Saltu al enhavo

Barry Lyndon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barry Lyndon
filmo
Originala titolo Barry Lyndon
Originala lingvo angla lingvo • germana lingvo • franca lingvo
Kina aperdato 11 dec. 1975, 18 dec. 1975, 26 dec. 1975, 3 jul. 1976, 13 aŭg. 1976, 2 sep. 1976, 8 sep. 1976, 10 sep. 1976, 16 sep. 1976, 17 sep. 1976, 23 sep. 1976, 24 sep. 1976, 14 okt. 1976, 15 nov. 1976, 25 feb. 1977, 31 mar. 1977, 3 maj. 1977, 15 aŭg. 1977, 1975
Ĝenro drama filmo, Militfilmo, filmo bazita sur romano, period drama film, historifilmo
Kameraado John Alcott
Reĝisoro(j) Stanley Kubrick
Produktisto(j) Stanley Kubrick
Scenaro Stanley Kubrick
Filmita en Oxfordshire • Powerscourt Estate • Kells Priory • Castle Howard • Palaco Blenheim • Huntington Castle • Corsham Court • Petworth House • Stourhead House • Longleat • Wilton House • Dunrobin Castle • Dublina Kastelo • palaco de Ludwigsburg • Nova Palaco de Potsdamo • Waterford Castle
Loko de rakonto DublinoAnglioReĝlando IrlandoKontinenta EŭropoBerlino
Muziko de Leonard Rosenman
Rolantoj Hardy Krüger • Ryan O'Neal • Marisa Berenson • Steven Berkoff • Patrick Magee • Gay Hamilton • Godfrey Quigley • Diana Körner • Murray Melvin • Leonard Rossiter • Philip Stone • Leon Vitali • Marie Kean • André Morell • Frank Middlemass • Liam Redmond • Michael Hordern • Dominic Savage • Arthur O'Sullivan • Anthony Sharp • Wolf Kahler • Ferdy Mayne • Vivian Kubrick • Hans Meyer • John Bindon • Pat Roach • Harry Towb • John Sharp • George Sewell • John Sullivan • Barry Jackson • Frederick Schiller • David Morley • Billy Boyle • Jonathan Cecil • Peter Cellier • Geoffrey Chater • Roger Booth • John Alcott
Produktinta firmao Hawk Films 
Warner Bros.
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio • Akademia Premio por la Plej Bona Kostumfasonado • Akademia Premio por la Plej Bona Ensceniga Fasonado • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Kanto en Filmo • National Board of Review: Top Ten Films • National Board of Review Award for Best Film
IMDb
vdr

Barry Lyndon estas prihistoria drama filmo de 1975 verkita, reĝisorita, kaj produktorita de Stanley Kubrick, bazita sur la romano de 1844 The Luck of Barry Lyndon de William Makepeace Thackeray. En la filmo stelulas Ryan O'Neal, Marisa Berenson, Patrick Magee, Leonard Rossiter kaj Hardy Krüger kaj ĝi rakontas la fruajn klopodojn kaj postan falon de fikcia 18a-jarcenta irlanda fripono kaj oportunemulo kiu edziĝas al riĉa vidvino por supreniri la socian ŝtuparon kaj ekpreni la aristokratan pozicion de ŝia lasta edzo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Unua Parto

[redakti | redakti fonton]
Kiel Redmond Barry akiris famon kaj titolon Barry Lyndon.

En Irlando Redmon Barry estas malriĉa orfo, kiu vivas kun sia patrino. Barry enamiĝis de sia kuzino, Nora Brady, kaj ŝajne reciproke. Tamen ŝi montras intereson en riĉa kapitano de la brita armeo, John Quin. Nora kaj ŝia familio planas plibonigi sian ekonomion pere de geedzeco, dum Barry malamas Quin, kio rezultas en duelo, en kiu Barry pafas kontraŭ Quin. Konsekvence, li fuĝas de la polico al Dublino sed survoje li estas ŝtelita trairante arbaron.

