La nomo estas atestita sub diversaj formoj Oscaloc (en 1184), Oscalloc, Oscaloc (fine de la 12-a jc), Aucalot aŭ Aucaloc (en 1313), Auqualeuc (fine de la 14-a jc)[1].
Aucaleuc venas de la malnova bretonlingva vorto oscal, kiu signifas « karduon »[2] (bretonlingve askolenn[3]), kun la britonika lokiga sufikso -oc (de la britonika lingvo *-ōgon, vidu la kimran -og kaj la gaŭlan -acon > -acum, ĉiuj devenantaj de la kelta *-āko), fariĝinta -euc, fiksita tie, kie la bretona ne plu estas parolata ekde Mezepoko, kiam en la regionoj ĉiam bretonlingvaj, ĝi ankoraŭ evoluis en -ec. Oscaloc signifas do « kurduejon »[4]. En galoa lingvo, karduejo tradukiĝas per ocaleu[4].