclear Societies Council. Current Issues in Nuclear Energy, Radioactive Waste. La Grange Park, ANS, 2002.
  • Cesi Ricerca, Valutazione dei costi di produzione dell'energia elettrica da fonte nucleare, 2006}}
  • University of Chicago, The Economic Future of Nuclear Power Plants, 2004
  • Massachusetts Institute of Technology, The Future of Nuclear Power plants - An Interdisciplinary MIT Study, 2003
  • World Nuclear Association. The Economics of Nuclear Power, 2006
  • Royal Academy of Engineering, The Costs of Generating Electricity, 2004

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Energia nucleare en la itala Vikipedio.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Energía nuclear en la hispana Vikipedio.