Brigittenau
Aspekto
Brigittenau | |||||
---|---|---|---|---|---|
Viena urbodistrikto vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Aŭstrio | ||||
Komunumo | Vieno | ||||
Poŝtkodo | 1200 | ||||
Retpaĝaro | Oficiala retejo (germane) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 86 368 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 15 232 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 14′ N, 16° 22′ O (mapo)48.23666716.369444Koordinatoj: 48° 14′ N, 16° 22′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 165 m [+] | ||||
Areo | 5,67 km² ( 567 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Brigittenau [+] | |||||
Distrikta administrado | Brigittaplatz 10 1200 Wien | ||||
Politiko | |||||
Distriktestro | Christine Dubravac-Widholm (ekde 2023) | ||||
Brigittenau [briGITenaŭ] estas la dudeka distrikto de Vieno (Wien [viːn]). Kun Leopoldstadt, la dua distrikto, ĝi formas insulon inter la Danubo kaj la Danuba kanalo. Laŭ la stato de 2020 en ĝi vivis 86 368 loĝantoj sur areo de 5,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 15 232 loĝantoj/km².
La distrikto dividiĝas al la urbokvartaloj Brigittenau kaj Zwischenbrücken (la lasta kvartalo dividiĝas inter la 20-a distrikto, Brigittenau, kaj la 2-a, Leopoldstadt). Ĝi havas komunan limon kun Leopoldstadt, Alsergrund, Döbling, Floridsdorf, Nussdorf kaj Heiligenstadt.