Pafoj en la Batalo de Minden dum la Sepjara Milito, en kiu Barry perdas sian amikom, la kapitano Grogan.

Malriĉiĝinta, Barry devas aliĝi al la brita armeo, en kiu li devas denove solvi insultojn per duelo je pugnofrapoj en kiu Barry denove venkas. Iom poste, li trafas la kapitanon Grogan, amiko de la familio. Grogan informas el li, ke Barry ne mortigis Quin, kiu ŝajnigis sian morton en la duelo, manipulita de la familio de Nora por senigi je Barry kaj sekurigi sian financon pere de enspeziga geedziĝo inter Nora kaj Quin.

La reĝimenton de Barry oni sendas al Prusio lukti en la Sepjara Milito en kiu Anglio kaj Prusio alianciĝis kontraŭ Francio, Aŭstrio, Rusio, Svedio kaj Hispanio. Grogan estas vundita ĝismorte en bataleto antaŭ la Batalo de Minden. Laca pro la milito, Barry fuĝis de la armeo, ŝajnigante sin oficira mesaĝisto. Survoje, Barry trafas Frau Lieschen, vidva germanino. Lieschen gastigas lin kaj ili havas amrilaton. Lasinte ŝin, Barry renkontiĝas kun la prusia kapitano Potzdorf (Hardy Krüger), kiu malkovrinte, ke li estas fakte dizertinto arestas lin kaj devigas lin aliĝi al la prusia armeo, kiu estas eĉ pli kruela ol la brita armeo; sed Barry ricevas honorojn savinte la vivon al Potzdorf dum batalo.

Post la fino de la milito en 1763 pere de venko angli-prusia, Barry estas dungita de la onklo de la kapitano Potzdorf en la Ministerio de Polico de Prusio por iĝi servisto de Chevalier de Balibari, vaganta profesia vetludisto. La prusianoj suspektas, ke Chevalier estas irlanda spiono je la servo de Aŭstrio kaj sendns Barry kiel sekreta agento por verigi tion, ŝajnigante sin hungaro. Sed Barry emocias trafi samlandanon kaj konfesas ĉion al Chevalier. Dum li ŝajnigas plue spioni, Barry kaj Chevalier funkcias kiel komplicoj por vetludado, ĉe kio Barry kiel servisto helpas la friponaĵojn de Chevalier. Tio rezultas en nove duelo, tiam de Chevalier kun Princo, kiu malakceptas pagi sian vetŝuldon. Tiam, la prusianoj aranĝas ellandigon de Chevalier. Sed Barry komunikas tiun planon al Chevalier, kiu fuĝas nokte. Barry, maskita kiel Chevalier, estas ellandigita fare de Potzdorf.

Barry kaj Chevalier plue trairas palacojn kaj salonojn de Eŭropo vivtenante sin per trompoj en vetludado, dum Barry devigas la malpretajn ŝuldantojn pagi pere de novaj dueloj. En Anglio, li trafas la belan kaj riĉan grafinon Lyndon. Li allogas ŝin kaj eĉ geedziĝas kun ŝi post la morto de sia maljuna edzo, Sir Charles Lyndon.

Dua Parto

[redakti | redakti fonton]
En kiu oni rakontas la misfortunojn kaj katastrofojn kiuj okazis al Barry Lyndon.
La aspekto de Lady Lyndon estis kopiitaj parte de la portretoj de Thomas Gainsborough.

En 1773, Barry havigas al si la familinomon de la grafino edziniginte ŝin, sed sen propra mono, li instaliĝas en Anglio por ĝui la riĉecon de sia edzino. Sed Lord Bullingdon, la filo dek-jaraĝa de Lady Lyndon kaj Sir Charles, ne akceptas la geedzecon kaj tuj malamas Barry. Barry reprezalias kontraŭ Bullingdon per sistema fizika puno. La grafino naskas filon, nome Bryan Patrick, sed la geedzeco ne feliĉas: Barry estas malferme nefidela kaj elĉerpas la monon de sia edzino en luksoj, dum ĉi reetenas sian depriman edzinon izola for de la socio kun la juna lord Bullingdon, pli kaj pli malamanta sian duonpatron Barry.

