Braunschweig
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Brunsvigo (apartigilo) |
Braunschweig | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbego (1890–) Hansa urbo (jarcento XIII–jarcento XVII) urba komunumo de Germanio urban district of Lower Saxony (en) urbo ĉefregioncentro historia regiono vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 251 804 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 307 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 52° 16′ N, 10° 31′ O (mapo)52.26916666666710.521111111111Koordinatoj: 52° 16′ N, 10° 31′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 75 m [+] | ||||
Areo | 192,7 km² (19 270 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Braunschweig [+] | |||||
Braunschweig [braŭnŝvajk], esperantlingve Brunsvigo, estas urbo en la germana federacia lando Malsupra Saksio (Niedersachsen). Ĝi estas centro de la regiono oriente de Hanovro kaj post ĝi dua urbo laŭ grandeco de Malsupra Saksio. La skribita historio de Brunsvigo komenciĝis en la 8-a jarcento. Ĝi apartenis kiel unu de la plej gravaj urboj al la komerca ligo Hanso en la mezepoko, sed ne povis daŭrigi tiun ĉi gravecon. Unu kaŭzo estis la geografia situacio inter Hanovro kaj Berlino kiuj ambaŭ kreskis pli rapide. Dum la lastaj pli ol cent jaroj Brunsvigo estis industria centro. Hodiaŭ la sciencoj kaj la edukado estas pli elstaraj. Brunsvigo, Wolfsburg kaj Salzgitter kunlaboras komunume kaj formas unu de la regionaj centroj de Malsupra Saksio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Servoj
[redakti | redakti fonton]Faktoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 192,09 km2
- Loĝantoj: 245.840 (en 2008)
- Situo: 52º 16' NO, 10º 31' OR
- Averaĝa alteco: 70 metroj super la marnivelo
- Plej granda alteco: 111 metroj super la marnivelo
- Plej malgranda alteco: 64 metroj super la marnivelo
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Gravuloj
[redakti | redakti fonton]- August Lafontaine, verkisto
- Friedrich Georg Weitsch
- Johann Joachim Christoph Bode, eldonisto kaj tradukisto
- Karl Lachmann, filologo
- Levin Karl Christian Kotzebue, diplomato
- Otto Finsch
- Rudolf Steiner, arĥitekto
Esperanto en Braunschweig
[redakti | redakti fonton]Dum la jaro 1906 Karl Wallon fondis Esperanto-grupon en la urbo. Samjare okazis la 1-a Germana Esperanto-Kongreso surloke; denove la 50-a (1972) kaj la 83-a GEK (2006) estis tie ĉi. La jubilea 100-a Germana Esperanto-Kongreso en printempo 2023 denove okazas en la urbo (retejo). Krome almenaŭ en la jardeko antaŭ la unua mondmilito la eldonejo Heckner en la apuda urbo Wolfenbüttel eldonis multajn renomajn librojn en Esperanto.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- la paĝon pri la provinco Nov-Brunsviko de Kanado, kiu nomatas memore al la germana urbo (historie ligata al la reĝa familio de Anglio)
- Brunsvigo-Luneburgo
- Brunsvigo (lando)
- Henriko la Leono
- Tramtransporto en Braunschweig
|