Saltu al enhavo

Baŝkirio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la nuna respubliko Baŝkirio de la Rusia Federacio. En la tempo de Sovetunio la teritorio nomiĝis Baŝkira ASSR - pri tiu epoko ekzistas aparta artikolo.
Subjekto de Rusia federacio
Baŝkirio
ruse Республика Башкортостан
baŝkire Башҡортостан Республикаhы

Flago

Blazono

Flago Blazono
respubliko de Rusio
Administrado
Federacia regiono Ĉevolga federacia regiono
Ĉefurbo Ufa
Guberniestro Andrey Nazarov

(ekde 17-a de septembro 2020)

Fondita 28-a de Novembro 1917
Demografio
Loĝantaro 4 072 292 loĝantoj
(Stato: 14-a de oktobro 2010)[1]
Loĝdenso 28 loĝ./km²
Oficiala lingvo rusa
Etnoj baŝkiroj (29,5%)
rusoj (36%)
tataroj (25,4%)Ŝablono:Informkesto federacia subjekto de Ruslando/zorgado/etnoj
Geografio
Areo 142 947 km²[2]
Pliaj informoj
Horzono UTC+5
Aŭtokodoj 02, 102
OKATO 80
ISO 3166-2 RU-BA
Retpaĝaro www.bashkortostan.ru/
Situo en RuslandoIranTurkmenistanoĈinioKazaĥioUzbekioMongolioJapanioNorda KoreioĈinioNorvegioDanioGermanioSvedioUsonoFinnlandoKirgisistanoGeorgioTurkioArmenioAzerbajĝanoUkrainioPollandoLitovioLatvioEstonioBelarusioNorvegioSaĥalena provincoKamĉatka regionoJüdische Autonome OblastRegion PrimorjeRegion ChabarowskTuwaĤakasioKemerowa provincoAltajoRegiono AltajNovosibirska provincoOmska provincoTjumena provincoTomska provincoBurjatioRegiono TransbaikalioAmura provincoMagadana provincoAutonomer Kreis der TschuktschenIrkutska provincoJakutioRegiono KrasnojarskAutonomer Kreis der Jamal-NenzenAutonomer Kreis der Chanten und Mansen/JugraSverdlovska provincoĈeljabinska provincoKurgana provincoOrenburga provincoAutonomer Kreis der NenzenKomiioBaŝkirioRegion PermVologda provincoKarelioMurmanska provincoArĥangelska provincoKaliningrada provincoSankt-PeterburgoLeningrada provincoTatarioUdmurtioKirova provincoKostroma provincoSamara provincoPskova provincoTverja provincoNovgoroda provincoJaroslavla provincoSmolenska provincoMoskvoMoskva provincoVladimira provincoIvanova provincoMariioĈuvaŝioMordvioPenza provincoNiĵnij-Novgoroda provincoUljanowska provincoSaratova provincoBrjanska provincoKaluga provincoTula provincoRjazana provincoOrjola provincoLipecka provincoVoroneĵa provincoBelgoroda provincoKurska provincoTambova provincoVolgograda provincoRostova provincoAstraĥana provincoKalmukioDagestanoAdigeioKrasnodara regionoKaraĉajio-ĈerkesioKabardio-BalkarioStavropola regionoNord-Ossetio-AlanioInguŝioĈeĉenio
Situo en Ruslando
vdr
54.0556.6

Baŝkirio[3] aŭ oficiale Respubliko Baŝkortostano[4] (baŝkire Башҡортостан, Baŝkortostan; ruse Башкортостан, Baŝkortostan), estas respubliko en la orienta parto de la eŭropa Rusio.

Laŭ la stato de 2024 en la respubliko vivis 4 064 361 loĝantoj sur areo de 143 600 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 28 loĝantoj/km². Ĝi havas la plej grandan loĝantaron kaj apartenas al la plej riĉaj respublikoj de la Rusia Federacio.

Ĝi estis fondita en 1992 post la dissolvo de Sovetunio el la Baŝkira Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko (Baŝkira ASSR) kaj estas prezidenta respubliko ekde 1993.

Baŝkirio havas statuson de observanto en la Internacia Organizo por la Turka Kulturo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas inter la riveroj Volgo kaj Uralo. Ĝia ĉefurbo estas Ufa. Kun loĝantaro de 4 072 292 laŭ censo el la jaro 2010, Baŝkirio estas la plej popolriĉa respubliko en la Rusia Federacio. Ĝi havas kimunan landlimon kun Udmurtio kaj Tatarujo.

