Bordo Opala
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Opalo (apartigo). |
Bordo Opala france Côte d'Opale | |||
---|---|---|---|
Kabo Gris-Nez, inter Bulonjo kaj Kalezo. | |||
Lando | Francio | ||
Région | Nordo-Kaleza Markolo | ||
Departementoj | Pas-de-Calais, Nord | ||
Protektita(j) areo(j) | Regiona naturparko Kaboj kaj Marĉoj Opalaj | ||
Koordinatoj | 50° 43′ 35″ N 1° 36′ 53″ O / 50.7264 °N, 1.6147 °Ofrance Côte d'Opale) (mapo)Koordinatoj: 50° 43′ 35″ N 1° 36′ 53″ O / 50.7264 °N, 1.6147 °Ofrance Côte d'Opale) (mapo) | ||
Longo | 120 km[1] | ||
Finpunktoj |
Landlimo inter Belgio kaj Francio (nordoriente) Berck (sudokcidente) | ||
Bordotipoj | Plaĝoj, dunoj, klifoj... | ||
Ĉefaj plaĝoj | Berck, Le Touquet, Hardelot, Wimereux, Wissant | ||
Rivero(j) | Aa, Liane, Canche, Authie | ||
Kabo(j) kaj duoninsulo(j) | Kabo Gris-Nez, Kabo Blanc-Nez | ||
Haveno(j) | Bulonjo, Kalezo, Dunkerko, Étaples | ||
Nomorigino | Édouard Lévêque februare 1911 | ||
Geografia lokigo sur la mapo : Francio | |||
Bordo Opala (france: Côte d'Opale, t.e. Marbordo de Opalo) estas marborda regiono de Francio proksima al Belgio, situanta fronte al la sudorientaj klifoj de Britio, borderanta la Manikan Markolon kaj la Nordan Maron.
Origino kaj derivado de la nomo
[redakti | redakti fonton]Édouard Lévêque, pentristo de Le Touquet-Paris-Plage, verkisto, botanisto, estas la inventinto de la nomo « Côte d'Opale » en februaro 1911. Li tiel nomis la marbordon inter Le Crotoy kaj Équihen-Plage, omaĝe al ties tre aparta kaj ŝanĝiĝema lumo[2].
Geografio
[redakti | redakti fonton]Nun, la nomo « Côte d'Opale » kovras la marbordon de la arondismentoj Dunkerko, Kalezo, Saint-Omer, Boulogne-sur-Mer kaj Montreuil[3], t.e. 120 km de marbordoj inter la belga landlimo kaj la limo kun la regiono Pikardio (je la nivelo de Berck).
La grandaj urboj estas Dunkerko, Kalezo kaj Bulonjo. Pro sia centra pozicio, Boulogne-sur-Mer estas konsiderata de multaj kiel la « ĉefurbo de Bordo Opala »[4],[5].
Geologio, reliefoj kaj pejzaĝoj
[redakti | redakti fonton]La pejzaĝoj de Bordo Opala estas diversaj : plaĝoj, dunoj, marĉoj, deltoj, klifoj kaj enlandaj medioj.
Grandaj klifoj situas inter Kalezo kaj Bulonjo : Kabo Blanc-Nez, kulminanta je 132 m kaj Kabo Gris-Nez, je 50 m. Tiu ĉi kabo estas la plej proksima punkto de la franca marbordo al Anglio.
Medio kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]Klimato
[redakti | redakti fonton]Bordo Opala havas tre veran oceanan klimaton. La vintroj estas dolĉaj kaj la someroj malvarmetaj. La tagoj kun prujno kaj neĝo estas malmultaj. La teritorio estas forte submetata al ventoj dum la tuta jaro, kio malstabiligas la veteron.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Boulogne-sur-Mer estas la unua fiŝkapta haveno de Francio sed ankaŭ grava komerca haveno. Siaflanke Kalezo, estas la unua haveno en Eŭropo por interŝanĝoj kun Britio.
