Chiara Raggi
Aspekto
Chiara Raggi | |
---|---|
Kjara en la Germana Esperanto-Kongreso 2023
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Chiara Raggi |
Kromnomo | Kjara |
Naskiĝo | 10-an de novembro 1982 (41-jaraĝa) en Rimini |
Deveno | Rimini, Provinco Rimini, Italio |
Ĝenroj | Kantaŭtoro |
Instrumentoj | Gitaro |
Retejo | chiararaggi |
Persona informo | |
Lingvoj | itala • Esperanto |
Ŝtataneco | Italio |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
TTT | |
Retejo | http://chiararaggi.net/ |
Chiara Raggi (artistnomo Kjara) estas Esperanto-kantistino, kantaŭtorino, komponistino, kantistino, gitaristino. Ŝi kantas proprajn kantojn en la itala lingvo kaj ekde 2018 ankaŭ en Esperanto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Naskiĝinte en Rimini, Chiara Raggi studis en Supera Instituto pri Muziko "Giovanni Lettimi" de Rimini kaj daŭrigis en Konservatorio de Torino "Giuseppe Verdi". Finalisto ĉe la Nacia Premio Bianca d'Aponte 2018 por la kantaŭtoro. Ŝia disko "Blua Horizonto" aperis tute en Esperanto. Ŝi estas la unua profesia itala kantistino, kiu uzas Esperanton[mankas fonto].
Ŝi edziniĝis en 2024. En septembro de la sama jaro ŝi fariĝis patrino de filino.
Distingoj
[redakti | redakti fonton]- En 2020, ŝi ricevis Diplomon pri Elstara Arta Agado de UEA "pro la elstara kontribuo al la muzika Esperanto-kulturo, interalie per sia koncerto, kiu fermis la virtualan 52an Malferman Tagon, kaj pro sia regula reta prezentado dum la socia izoliĝo".
- En 2022, ŝi atingis la 1-an lokon en la Eŭropa Kantokonkurso pri Minoritataj Lingvoj 2022 (Eurovision minorities languages 2022) [1][2].
- En 2024, ŝi ricevis la FAME-Kulturpremion.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]- 2009 - Molo 22 (eldonita de La.Za.Ri.Mus)
- Confessioni
- Molo22
- Moschina
- E cambiata la notte
- Inesorabile fragilità
- Stomaco e musica
- Alcune mattine
- Non è importante
- Il viaggio
- Angelo rosso
- 2015 - Disordine (eldonita de Musica di Seta)
- L'animale
- Disordine
- Amo amabilmente
- Sette ore
- Come la neve
- Allo specchio
- Quando s'è la luna
- Sorpresa sia
- Sabbia e vento
- Un orizzonte blu
- Restera
- Un solo tempo
- 2017 - Lacrimometro (eldonita de Musica di Seta)
- Lacrimometro estas itala inventita vorto de Kjara. Signifas mezurilo de larmoj, do larmomezurilo en Esperanto
- 2019 - Blua Horizonto (en Esperanto, kuneldono de Itala Esperanto-Federacio, Musica di Seta kaj Vinilkosmo)
- Surprizo Jen
- Senplane iradi
- Blua horizonto
- Moleo 22a
- Amas mi aminde vin
- Lasu min plukanti
- Vi retrovos min
- Tutnature
- Kiel la neo
- Senpardona Rompeblo
- 2020 - Mozaiko (unuopaĵo en Esperanto, kuneldono de Musica di Seta kaj Vinilkosmo)
- 2021 - La Natura e la Pacienza (eldonita de Musica di Seta)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Eŭrovido de la minoritataj lingvoj estas reta kantkonkurso specife por kantoj en regionaj dialektoj aŭ lingvoj, planlingvoj kaj kreolaj lingvoj tra la mondo.
- ↑ Kjara (Chiara Raggi), Mozaiko, kanto dum Eurovision Minorities Languages 2022, la Eŭrovida kantkonkurso por minoritataj lingvoj, planlingvoj kaj kreolaj lingvo, YouTube.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de Kjara
- Kantoj en Esperanto Blua Horizonto 2019
- Kjara: Esperanto estas flago de paco, same kiel muziko, artikolo en La Ondo de Esperanto aperinta 2024-10-30 (esperante)