Baŝkirio estas unu el la plej riĉaj respublikoj en Rusio, ĉefe pro la bone evoluinta infrastrukturo. La areo havas siajn proprajn naftejojn kaj petrolkemian industrion. Norde de la ĉefurbo Ufa estas la plej granda petrolkemia komplekso en Eŭropo.

Kun la kolapso de Sovetunio, al Baŝkirio estis koncedita ampleksaj aŭtonomiaj rajtoj. La Konstitucio de Baŝkirio estis adoptita la 24-an de decembro 1993. Laŭ la unua artikolo de la Konstitucio, Baŝkirio estas suverena ŝtato ene de la Rusia Federacio.

Inter la jaroj 1996 kaj 1998 Baŝkiro estis membro de la Organizaĵo de Nereprezentitaj Nacioj kaj Popoloj (UNPO).

La ŝtato festas la 11-an de oktobro kiel sian Tagon de la Respubliko.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La nomo "Baŝkiro" devenas de la nomo de la etno 'baŝkiroj'. Dum la radiko de la nomo estas tjurka (estante kombinaĵo de ' baş ', kiu en la turka povas signifi kapo, ĉefo, ĉefa, la sufikso 'stan' (lando) estas persa kaj estas komuna al multaj eŭraziaj teritoriaj nomoj. La baŝkiroj parolas la baŝkiran lingvon, kiu apartenas al la kipĉaka lingvaro.

La 25-an de februaro 1992. la teritorio ricevis sian nunan nomon: Respubliko Baŝkortostano.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]
  • Areo: 143 600 km2 ;
  • Loĝantaro: 4 102 900; inter ili baŝkiroj: 29,5%, tataroj: 25,4% kaj rusoj: 36%
  • Ĉefurbo: Ufa
  • Oficialaj lingvoj: baŝkira, rusa
  • Geografio: ĉefaj riveroj estas Volgo, Belaja kaj Jurjuzanj.

La teritorio de la hodiaŭa Baŝkirio estis iam la tielnomita Granda Hungario (latine Magna Hungaria), la patrujo de la hodiaŭa hungara popolo. Ĝingis-Ĥano regis Baŝkortostanon ĉirkaŭ 1220. La baŝkiroj estis sub mongola regado ĝis la mezo de la 16-a jarcento , kiam iliaj tribaj estroj libervole aliĝis al la imperio de Ivano la Terura. Ĝis la 16-a jarcento, la nuna Baŝkirio estis dividita inter la Ĥanlandoj de Sibir, Kazan, kaj Ora Hordo (Nogajoj).

Ĉe la Rusia Revolucio de 1917, Baŝkirio deklaris sin sendependa ŝtato kaj iĝis parto de la mallongdaŭra islama ŝtato de Idel-Ural. En 1922 Baŝkirio iĝis la unua sovetia respubliko sub la nomo Baŝkira Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko. Post la kolapso de Sovetunio, la nomo "Baŝkirostano" (Башкортостан) estis lanĉita anstataŭ la antaŭa nomo "Baŝkirio" (Башкирия).

Baŝkirio iĝis aŭtonoma respubliko en la Rusia Federacio la 31- an de marto 1992.

En la 10-a jarcento, Islamo komencis disvastiĝi inter la Baŝkira popolo kaj en la 14-a jarcento ĝi iĝis la domina religio inter la Baŝkira popolo. La plimulto de la loĝantaro estas sunaistoj, sed ekzistas ankaŭ ortodoksaj, protestantaj kaj katolikaj kristanoj. Baŝkirio estas la plej granda kaj plej popolriĉa islama respubliko. Ufa estas la centro de Islamo en Rusio, la plej granda moskeo de la lando estas konstruita ĉi tie La nombro de islamanoj en Baŝkirio estas iomete pli granda ol en Tatarstano.

Kiam Islamo disvastiĝis al Baŝkirio dum la 10-a jarcento, iom post iom aperis sistemo de edukado - la komenco de religiaj lernejoj (maktabeh kaj madrassah), administritaj kaj kontrolitaj de moskeoj.

Lingvoj kaj kulturo

[redakti | redakti fonton]
Teatrejo en Ufa.

