Saltu al enhavo

Benalup-Casas Viejas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benalup-Casas Viejas
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Lando Andaluzio
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Andaluzio
Provinco Cádiz
Municipo Benalup-Casas Viejas
Poŝtkodo 11160
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Benalup-Casas Viejas
Demografio
Loĝantaro 7 038  (2007)
Loĝdenso 119 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 21′ N, 5° 49′ U (mapo)36.342777777778-5.8091666666667Koordinatoj: 36° 21′ N, 5° 49′ U (mapo) [+]
Alto 112 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 58 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Benalup-Casas Viejas (Hispanio)
Benalup-Casas Viejas (Hispanio)
DEC
Situo de Benalup-Casas Viejas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Benalup-Casas Viejas [+]
vdr

Benalup-Casas Viejas estas urbeto kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Cádiz, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 58 km2 kie loĝas 7038 geloĝantoj. Benalup-Casas Viejas situas je 65 km de la provinca ĉefurbo Cádiz.

La kialo de du nomoj por ununura vilaĝo rilatas al la historio. Kompreneble la plej malnova vorto estas Benalup, kiu estas arabdevena. Sed ankaŭ pro rilatoj al restaĵoj de araba kastelo oni uzis dum lastaj jarcentoj ĉefe Casas Viejas, kio signifas en la hispana "Malnovaj Domoj". En januaro de 1932 okazis insurekcio de anarkiistoj, kiuj estis mortpafitaj kaj bruligitaj de policistoj(Guardia Civil) Tio okazigis akra polemiko en la Dua Hispana Respubliko, kio famigis la nomon "Casas Viejas" en la tuta Hispanio rilate al insurekcio, mortigoj kaj politiko. Dum la Diktatoreco de Francisco Franco oni forigis entute tiun nomon por reakiri la malnovan Benalup. Poste, dum la demokratia epoko oni rekuperis la malnovan "Casas Viejas", sed restis ankaŭ Benalup.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]