Bengala tigro
Bengala tigro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Panthera tigris tigris
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Panthera tigris (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
Tigris striatus Severtzov, 1858 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La tigro de Bengalo aŭ Bengala tigro (Panthera tigris tigris), konata ankaŭ kiel reĝa tigro de Bengalo aŭ hindia tigro estas subspecio de tigro kiu loĝas en Barato, Nepalo, Bangladeŝo, Butano, Birmo kaj Tibeto. ĝi estas la subspecio plej multnombra kaj konata de tigro, kaj ĝi troviĝas en granda vario de habitatoj, kiel tropikaj kaj subtropikaj savanoj kaj arbaroj. Ties haŭto estas ĝenerale oranĝ- aŭ sablo-kolora. Ekzistas genetika mutacio kiu produktas, ke la oranĝkolora haŭto de la tigro estas anstataŭata de blanka koloro; tiuj tigroj estas konataj kiel blankaj tigroj. Pli rara mutacio (de kiu ekzistas malpli ol cent ekzempleroj, ĉiuj en kaptiveco), estas konata kiel orkolora tigro. Tiu tigro estas nacia besto en Barato kaj Bangladeŝo.
En 2017 teamo de esploristoj apartenantaj al la UICN publikigis novan taksonomian klasigon de la familio de Felisedoj en kiu ili agnoskis nur du subspeciojn de tigroj, nome la kontinentazia tigro (Panthera tigris tigris) kiu grupigus la tigrojn de Bengalo, la siberian, la Hindoĉinan, la sudĉinan, la malajan same kiel la formortinta tigro el Kaspio; kaj la tigro de Sunda (Panthera tigris sondaica) kiu grupigus la tigrojn de Sumatro kun la formortintaj de Javo kaj Bali; tiu pritakso baziĝis sur etenda revizio de ĵusaj publikigaĵoj pri la morfologio de la tigroj kaj ties filogeografio.[1]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
tri idoj
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ A new taxonomy of the Felidae Arkivigite je 2017-07-31 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 25an de Julio 2018.