Saltu al enhavo

Batumi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Batumo)
Batumi
kartvele ბათუმი
urbo
Blazono
Oficiala nomo: ბათუმი
Lando Kartvelio Kartvelio
Regiono Aĝario
Historiaj regionoj Osmanida Imperio, TFSSR, Kartvela SSR
Montaro Kaŭkazo
Fervojo Trans-Kaŭkazia Fervojo
Maro Nigra Maro
Situo Batumi
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 41° 38′ 45″ N 41° 38′ 30″ O / 41.64583 °N, 41.64167 °O / 41.64583; 41.64167 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 64,9 km² (6 490 ha)
Loĝantaro 152 839 (2014)
Denseco 2 354,99 loĝ./km²
Urbestro Robert Ĉĥaidze
Horzono UTC (UTC+4)
Poŝtkodo 6010
Telefona antaŭkodo +995 422
Situo enkadre de Kartvelio
Situo enkadre de Kartvelio
Situo enkadre de Kartvelio
Situo rilate al Nigra Maro
Situo rilate al Nigra Maro
Situo rilate al Nigra Maro
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: ბათუმი
Retpaĝo: www.batumi.ge
Map
urbocentra impreso
Centro de la urbo
Strando en Batumi
Strando en Batumi ĉe Nigra Maro

Batumi[1] - kartvele ბათუმი [Batumi], pri teorie imagebla esperantlingva formo Batumo ĝis nun mankas ĉia referenco pri uzo en la esperantlingva literaturo kaj gazetaro - estas ĉemara kuracloko en sudokcidento de Kartvelio, ĉefurbo de Aĝario, granda haveno kaj komercocentro. Ĝi estas ankaŭ la finstacio de la Trans-Kaŭkazia Fervojo kaj de la Krimea-Kaŭkazia Marvojo. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 169 095 loĝantoj sur areo de 64,9 kvadrataj kilometroj, kio en 2020 rezultigis loĝdenson de 2 605 loĝantoj/km². Ĝi situas 20 km de turka ŝtatlimo en subtropika zono, kie abundas citrusaj kaj teaj plantejoj. Industrio: petrolorafineja, ŝipkonstrua, nutrada kaj malpeza.

Ejo de la antikva Greka kolonio de Batis. La urbo estas konata de la 11-a jarcento kiel fortikaĵo. En Mezepoko apartenis al Kartvelio, de la 16-a jarcento sub turka regado, de 1878 sub la rusa.

En la urbo estas sanktejoj por multaj religioj: ortodoksa kaj katolika kristanismo, islamo kaj judismo, aliaj vidindaĵoj estas Aĝaria muzeo, botanika ĝardeno, delfinario, cirko kaj belega Riviero (ripoza komplekso ĉe la bordo de la Nigra maro).

Konataj lokuloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La referenca esperantlingva "Poŝatlaso de la mondo", Prago 1971, en siaj mapoj esperantigas nur iujn kaj latinliterigas aliajn loknomojn, kies originaj nacilingvaj formoj estas nelatinlingvaj. En la mapo 20 ĝi indikas la urbon je la origina nomo "Batumi", nur latinigita.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


1071 - Kaukasus 2014 - Georgien - Batumi (16728246174).jpg
Panorama vido de la centra placo de la urbo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.