En la datreveno de Bryan Patrick, la patrino de Barry venas loĝi kun ili ĉe Lyndon kaj avertas sian filon ke okaze de la morto de Lady Lyndon, ŝia riĉo irus al ŝia plej aĝa filo, nom la juna Lord Bullingdon, lasante Barry kaj lian filon Bryan, senmonaj kaj sub la persono kiun li tiom mistraktis. La patrino de Barry konsilas lin ke li akiru nobelan titolon por protekti sin. Tiucele li elspezas multan monon por esti akceptita de la alta socio. Sed dum studado de la du duonfratoj, la knabo Bryan kverelas kun adoleska Lord Bullingdon pro krajono, kio rezultas en fizika puno de Barry al lia duonfilo, kiu avertas, ke li neniam plu mistraktos lin.

Pentraĵo de Hogarth Country Dance (ĉirkaŭ 1745) bildigas la tipon de internaj scenoj kiujn Kubrick klopodis imiti en Barry Lyndon.

La ekonomiaj klopodoj de Barry fuŝas dum festa datreveno de Lady Lyndon: tiam la adoleska Lord Bullingdon interrompas la celebron parolante publike kontraŭ sia duonfrato kaj deklarante, ke li intencas abandoni la familian bienon dum Barry restos tie kaj restos edzo de lia patrino. Barry koleruĝas kaj atakas brutale Bullingdon antaŭ ĉiuj festanoj. Barry estas abandonita de siaj riĉaj kaj povaj "amikoj" kaj perdas ĉian ŝancojn akiri nobelan titolon. Samtempe la ŝuldoj strangolas la familian situacion de Lyndon.

Kontraste kun la brutalo de Barry al sia duonfilo Lord Bullingdom, Barry montriĝas patro tro tolerema kun sia filo Bryan: tiukadre li akceptas aĉeti al li ĉevalon por lia naŭa datreveno. La knaba Bryan malobeas kaj per si sola rajdas la ĉevalon kiu forĵetas lin, pro kio li mortas post kelkaj tagoj. Barry rifuĝas en alkoholo, dum Lady Lyndon en religio, helpita de la pastro Samuel Runt. Tiun maldungas la patrino de Barry cele al evito de influo super Lady Lyndon. Tiu klopodas por memortigo dum la pastro kaj la kontisto de la familio, Graham, kunvenas kun Lord Bullingdon, kiu revenas al Anglio kaj trovas Barry ebria en klubo. Bullingdon defias lin al mortiga duelo per pafado.

En tiu duelo Lord Bullingdon havas la rajton pafi la unua, sed li fuŝas kaj perdas tiun rajton. Lord Bullingdon panikaj kaj postulas alian oportunon antaŭ vomi pro timo. Barry, malpreta mortigi sian duonfilon, malavare pafas al la grundo por ke la filo haltigu la duelon, sed Bullingdon maldanke pafas kontraŭ Barry en gambo. En proksima gastejo, kirurgo amputas lian gambon. Lord Bullingdon sendas sian amikon Graham al la palaco de Lyndon, cele al tio ke la patrino de Barry abandoni la bienon por atenti sian vunditan filon, dum Lord Bullingdon reprenas la kontrolon kaj havigos al Barry pagon por ke li abandonu Anglion. Venkita, Barry akceptas kaj foriras lame kun sia patrino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
En serio de Hogarth Marriage à-la-mode, Shortly After the Marriage (sceno du el ses).

Kubrick ekproduktoris Barry Lyndon post sia filmo de 1971 nome A Clockwork Orange. Li dekomence klopodis reĝisori kinbiografion pri Napoleono, sed perdis sian financadon pro la komerca malsukceso de simila filmo de 1970 nome Waterloo. Kubrick finfine reĝisoris Barry Lyndon, kies agado parte okazas dum la Sepjara Milito, uzante siajn esplorojn por la Napoleona projekto. Filmado startis en Decembro 1973 kaj daŭris preskaŭ ok monatojn, okazanta en Anglio, Irlando, Orienta Germanio kaj Okcidenta Germanio.

