Bremgarten (distrikto)
Bremgarten | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Argovio | |
Kantono | Argovio |
Ĉefloko | Bremgarten |
Geografia situo | CH1903: 667603 / 244735 (mapo)47.358.3333333333333Koordinatoj: 47° 21′ N, 8° 20′ O; CH1903: 667603 / 244735 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 66410 (2007-12-31) |
Areo | 117,46 km² |
Loĝantardenseco | 565,38 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1903 |
La distrikto Bremgarten estas administra unuo de Kantono Argovio. Ĝi havis 66410 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Bremgarten.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La distrikto Bremgarten situas en la Svisa Mezlando en oriento de Kantono Argovio ĉe la limo al Kantono Zuriko. Norde de ĝi situas la distrikto Baden kaj en ĝia sudo la distrikto Muri. La distrikto etendiĝas sur areo de 117,46 km². La distrikton trafluas de sudo al nordo la rivero Reuss. Paralele al Reuss pli okcidente trafluas la distrikton la rivero Bünz.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra la distrikto pasas de nordo al sudo la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Rotkreuz kaj de oriento al okcidento la etspura fervojo de Wohlen al Dietikon.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la Malnova Zurika Milito la urbeto Bremgarten alianciĝis kun la urbo Zuriko kaj Habsburgo. Ĉar la urbeto rifuzis aliancon kun la Svisa Ĵurkomunumo, la ĵurkomunumanoj sieĝis kaj konkeris la urbeton la 24-an de aprilo 1415. La urbo tiam fariĝis parto de la Grafejo Baden.
La distrikto Bremgarten fondiĝis kiel administra unuo de la helveta Kantono Baden en la jaro 1798. Post la malfondo de la Helveta Respubliko la Kantono Baden dissolviĝis, sed la distrikto Bremgarten konserviĝis kiel distrikto kaj fariĝis nun distrikto de la nova Kantono Argovio.
La 1-an de januaro 1983 la komunumo Arni-Islisberg estis disigita la la komunumoj Arni kaj Islisberg.
Por la jaro 2010 estas planita la kunigo de la komunumoj Hilfikon kaj Villmergen. La nova komunumo portos la nomon Villmergen.
Komunumoj de la distrikto Bremgarten
[redakti | redakti fonton]La distrikto Bremgarten aktuale (2009) konsistas el 24 komunumoj. Jen la nuntempa listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2007-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Arni | 1606 | 3.37 | 4061 | |
Berikon | 4413 | 5.38 | 4062 | |
Bremgarten | 6135 | 8.02 | 4063 | |
Büttikon | 811 | 2.82 | 4064 | |
Dottikon | 3113 | 3.89 | 4065 | |
Eggenwil | 764 | 2.46 | 4066 | |
Fischbach-Göslikon | 1370 | 3.07 | 4067 | |
Hägglingen | 2158 | 7.73 | 4068 | |
Hermetschwil-Staffeln | 1095 | 3.34 | 4069 | |
Hilfikon | 238 | 1.72 | 4070 | |
Islisberg | 490 | 1.65 | 4084 | |
Jonen | 1733 | 5.70 | 4071 | |
Niederwil | 2367 | 6.15 | 4072 | |
Oberlunkhofen | 1748 | 3.25 | 4073 | |
Oberwil-Lieli | 2069 | 5.35 | 4074 | |
Rudolfstetten-Friedlisberg | 4006 | 4.90 | 4075 | |
Sarmenstorf | 2308 | 8.30 | 4076 | |
Tägerig | 1346 | 3.30 | 4077 | |
Uezwil | 382 | 2.45 | 4078 | |
Unterlunkhofen | 1244 | 4.49 | 4079 | |
Villmergen | 5340 | 10.22 | 4080 | |
Widen | 3569 | 2.62 | 4081 | |
Wohlen | 14'161 | 12.48 | 4082 | |
Zufikon | 3944 | 4.80 | 4083 | |
Totale (24) | 66'410 | 117.46 | 1903 |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de la distrikta oficejo Bremgarten Arkivigite je 2009-08-18 per la retarkivo Wayback Machine
|