Bounty Day
Bounty Day estas festotago, kiun festas loĝantaro de Pitkarna insulo kaj de Norfolkinsulo, kiuj devenas el Pitkarno. Oni festas ĝin je la 23-a de januaro en Pitkarna insulo kaj je la 8-a de junio en Norfolkinsulo. Ĝi estas nomita laŭ HMS Bounty.
Signifo kaj festado
[redakti | redakti fonton]En Pitkarna insulo Bounty Day rememorigas pri bruligo de la ŝipo Bounty fare de la ribeloj. La insulanoj omaĝe al tio konstruas replikojn de la ŝipo, kiujn oni bruligas[1] kaj poste pasigas la tagon per ripozo.[2]
Ankaŭ en Norfolkinsulo la nacia festo ankaŭ nomiĝas Bounty Day, malgraŭ tio ke la ŝipo Bounty neniam estis en tiu ĉi insulo kaj ankaŭ la dato la 8-a de junio tute ne rilatas al ĝi. Norfolkanoj je la 8-a de junio rememorigas pri datreveno de sia alveno el Pitkarna insulo al Norfolkinsulo en la jaro 1856, kiun ili ricevis de la reĝino Viktoria kiel sian novan hejmon.[3] La insulanoj ĉiujare vestas tradiciajn vestaĵojn, por ke ili denove rememorigu pri la originaj loĝantoj, familioj renkontiĝas kaj oni ludas tradiciajn sportludojn.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj Bounty Day en angla Vikipedio kaj Bounty Day en ĉeĥa Vikipedio.