Christian Gottlob Gmelin
Christian Gottlob Gmelin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Germana apotekisto kaj profesoro pri kemio kaj farmacio en la Universitato de Tubingeno. Li malkovris bluan pigmenton kiun li sintezis, faris mineralajn analizojn kaj tradukis tri volumojn de verko fare de Berzelius.
| |||||
Persona informo | |||||
Christian Gottlob Gmelin | |||||
Naskiĝo | 12-a de oktobro 1792[1] en Tübingen, Germana Imperio | ||||
Morto | 13-a de majo 1860 en Tübingen, Germana Imperio | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Virtembergo vd | ||||
Alma mater | Universitato de Tubingeno Bavara Akademio pri Sciencoj Prusa Akademio de Sciencoj. Oni atribuas al li kelkajn esplorojn pri la mineralo fajalito[2], ankaŭ konata kiel krizolito (1840). Ĝi estas ortoromba kristalo ofte trovata en la "Fajala Insulo" (el tie devenas la alnomo), en la Acoroj. | ||||
Familio | |||||
Patro | Christian Gottlieb Gmelin (apotekisto) vd | ||||
Gefratoj | Ferdinand Gottlieb von Gmelin vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto universitata instruisto vd | ||||
Aktiva en | Tübingen vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Christian Gottlob GMELIN estis germana kemiisto, kuzo de Leopold Gmelin, bofilo de matematikisto kaj fizikisto Johann Gottlieb Friedrich von Bohnenberger (1765-1831), profesoro de la kemiisto Robert Mayer (1814-1878) kaj dum naŭ monatoj li estis asistanto de Jöns Jakob Berzelius en Stokholmo[3]. Gmelin laboris ankaŭ kun Louis-Nicolas Vauquelin, Louis-Jacques Thénard kaj Martin Heinrich Klaproth.[4]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gmelin estis filo de la apotekisto Christian Gottlieb Gmelin (1749-1809) kaj lia patrino nomatis Friederike Charlotte (fraŭla nomo: Haas, naskiĝdato:1765). Li diplomiĝis pri Medicino en 1814, kaj en 1817 li iĝis profesoro pri Kemio kaj Fiziko en la Universitato de Tubingeno. En la 30-a de aprilo 1818, li edziĝis al Luise Friederike Philippine Bohnenberger (1800–1884). Ili havis tri filinojn kaj tri filojn. Christian Gottlob Gmelin vojaĝis tra Francio, Anglio, Norvegio kaj Svedio.
Gmelin restis en Parizo nur kelkajn monatojn. Kiam Napoleono aperis en la Tuleriojn, en 1815, Gmelin lasis Parizon kaj iris al Berlino por labori kun la granda analiza kemiisto Martin Heinrich Klaproth (1743-1817). La respekteginda majstro ne estis plenumanta eksperimentajn laborojn antaŭ multe da tempo, nek havis li ajnan studenton, kaj lia laboratorio estis en kompleta neglekto. Konsekvence, fine de 1815, Gmelin reprenis sian vojon kaj ĉifoje li iris al Stokholmo.[5], kie dum naŭ monatoj li estis asistanto de Berzelius.
En 1818, Gmelin estis unu el la unuaj kiuj observis tion, ke la litiaj saloj produktas brilan ruĝan koloron sub la flamo. En 1826, Jean-Baptiste Guimet (1795-1871) kreditiĝis esti kreinta procezo por la produktado de la blua pigmento konata kiel "ultramara" tinkturo aŭ blukrajono.[6]. Post du jaroj, en 1828, Gmelin sendepende publikigis ankaŭ sian propran procezon pri la sintezo de la ultramara pigmento. Ĉar Gmelin estis la unua kiu publikigis ĉi-procezon, li ricevis la agnoskon pri la malkovro. En lia publikaĵo, Gmelin asertas ke silicio, baŭksito, kaj sodo estas la ĉefaj konstituaĵoj de la ultramara bluo kaj la riĉa koloro venas el la sulfuro.
Interalie, li laboris sur la kampo de la spektroskopio kaj malkovris la koloron de la ruĝa flamo de la litio. Li elmontris la agadon de la borata acido sur la kurkuma-papero. Li tradukis la tri unuajn volumojn de la Jarraporto far Berzelius en la germanan. En 1834, li elektiĝis koresponda membro de la Bavara Akademio pri Sciencoj kaj de la Prusa Akademio pri Sciencoj.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Einleitung in die Chemie ("Enkonduko al kemio") 1835
- Über die Schwefelquelle von Hechingen: Eine Inaug.-Dissertation... 1838
- Chemische Untersuchung mehrerer Fossilien, welche zu der Gattung des ... 1827
- Chemische Untersuchung der Teinacher Mineral-Quellen 1831
- Chemische Untersuchung des körnigen Thoneisensteins von Aalen und ... 1825
- Versuche über die Wirkungen des Baryts, Strontians, Chroms, ... 1824
- Disquisitiones de fermentatione spirituosa lactis bubuli 1833
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- History of Chemistry[rompita ligilo]
- Allgemeine Deutsche Biographie
- Personensuche
- Mineralogie, Geologie und Paläontologie an der Universität ...
- The Development of Modern Chemistry
- Uranium · Plutonium Transplutonic Elements
- Robert Mayer and the Conservation of Energy
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mineralogie, Geologie und Paläontologie an der Universität ...
- ↑ Mineralogical Abstracts
- ↑ Eilhard Mitscherlich, Prince of Prussian Chemistry
- ↑ Communicating Chemistry: Textbooks and Their Audiences, 1789-1939
- ↑ Selected readings in the history of chemistry
- ↑ Ordered Porous Solids: Recent Advances and Prospects