August Ferdinand Möbius
August Ferdinand MÖBIUS (naskiĝinta la 17-an de novembro 1790 en Schulpforte, mortinta la 26-an de septembro 1868 en Leipzig) estis germana matematikisto kaj astronomo ĉe la universitato Leipzig.
Familio
[redakti | redakti fonton]Lia patro Johann Heinrich Möbius estis danc-instruisto en Schulpforte. La patrino estis praido de Marteno Lutero.
En 1820 Möbius edziĝis al Dorothea Christiane Juliane Rothe (n. 26-a de aprilo 1790 en Gera; m. 9-a de septembro 1859 en Leipzig). Ili havis unu filinon, Emilie Auguste (1822–1897), kaj du filojn: August Theodor (1821–1890) kaj Paul Heinrich August (1825–1889).
Faroj
[redakti | redakti fonton]Möbius verkis multnombrajn ampleksajn traktaĵojn kaj verkojn pri astronomio, geometrio kaj statiko.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Liaj plej gravaj verkoj okupiĝis pri la esploro de la interagoj inter geometrio kaj mekaniko:
- Der barycentrische Calcül: ein neues Hilfsmittel zur analytischen Behandlung der Geometrie. Leipzig (1827)
- Lehrbuch der Statik. 2 Bde. Leipzig (1837)
- Die Elemente der Mechanik des Himmels. Leipzig (1843)
Trans la menciitaj verkoj li aldonis per multenombraj malgrandaj artikoloj al la evoluo de diversaj matematikaj branĉoj. Laŭ sia nomo nomitaj estas i.a. la Möbius-geometrio, la funkcio de Möbius, la transformo de Möbius kaj la rubando de Möbius.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri August Ferdinand Möbius en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- http://www.mathe.tu-freiberg.de/~hebisch/cafe/moebius.html
- Möbius im Leipzig-Lexikon
- http://www.ksk.ch/mathematik/mathonline/biographien/jh19und20/moebius.htm Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- kolektitaj verkoj de Möbius (Gesammelte Werke bei gallica)