DFG/VK
DFG/VK | ||
---|---|---|
asocio | ||
Lando(j) | Germanio vd | |
La asocio Deutsche Friedensgesellschaft – Vereinigte KriegsdienstgegnerInnen, mallongigo DFG/VK, kreiĝis en 1974 per fuzio de la antaŭa Germana Porpaca Societo Deutsche Friedensgesellschaft de 1892 kaj la Asocio de Militservorifuzantoj (germane "Verband der Kriegsdienstverweigerer", VK). Ĝi estas la gvida porpaca kaj kontraŭarmea organizaĵo en Germanio.
La "Bildungswerk für Friedensarbeit" en Berlino, fondita de la urba DFG/VK-grupo, havis kelkajn jarojn sian oficejon apud Germana Esperanto-Junularo en strato Unter den Linden en la eksa FDJ-domo.
La "Bildungswerk für Friedensarbeit" en Bonno, fondita en 1979, inter la dua duono de la 1980-aj kaj la dua duono de la 1990-aj jaroj organizis ĉiujare kvar Esperanto-kursojn, kiujn gvidis kutime Thomas Pusch, Klaus Dahmann kaj Eva Formaggio.
Deklaro, subskribenda de ĉiuj membroj de DFG/VK:
Milito estas krimo kontraŭ la homaro. Mi decidis, subteni nenion kategorion de milito kaj aktive partopreni en la forigo de kaŭzoj pro milito. Mi rezistas kontraŭ ĉiuj planoj kaj preparoj por milito kaj dissolvos ĉiujn sociajn kaj politikajn strukturojn, sur kiu baziĝas milito. |
Famaj membroj
[redakti | redakti fonton]- Kurt Tucholsky
- Fritz Küster, inter la jaroj 1927 kaj 1929 unu el la prezidantoj de DFG, ĝis 1933 sola prezidanto
- Berthold Jacob
- Martin Niemöller, ekde la jaro 1957 prezidanto de DFG, ekde la jaro 1958 ankaŭ de IdK kaj post la unuiĝo kun VK al DFG-VK ankaŭ ties prezidanto
- Berthold von Deimling, majoro en la kolonio Germana Sudokcidenta Afriko kaj oficiro en la Unua Mondmilito, kunfondinto de la respublika, kontraŭimperiisma kaj kontraŭmonarkia asocio Reichsbanner Schwarz-Rot-Gold.
- Paul von Schoenaich, prezidanto de 1929 ĝis 1933 kaj de 1946 ĝis 1951
- Georg Schümer, membro de la parlamento de Prusio, de 1920 ĝis 1929 membro en la centra estraro de DFG
- Petra Kelly, kunfondis la verda partion de Germanio, DIE GRÜNEN, kaj asocion nomatan Bund für Soziale Verteidigung ("ligo por socia defendo"), membro de federacia parlamento Deutscher Bundestag
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Friedrich Karl Scheer: Die Deutsche Friedensgesellschaft (1892–1933). Organisation-Ideologie-Politische Ziele (la societo "inter 1892 kaj 1933. Organizado-Ideologio-Politikaj celoj"), 2-a, plibonigita eldono. Frankfurt/Main 1983 ISBN 3881296220
- DFG-VK (eld.): Für Frieden, Gerechtigkeit und eine menschenwürdige Zukunft; Grundsätze und Arbeit der DFG-VK (germane: "por paco, justeco kaj humana estonto, fundamentoj kaj laboro de la societo DFG-VK"), ISBN 3-922319-25-4
- Informa broŝuro: Nur friedlich denken ist zu wenig – Friedensarbeit fördern – Mitglied werden! (germane: "Nur pace pensi tro malmultas - subteni paclaboron - iĝi membro!")
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- societa retejo (germane)
- retpaĝo pri la societa historio Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine (germane)