Auce
Auce | ||
Vecauce (historie), germane Alt-Autz | ||
Urbo | ||
Iama grandbieno Vecauce, ekde 1920 la praktika bazo por agrikulturaj studentoj.
| ||
|
||
Lando | Latvio | |
---|---|---|
Municipo | Dobele | |
Historia regiono | Zemgalio | |
Koordinatoj | 56° 27′ 39″ N 22° 54′ 04″ O / 56.46083 °N, 22.90111 °O (mapo) | |
Areo | 3,7 km² (370 ha) | |
Loĝantaro | 2 236 (29.01.2021) | |
Denseco | 604,32 loĝ./km² | |
Urborajtoj | 1924 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | LV-3708 | |
| ||
| ||
Vikimedia Komunejo: Auce | ||
Retpaĝo: auce.lv | ||
Auce - jen latve, historie ankaŭ germane Alt-Autz kaj litove Aukė, nuntempe litove Aucė - estas urbo en Latvia historia regiono Zemgalio, en la sudo de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Dobele kaj situas en sudokcidenta parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 33 km de Dobele, 7 km de Litovia limo kaj 109 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2024 en la urbo vivis 2 136 personoj sur areo de 3,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 582 loĝantoj/km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝis la 13-a jarcento, Auce lando situis in malgranda zemgala - antikva balta tribo - ŝtato Spārnene. Auce unue estis menciita en 1426 kiel Owcze en germane skribaĵo, kiam ĝi estis en parto de Livonio, subjekto al Arkidiocezo de Rigo.
En 1562 Auce trovis sin en la germanlingva Duklando Kuronio. En 1795 la Duklando, kune kun Dobele, estis aneksita al la Rusia Imperio, kaj en 1797 ĝi integrigis ĝin en la Kuronia provincon. Ĉiam en la regiono plu vivis germanaj baltoj, ne nur kiel bienaj posedantoj, sed plejparte kiel normalaj civitanoj (ĝis ili estis devige deportitaj okcidenten pro la sekreta aldona protokolo de la pakto Ribbentrop-Molotov).
Auce, tiutempe Vecauce ("Malnova Auce"), iĝis pli granda setlejo post 1889, kiam la fervojo Rigo-Mažeikiai estis konstruita tra la vilaĝo.
Post la Sendependiĝo Milito (1918-1920), Vecauce estis inkludita en la lastatempe establita Respubliko Latvio.[2] En 1924 Vecauce akiris urborajtojn. En 1925 la antaŭa nomo Auce estis restarigita.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo situas en la suda parto de la Orienta Kuronia altebenaĵo, kie ĝi pasas en la Meza Latvia malaltebenaĵo.[3]
Averaĝa temperaturo estas -5,5°C en januaro kaj +16,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 650 mm jare.[3]
Transporto
[redakti | redakti fonton]La fervoja linio Rigo-Jelgava-Mažeikiai ne plu estas uzata por pasaĝertransporto en 2022, sed estas planoj restarigi ĝin.
La ĉefa aŭtovojoj de urbo estas P96 (Jelgava-Ezere) kaj P104 (Tukums-Auce-Litovio), lokaj vojoj estas V1116 (Auce-Vadakste), V1117 (Auce-Ķevele) kaj V1118 (Auce-Lielauce).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Ŝanĝo de loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Homoj[2][4] |
---|---|
1939 | 3329 |
1965 | 4900 |
2000 | 3211 |
2021 | 2195 |
Etna strukturo
[redakti | redakti fonton]Jaro | Homoj kune | Latvoj | Rusoj | Belorusoj | Ukrainoj | Poloj | Litovoj | La cetero[4] |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2000 | 3211 | 2570 (80%) | 183 (6%) | 55 (2%) | 34 (1%) | 23 (1%) | 337 (10%) | 9 (0%) |
2021 | 2195 | 1745 (79%) | 128 (6%) | 41 (2%) | 16 (1%) | 10 (0%) | 202 (9%) | 53 (2%) |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Lutera preĝejo
- Iama grandbieno
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Katolika preĝejo.
-
Vido de Vecauce grandbieno.
-
Urbodomo.
-
Raiņa strato.
-
Muziklernejo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Auce en Vikimedia Komunejo