Saltu al enhavo

Carrizosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carrizosa
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13329
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Pedro Antonio Palomo Mata
Demografio
Loĝantaro 1 466  (2010)
Loĝdenso 44 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 51′ N, 3° 0′ U (mapo)38.841666666667-2.9927777777778Koordinatoj: 38° 51′ N, 3° 0′ U (mapo) [+]
Alto 824 m [+]
Areo 26,04 km² (2 604 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Carrizosa (Provinco Ciudad Real)
Carrizosa (Provinco Ciudad Real)
DEC
Situo de Carrizosa
Carrizosa (Hispanio)
Carrizosa (Hispanio)
DEC
Situo de Carrizosa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carrizosa [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Carrizosa [karizOsa] (Kareksejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj

[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas carrizoseños. La censita populacio en 2010 estis de 1.466 loĝantoj kaj la denseco estas de 56,3 loĝ/km².

Carrizosa estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Montiel en la orienta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 824 m. La areo de ties teritorio estas de 26.04 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°50′30″ N 2°59′34″ Ok.

Ĝi situas je ĉirkaŭ 15 km de la lagetoj de Ruidera kaj je ĉirkaŭ 13 de Villanueva de los Infantes (Ciudad Real) kaj 30 de Valdepeñas. Trapasas la municipon la rivero Cañamares, ĉe kiu troviĝas la kerna domaro.

Agrikulturo (cerealoj, vitejoj kaj olivarboj) kaj brutobredado. Iom da tekstila industrio. Ĉasado, manfarado.

Plej antikvaj restoj estas el Ferepoko. Poste islamanoj konstruis kastelon sur monteto, kie nun estas ermitejo. Fine de la 12-a jarcento kavaliroj de la Ordeno de Santiago konkeras la kastelon, sed islamanoj denove rekuperas la kastelon. Tamen komence de la 13 jarcento kristanoj konkeras la teritorion. La Ordeno de Santiago kontrolas la teritorion ĝis la 15-a jarcento, kiam la kastelo estas abandonata kaj la loĝantaro venas ĉe la rivero al la nuna setlejo.

En 1590 la vilaĝo sendependiĝas de Alhambra. Komence de la 19-a jarcento la francaj okupantoj planas akvokanalon el la lagetoj de Ruidera kiu ne efektiviĝas pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En 1920 okazis epidemio de variolo, kiu dum tri jaroj, produktas altan mortaron. En 1925 oni muntas elektran centralon ĉe la antikva muelejo, kiu esto detruita de virinoj pro politikaj kialoj en 1931. de la presa.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]