Christian Gottfried Daniel Stein
Christian Gottfried Daniel Stein | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1771 en Leipzig |
Morto | 14-an de junio 1830 (58-jaraĝa) en Berlino |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | geografo |
Christian Gottfried Daniel STEIN (naskiĝinta la 14-an de oktobro 1771 en Lepsiko, mortinta la 14-an de junio 1830 en Berlino) estis germana geografo.
Vivo kaj agadoj
[redakti | redakti fonton]De 1795 ĝismorte Stein instruistis ĉe Griza klostro. El la multo de liaj verkoj aparte menciindas lia kun Ferdinand Hörschelmann komencita fakhandlibro »Handbuch der Geographie und Statistik« (Leipzig 1809, tri volumoj; en la 7-a eldono novprilaboro fare de Johann Eduard Wappäus, Otto Delitsch, Carl Eduard Meinicke; Leipzig 1853–71, kvar volumoj); »Geographie für Schule und Haus« (27-a eldono far Wagner kaj Delitsch, Leipzig 1877); »Geographisch-statistisches Zeitungs-, Post- und Komptoirlexikon« (2-a eldono Leipzig 1818–24, kvar volumoj kun du alkroĉitaĵoj); »Handbuch der Geographie und Statistik des preußischen Staates« (Leipzig 1819); »Reisen nach den vorzüglichsten Hauptstädten von Mitteleuropa« (Leipzig 1827–1829, sep volumoj).
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 18. Leipzig 1909, S. 892 (tie ĉi interrete)