Béla Andai
Aspekto
Béla Andai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Androvics Béla |
Naskiĝo | la 8-an de junio 1899 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | aprilo de 1969 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Béla Andai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Andai Béla estis hungara aktoro. Lia origina familia nomo estis Androvics [androviĉ].
Béla Androvics [1] naskiĝis la 8-an de junio 1899 en Budapeŝto, li mortis en aprilo de 1969 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Andai akiris diplomon en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi. Li komencis sian aktoran karieron en 1921 en kabaredo en sia naskiĝurbo. Post jaroj li eicevis rolojn ankaŭ en teatroj, tamen plej ofte li estis videbla en diversaj kabaredoj. Dum la socialismo ne funkciis kabaredoj, tial li apartenis al Gaja Scenejo. En 1960 li pensiuliĝis.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Lajos Zilahy: Pelikán - direktoro de tabakuzino
- Ferenc Molnár: Doktor úr - instruisto pri geografio
- Ernő Szép: Verebek - maljuna sinjoro
Lia sola filma rolo
[redakti | redakti fonton]- Menekülő ember (1943) – viro en la balo