Barnala
Barnala | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 148101 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 22′ N, 75° 32′ O (mapo)30.3775.54Koordinatoj: 30° 22′ N, 75° 32′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 227 m [+] | ||
Areo | 26 km² (2 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Barnala, panĝabe: ਬਰਨਾਲਾ estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en subŝtato Panĝabo (Barato), en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2011 Barnala havis 116 449 da loĝantoj kun legoscio 80%, pli alta, ol la landa averaĝo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Barnala situas sur montetaro en averaĝa alteco de 232 metrojn laŭ la marnivelo. Malerkotla troviĝas 36, Batinda kaj Moga po 61, Ludiana 67, Patiala 82, Sri Muktsar Sahib 99, Sirsa 105, Firozpur 109, subŝtata ĉefurbo Ĉandigaro 125, tutlanda ĉefurbo Delhio 252, Mumbajo 1297, Kolkato 1542 kilometrojn (aere) [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Barnala estis fondita en 1775, poste ĝi estis reĝa sidejo. La distrikto Barnala estis formita en 2006, pli frue la areo apartenis al distrikto Sangrur.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La ekonomio de Barnala baziĝas sur la teksaj, kemiaj kaj feraj produktoj. Menciindas la komerco.
Religioj
[redakti | redakti fonton]En Barnala vivas precipe sikoj (50%) kaj hinduoj (48%), iomete islamanoj (1,5%) kaj aliaj.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]En Barnala la panĝaba lingvo estas la ĉeflingvo.
Eduko
[redakti | redakti fonton]Barnala havas altlernejojn kaj institutojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Barnala jare pluvas averaĝe 533 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, tamen pro la musono tre ofte inter julio-septembro. La jara meza temperaturo estas 24,5 °C.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Barnala havas trairan fervojan linion. 4 ĉefvojoj kuras al la urbego. La plej proksimaj flughavenoj fiunkcias en Ludiana kaj Ĉandigaro.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pluraj preĝejoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans