Big Joe Turner
Big Joe Turner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Joseph Vernon Turner |
Aliaj nomoj | Big Joe Turner |
Naskiĝo | 18-an de majo 1911 en Kansasurbo |
Morto | 24-an de novembro 1985 (74-jaraĝa) en Inglewood |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | kantoverkisto blues shouter (en) ĵazmuzikisto diskografa artisto |
Big Joe Turner (n. 18-an de majo 1911 en Kansasurbo, Missouri; m. 24-an de novembro 1985 en Inglewood, Kalifornio; fakte Joseph Vernon TURNER), estis usona bugio-, bluso- kaj rokenrolo-kantisto.
Vivo kaj agado
[redakti | redakti fonton]Jam en la aĝo de dek kvar jaroj li influis per sia kantado la surlokan ĵazmondon en sia naskiĝurbo. Meze de la 1930-aj jaroj li konatiĝis kun bugio-pianisto Pete Johnson, kun kiu li kune prezentis ekde tiam. En 1936 li iris unuafoje al Novjorko, kie li konatiĝis kun Count Basie.
La 23-an de decembro 1938 ekestis kune kun Johnson liaj unuaj kantoj en svingokoncerto en Carnegie Hall, nome Low Down Dog kaj It's All Right, Baby. Lin tiujare antaŭenigis John Hammond. La 30-an de decembro 1938 li sonregistris kune kun Pete Johnson ties komponaĵon Roll 'em Pete je diskeldonejo (Vocalion n-ro 4607), sekvis la 30-an de junio 1939 Cherry Red. Poste li prezentis kun diversaj ĵaz-gravuloj kiel Benny Goodman, Duke Ellington kaj Art Tatum. En la jaro 1945 li subskribis sondiskan kontrakton ĉe eldonejo National Records, kie sonregistris Herb Abramson. En 1951 Abramson atentigis entrepreniston Ahmet Ertegün pri li, kiu kontraktis kun li nome de sia diskeldonejo Atlantic Records. Sekve de tiu ekestis la unupeca disko Chains Of Love, kiu atingis altan rangon en la ritmenblusaj ranglistoj kaj de kiu Pat Boone poste faris novversion. En la 1950-aj jaroj li produktis kelkajn grandajn kaj malpli grandajn furoraĵojn, inter ili Shake, Rattle and Roll, Flip, Flop & Fly kaj Corrine, Corrina, kaj li ludis interalie kun Elmore James (TV Mama) kaj King Curtis. Entute la sukcesoj ja restis limigitaj, sufiĉis tamem por vivteni lin.
En la 60-aj kaj 70-aj jaroj Turner koncertvojaĝis la plejmultan tempon. Li surdiskigis kun ĵazgranduloj kiel Dizzy Gillespie kaj Roy Eldridge kaj ludis ankaŭ kun Axel Zwingenberger, kun kiu li krome sonregistris por du treege sukcesaj diskoj. Tamen kora nesufiĉo kaj diabeto malfaciligis al li la vivon. Liaj lastaj sonregistraĵoj ekestis kune kun Jimmy Witherspoon. La 24-an de novembro 1985 Big Joe Turner mortis en in Kalifornio pro renomalfunkcio.
Du el siaj plej famaj kanoj estis:
- Honey Hush (1953) - Piano sur la originala sonregistraĵo: Fats Domino
- Shake, Rattle and Roll (1954), la sonregistraĵo estis en 2001 enigita en la Blues Hall of Fame.
Big Joe Turner ne estas konfuzenda kun la paŝpiano-ludanto kaj kantisto Joe Turner (1907-1990), samkiel la bluskantisto kaj -basisto Big Joe Turner (1944-2008).
Diskografio
[redakti | redakti fonton]Titolo | Diskeldonejo | Jaro | Rimarkoj |
---|---|---|---|
Flip, Flop & Fly | Pablo | 1989 | Koncertregistraĵoj kun la orkestro de Count Basie en Parizo kaj Frankfurto en 1972 |
The Trumpet Kings Meet Joe Turner | OJC | 1974 CD 1991 | Kun Dizzy Gillespie, Roy Eldridge, Harry Edison, Clark Terry |
Tell Me Pretty Baby | Arhoolie | 1992 | Registraĵoj el la malfruaj 1940-aj jaroj kun la orkestro de Pete Johnson |
Boss of the Blues | Original 1956 Reissue auf CD | ||
Joe Turner's Blues | Topaz Jazz | 1997 | Registraĵoj inter 1938 kaj 1946 |
Shake, Rattle And Roll | Collectables | 2004 | |
Patcha, Patcha, All Night Long | Pablo | 1996 | Joe Turner kun Jimmy Witherspoon |
The Rhythm & Blues Years | Atlantic Records | 1986 | |
Stormy Monday | Pablo | 1991 | I. a. kun Pee Wee Crayton, Roy Eldridge, Dizzy Gillespie, Eddie „Cleanhead“ Vinson |
Let´s Boogie All Night Long | Vagabond Records | LP 1978 | Axel Zwingenberger piano, Torsten Zwingenberger frapinstrumentaro |
Joe Turner Sings Kansas City Jazz | Decca | 1953 | |
Big Joe Is Here | Atlantic | 1959 | |
Joe Turner and the Blues | Savoy | 1960 | |
Big, Bad & Blue: The Joe Turner Anthology | Rhino Atlantic | 1987 | |
Blues Train | Muse | 1983 | Kun Roomful of Blues |
Boogie Woogie Jubilee | 1981 | Registrita en la domo de Turner, kun Axel Zwingenberger,Roy Milton, Eddie „Cleanhead“ Vinson kaj Margie Evans | |
Shout, Rattle and Roll | Proper | 2003 | Skatolo de 4 lumdiskoj kun registraĵoj el la 1940-aj ĝis la fruaj 1950-aj jaroj |