Saltu al enhavo

BASIC (programlingvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el BASIC)
MSX BASIC en la versio 3.0

BASIC, de Beginner's All-purpose Symbolic Instruction Code ("Ĉiacela simbola instrukcia lingvo por komencantoj") estas programlingvo, kiu estis kreita por instrui komputilprogramadon.[1]

BASIC estis iniciatita ĉe Kolegio Dartmouth, universitato en Usono. Ĝi estis simpla komputillingvo kaj ne postulas grandan komputilon. Por tio, versioj de BASIC estis skribitaj por multaj fruaj komputiloj, inkluzive de la MITS Altair. BASIC estis la kerna lingvo por fruaj personaj komputiloj kaj estis populara dum la 1980aj jaroj. Multaj kompanioj kreis siajn proprajn versiojn de la lingvo, kiuj havis diversajn eblecojn kaj kiuj multifoje ne interoperaciis. La lingvon povis facile lerni nespertuloj, kaj oni ofte trovis en la komputilaj revuoj programojn, kiujn oni povas tajpi en sian komputilon.

La ĉefa problemo pri la fruaj BASIC-oj estis, ke oni ne povas facile verki en ĝi strukturajn programojn. Poste la lingvo estis pliampleksigita por solvi tiajn problemojn kaj aligi novajn bonajn trajtojn al la lingvo, ekzemple BBC BASIC, QuickBasic, kaj Visual Basic. Nuntempe, la evoluo de la lingvo adas, en novaj dialektoj, kiel FreeBasic, Visual Basic .NET, kaj GAMBAS. Ankaŭ, speco de BASIC ankoraŭ vivas en programoj kiel MS-Excel, kiu uzas VBScript por konstrui makroojn.

La origina koncepto de BASIC travivis en multaj specialigitaj programlingvoj. Eĉ la evitenda konstrukto GOTO travivis. Unu el la programlingvoj por Lotus Notes estas Lotus Script kaj konservis la bazajn elementojn. Tamen on ne plu estas devigata atribui numerojn al la linioj kaj ekzistas multaj komfortaj kaj tre kapablaj funkcioj por manipuli tekstojn, labori kun datumbazo kaj komuniki kun la uzanto. Lotus Script estas objektorientita programlingvo.

Ekzemplo de BASIC-programo

[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo de malnova dialekto de BASIC:

 10 REM Programo por instrui multiplikadon
 20 A=INT(RND*12+1)
 30 B=INT(RND*12+1)
 40 PRINT "Kio estas ";A;" oble ";B;" ?";
 50 INPUT C
 60 IF C <> A * B THEN GOTO 90
 70 PRINT "Vi pravas! Bonege!!"
 80 GOTO 10
 90 PRINT "Bedaŭrinde vi malpravas. Provu refoje."
 100 GOTO 40

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]