La kintekniko de la filmo estis priskribita kiel elrompa. Speciale menciindaj estas la longdaŭraj dupersonaj scenoj, kutime finiĝantaj per malrapida foriro de la rigardado, la scenoj filmitaj tute je kandellumo, kaj la scenoj bazitaj sur pentraĵoj de William Hogarth. Eksteraĵoj estis filmitaj surloke en Irlando, Anglio kaj Okcidenta Germanio, kaj internaj scenoj ĉefe en Londono.[1] La produktorado estis komplika; estis problemoj rilataj al logistiko, vetero,[1] kaj eĉ al politiko (Kubrick timis, ke li povas esti celo de la agado de IRA).[2][3]

Barry Lyndon ricevis kvar Oskar-premiojn: pro la muzikadapto (inter muzikistoj elstaris The Chieftains), la kostumaro, la arta direktorado kaj la kinfotaro. Kvankam kelkaj kritikistoj rimarkis la lantan iradon de la filmo kaj limigitan emocion, ties reputacio, kiel tiu de multaj el la verkoj de Kubrick, plifortiĝis laŭlonge de la jaroj, kaj multaj nuntempe rigardas ĝin kiel unu el liaj plej grandaj atingoj.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
Kostumoj uzitaj en Barry Lyndon.
Kostumoj uzitaj en Barry Lyndon.
  • Michael Hordern (voĉo) kiel rakontisto
  • Ryan O'Neal kiel Redmond Barry (poste Redmond Barry Lyndon)
  • Marisa Berenson kiel Lady Lyndon
  • Patrick Magee kiel Chevalier du Balibari
  • Hardy Krüger kiel Captain Potzdorf
  • Gay Hamilton kiel Nora Brady
  • Godfrey Quigley kiel Captain Grogan
  • Steven Berkoff kiel Lord Ludd
  • Marie Kean kiel Belle, patrino de Barry
  • Murray Melvin kiel Reverend Samuel Runt
  • Frank Middlemass kiel Sir Charles Reginald Lyndon
  • Leon Vitali kiel Lord Bullingdon
  • Dominic Savage kiel juna Bullingdon
  • Leonard Rossiter kiel Captain John Quin
  • André Morell kiel Lord Wendover
  • Anthony Sharp kiel Lord Hallam
  • Philip Stone kiel Graham
  • David Morley kiel Bryan Patrick Lyndon
  • Diana Koerner kiel Lieschen (germana junulino)
  • Arthur O'Sullivan kiel Captain Feeney
  • Billy Boyle kiel Seamus Feeney
  • Jonathan Cecil kiel Lt. Jonathan Fakenham
  • Peter Cellier kiel Sir Richard Brevis
  • Geoffrey Chater kiel Dro. Broughton
  • Wolf Kahler kiel Princo de Tubingeno
  • Liam Redmond kiel Mr. Brady
  • Roger Booth kiel Reĝo Georgo la 3-a
  • Ferdy Mayne kiel Colonel Bulow
  • John Sharp kiel Doohan
  • Pat Roach kiel Corporal Toole
  • Hans Meyer kiel Schulffen

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Marisa Berenson on the making of Barry Lyndon: Kubrick wasn't a 'difficult ogre - he was a perfectionist'. Alirita 20a de Junio 2020.
  2. Whitington, Paul (22a de Marto 2015). "Kubrick in Ireland: the making of Barry Lyndon". The Independent. Alirita la 4an de Marto 2021.
  3. "Ryan O'Neal tells TEN about Kubrick's IRA fears". www.rte.ie. Alirita la 4an de Marto 2021.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Tibbetts, John C., kaj James M. Welsh, eld. The Encyclopedia of Novels Into Film (2a eld. 2005) pp 23–24.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]