Turismo
[redakti | redakti fonton]Banurboj
[redakti | redakti fonton]Jen la banurboj de Bray-Dunes (norde) ĝis Berck (sude) :
- Bray-Dunes ; (Dunoj de Flandrioj)
- Zuydcoote ; (Dunoj de Flandrioj)
- Leffrinckoucke ; (Dunoj de Flandrioj)
- Malo-les-Bains (komunumo Dunkerque) ; (Dunoj de Flandrioj)
- Petit-Fort-Philippe (komunumo Gravelines)
- Grand-Fort-Philippe
- Oye-Plage
- Marck
- Calais
- Blériot-Plage (komunumo Sangatte)
- Escalles
- Wissant
- Ambleteuse
- Audresselles
- Wimereux
- Boulogne-sur-Mer
- Le Portel
- Équihen-Plage
- Écault (komunumo Saint-Étienne-au-Mont)
- Hardelot-Plage (komunumo Neufchâtel-Hardelot)
- Sainte-Cécile-Plage (komunumo Camiers)
- Le Touquet-Paris-Plage
- Stella-Plage (komunumo Cucq)
- Merlimont
- Berck
Naturlokoj
[redakti | redakti fonton]- Nacia natura rezervejo de Duno Marchand ; (Dunes de Flandres)
- Fosilia duno de Ghyvelde ; (Dunes de Flandres)
- Nacia natura rezervejo de Platier de Oye
- Kabo Blanc-Nez
- Golfo de Wissant
- Kabo Gris-Nez
- Pinto de Anseroj
- Dunoj de Écault
- Ŝtatbiena arbaro de Écault
- Monto Saint-Frieux
- Natura rezervejo de la Golfo de Canche
- Pinto de Touquet
- Golfo de Authie
- Sangatte
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Élisabeth Bourgois
- Michel Quint, aŭtoro de la libro, kiu inspiris la filmon "Effroyables jardins"
- Nadine Ribault
Pentristoj
[redakti | redakti fonton]Multaj pentristoj tie pentris ĝiajn pejzaĝojn kaj lumon.
- Éric Alibert
- Maurice Boitel
- Eugène Boudin
- Carolus-Duran
- Pierre Carrier-Belleuse
- Adrien Demont
- Virginie Demont-Breton
- Eugène Chigot
- Édouard Lévêque
- Édouard Manet
- William Turner kies pentraĵo La plage de Calais à marée basse estis eldonita kiel poŝtmarko
Fotistoj
[redakti | redakti fonton]Muzikistoj
[redakti | redakti fonton]- Richard Galliano
- Bruno Mursic
- Marc Gosselin
- Didier Lockwood
- Les Mauvaises Langues
- Raoul de Godewarsvelde
- Marcel kaj son orchestre
Reĝisoroj
[redakti | redakti fonton]Festoj
[redakti | redakti fonton]Por pliaj informoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Regiona naturparko Kaboj kaj Marĉoj Opalaj
- Natura rezervejo de la Golfo de Canche
- Listo de banurboj de Francio
- Le Trail de la Côte de Opale
- Marurbo Wimereux
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Interretejo de la plurpartia oficejo de Bordo Opala Arkivigite je 2021-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bordo Opala, en Pas-de-Calais, kun la oficejo pri turismaj evoluigo kaj rezervadoj de Pas-de-Calais en www.pas-de-calais.com, alirita la 24-an de marto 2013
- ↑ Le Touquet-Paris-Plage komence de ties nova jarcento, eld. "Flandres-Artois-Côte d'Opale", aŭgusto 1982, 22 paĝoj
- ↑ Interretejo de la multparta oficejo de Bordo Opala[rompita ligilo], alirita la 31-an de aŭgusto 2007
- ↑ Saporoj kaj farscio Arkivigite je 2013-06-04 per la retarkivo Wayback Machine en www.ville-boulogne-sur-mer.fr
- ↑ Transmanika haveno de Boulogne-sur-Mer Arkivigite je 2013-04-24 per la retarkivo Wayback Machine en www.portboulogne.com
|