Laŭ censo en 2010 la parolataj lingvoj estas rusa (97%), tatara (26%), baŝkira (23%)[5] kiu estas aŭdebla en kanto dum la Eurovision minorities languages 2022 (kantkonkurso sole de minoritataj lingvoj, planlingvoj kaj kreolaj lingvoj).

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En Ufa okazis la unua REVU (Renkontiĝo de esperantistoj de Volgo kaj Uralo)[6]. Ankaŭ en Salavat estis klubo de Esperanto. En Kuŝnarenkovo okazis la tendaron SEJT-12 (SEJT - Sovetia Esperantista Junulara Tendaro). Gafur Gazizi (= Afu Trigo), estis Esperanto-poeto el Baŝkirio. En aŭgusto de la jaro 1973 la unua eldono de la publikaĵo 'Ekzercaro'[7] por ruslingvanoj de Boris Kolker kiu tekstis en la rusa 'La internacia lingvo Esperanto. Metodikaj instrukcioj kaj kontrolaj taskoj por kursoj' estis eldonita en la junulara revuo de la urbo Ufa[8].

Baŝkirio apartenas al unu el la plej gravaj kulturaj centroj en Rusio. La respubliko situas ĉe la limoj de Eŭropo kaj Azio, kaj estas loĝata de homoj reprezentantaj pli ol 100 naciecojn.

Baŝkirio havas statuson de observanto ene de la Internacia Organizo de Tjurka Kulturo (turke: Uluslararası Türk Kültürü Teşkilatı, mallonge Türksoy).

  • Baledisto Rudolf Nurejev (de tatara origino), konata ĉie en la mondo, estis instigita por danci en baŝkiraj popolprezentoj, kaj komencis sian karieron en Ufa.
  • Vladimir Spivakov, dirigento, subskribis en 2014 peticion en subteno de la aneksado de Krimeo n-ro  404 1 , 2 . sed en 2022 li subskribis kune kun aliaj artistoj peticion kontraŭ la rusa invado de Ukrainio[9]. Sendependaj analizoj montris misproporcie altan nombron da armeaj alvokoj kaj mortoj inter la minoritataj popoloj en la Rusia Federacio, inkluzive de Baŝkortostano[10].

Edukado estas farita ĉefe en la rusa kaj baŝkira lingvoj.

Pro sia bone evoluinta infrastrukturo Baŝkirio apartenas al la plej riĉaj respublikoj de la Rusia Federacio. Ĝi disponas pri propraj nafto-resursoj kaj petrol-kemia industrio. Norde de la ĉefurbo Ufa troviĝas la plej granda petrol-kemia komplekso de Eŭropo.

En Neftekamsk, ĉirkaŭ 270 km norde de Ufa, troviĝas la dua plej granda produktejo (firmao NefAZ) de aŭtobusoj de Rusio.

La ŝtato havas fortajn ekonomiajn kaj kulturajn ligojn kun sia okcidenta najbaro, la Respubliko de Tatarstano[11].

Radiy Khabirov, ŝtatestro de Baŝkirio (2018)

Konforme al la universale agnoskitaj principoj de internacia juro, la artikoloj de la Eŭropa Ĉarto de Loka Aŭtonomio[12] kaj la Konstitucio de la Rusia Federacio, la Respubliko de Baŝkirio certigas en sia Konstitucio ke loka aŭtonomio estas agnoskita kaj garantiita ene de la teritorio. de la respubliko.

Transporto

[redakti | redakti fonton]

Ufa stacidomo estas la centro de la fervoja reto de la lando kaj ankaŭ estas hejmo de grava flughaveno. La ŝtata flugkompanio Bashkirian Airlines estis fondita en 2006. Ufa Internacia Flughaveno.

Belaja kaj Ufa havas ŝiptrafikon.

Bildgalerio

[redakti | redakti fonton]

Administra divido

[redakti | redakti fonton]

La Respubliko Baŝkortostano estas dividita en 21 urbajn distriktojn kaj en 54 rajonojn (kamparaj distriktoj).

Ĉefurbo de la respubliko estas Ufa (baŝkire Öfö, tatare Efä). Aliaj gravaj urboj estas Sterlitamak (Стерлитамак), Salavat, Neftekamsk, Oktjabrjskij, Beloreck kaj Belebej.

Urboj kaj urbecaj setlejoj
En Baŝkirio ekzistas 21 urboj kaj 2 urbotipaj loĝlokoj. Setlejo estas Slakbaŝ.

