Azazelo
Azazelo | |
---|---|
falinta anĝelo • biblia persono | |
Verko | Biblio Perdita Paradizo |
Informoj | |
Originala nomo | עזאזל |
Eble sama | propeka kapro • Azazil • scapegoat ritual |
Sekso | vira |
Azazelo (aramee: רמשנאל, hebree: עזאזל, Aze'ezel arabe: عزازل Azazil) estas enigma nomo ĉeesta kaj en la hebreaj sanktaj tekstoj kaj en tiutemaj apokrifaj; la nomo estas foje akompanata de vortoj Rameel kaj Gadriel. La unua alestiĝo de kiu nomo aperas en Levidoj 16,8, kie kapro estas indikata per “Azazelo”.
Signifo
[redakti | redakti fonton]La nomo Azazelo (sayan aŭ ‘ăzaz’ēl) signifus "Dio fariĝis forta", (el la hebrea ‘ăzaz’, tria pronomo de la preterita participo de ‘āzaz’ = "esti forta", kaj el, "Dio". Alia teorio farus el ĝi “malrespektulo al Dio”. Azazelo havas foje kiel variantojn "Azael", "Aziel" kaj "Asiel".
Azazelo en la Juda Biblio kaj en la rabena literaturo
[redakti | redakti fonton]La nomo aperas unue en la biblia libro de Levidoj 1(6, 8,) kiam Dio ordonis al la Ĉefa Sacerdoto Aaron ke en la tago de Jom Kippur estu propeke oferata al Javeo kapro por ke estu purigata la izraela popolo, kaj alia identa estu destinita al Azazelo en la dezerto (Lev 16, 8-9 kaj 21-22).
Tiu nomo “Azazelo” aperas ankaŭ en la apokrifa Libro de Ĥanoĥ de la 1-a jarcento a.K.. La nomo ŝajnas indiki unu el la ribelaj anĝeloj kiuj instruis al viroj la konstruon de armiloj kaj la virinoj ornamojn kaj kosmetikon (8,1). Dio sendis, laŭ tiu mitologio, la Ĉefanĝelon Rafaelon ĝin kateni kaj enterigi en la dezerto de Dudael najbare de Jerusalemo (ĉap. 10), kie li volus ankaŭ penti sed ne povis.
La Talmudo ankaŭ parolas pri Azazelo, kun apartaĵoj de la religia cerimonio de la du kaproj: Talmudaj rakontaĵoj pri la jerusalema Templo.
La islama tradicio ankaŭ mitologigas Azazelon, laŭ kiu Azazelo estis la komenca nomo de tiu kiu fariĝis Ibliso (la diablo) pro lia ĵaluzo kontraŭ la nova kreito, Adamo.
Mezepokaj rabenoj verkis mitologiojn pri Azazelo en la kabala.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Azazelo estas unu el la personoj akompanantaj Voland (la Diablo) en la romano La Majstro kaj Margarita de Miĥail Bulgakov.
- Azazelo estas virina diablo kiu, kupliĝante kun anĝelo, naskis la homan idaron en la romano Due candele per il Diavolo de Laura Gallego Garcia.
- Azazelo estas la diablo kiu devigas la monaĥon Ipa rakonti sian historion en la romano Azazel de Youssef Ziedan.