Urbo*/urbeca setlejo baŝkira nomo/Rusa nomo Rajono (distrikto) Loĝantoj
(1-a de januaro 2013)[1] Arkivigite je 2019-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
Agidel* Ағиҙел/Агидель senrajona 15.932
Bajmak* Баймаҡ/Баймак senrajona 17.534
Belebej* Бәләбәй/Белебей senrajona 59.683
Beloreck* Белорет/Белорецк senrajona 67.735
Birsk* Бөрө/Бирск Birsk (urba rajono) 43.675
Blagoveŝĉensk* Благовещен/Благовещенск senrajona 34.844
Davlekanovo* Дәүләкән/Давлеканово senrajona 24.069
Djurtjuli* Дүртөйлө/Дюртюли Djurtjuli (urba rajono) 31.152
Iŝimbaj* Ишембай/Ишимбай senrajona 66.341
Janaul* Яңауыл/Янаул senrajona 26.597
Kumertau* Күмертау/Кумертау Kumertau (urba rajono) 62.284
Meleuz* Мәләүез/Мелеуз senrajona 60.745
Meĵgorje* Межгорье/Межгорье senrajona Fermita administra-teritoria ento

16.866

Neftekamsk* Нефтекама/Нефтекамск Neftekamsk (urba rajono) 123.540
Oktjabrjskij* Октябрьский/Октябрьский senrajona 111.551
Prijutovo Приют/Приютово Belebei 20.394
Salavat* Салауат/Салават senrajona 154.884
Sibaj* Сибай/Сибай Sibai (urba rajono) 62.669
Sterlitamak* Стәрлетамаҡ/Стерлитамак senrajona 275.978
Ĉiŝmi Шишмә/Чишмы Tschischmy 21.540
Tujmazi* Туймазы/Туймазы senrajona 67.088
Ufa* Өфө/Уфа Ufa (urba rajono) 1.077.719
Uĉali* Учалы/Учалы senrajona 37.762

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

(germana) Jörn Grävingholt:  Der Fall Baschkortostan, eldonejo Deutsches Institut für Entwicklungspolitik, Volumo 4. DIE, Bonn 2005, ISBN 3-88985-284-X (262 S., hu-berlin.de [PDF; 1,2 MB]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Čislennostʹ i razmeščenie naselenija (rezultoj de la tutrusia censo 2010. Band 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, S. 12–209; 11, p. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
  2. Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)
  3. Noto: Baŝkirio uzeblas kiel neformala nomo anstataŭ la oficiala Respubliko de Baŝkortostan: Adelina Minibaeva Ufatime.ru, la 21-an de aŭgusto 2017, "Можно ли говорить «Башкирия», и оправдан ли гнев части жителей республики по этому поводу?" (Ĉu eblas diri "Baŝkirio", kaj ĉu la kolero de iuj el la loĝantoj de la respubliko estas pravigita pri tio?), .
  4. La 25-an de februaro 1992. la teritorio ricevis sian nunan oficialan nomon: Respubliko Baŝkortostano.
  5. (ru) Rusia Censo 2002, Lingva scipovo (krom la rusa) de la loĝantaro de certaj naciecoj laŭ respublikoj, aŭtonoma regiono kaj aŭtonomaj regionoj de la Rusia Federacio Arkivigite je 2006-11-04 per la retarkivo Wayback Machine. Arkivita la 4-an de novembro 2006 ĉe la Wayback Maŝino.
  6. (eo) Boris Kolker, Mia vivo en Esperanto-lando- La frosta Uralo
  7. Noto: ne konfuzenda kun Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto, verkita de L.L. Zamenhof
  8. (eo) Kalle Kniivilä, Sovetia lernolibro trompis la cenzuron, Libera Folio, la 25-an de majo 2007.
  9. (fr) "Le directeur du Bolchoï prend parti contre la guerre en Ukraineo", arkivite de la originalo, Diapason, la 28-an de februaro 2022
  10. (en) Russia: Protestors clash with riot police as activist Fail Alsynov jailed in Bashkortostan, Le Monde, la 17-an de januaro 2024.
  11. (ru) "Prosmotr publikatsii : Respublika Tatarstan "Просмотр публикации : Республика Татарстан" Arkivita el la originalo la 30-an de januaro 2016.
  12. ĝi estas la plej grava plurflanka dokumento kiu difinas la fundamentajn principojn por la funkciado de lokaj registaroj.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.