Daliah Lavi
Daliah Lavi | ||
---|---|---|
Daliah Lavi en 2009
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 12-an de oktobro 1942 en Shavei Zion, Brita Mandato Palestino | |
Morto | 3-an de majo 2017 en Asheville (Norda Karolino) | |
Mortis per | Malsano vd | |
Religio | judismo vd | |
Lingvoj | hebrea • germana • franca • itala • hispana • angla vd | |
Ŝtataneco | Israelo vd | |
Profesio | ||
Okupo | filmaktoro modelo kantisto infana aktoro vd | |
Aktiva dum | 1955–2009 vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Aktorado | ||
Fama rolo | The Detainer/007 en Casino Royale Paloma en Old Shatterhand | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Daliah LAVI, hebree דליה לביא, denaska nomo Daliah LEVENBUĤ (naskiĝis 12-an de oktobro 1942 en Ŝave Cion, mortis la la 3-an de majo 2017 en Asheville (Norda Karolino)[1]) estis iama israela aktorino, kantistino kaj modelino.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ŝi konatiĝis kun Kirk Douglas kiam li faris filmon kaj li helpis ŝin studi baleton en Stokholmo kie ŝi ankaŭ aperis en ŝia unua filmo en 1955, Hemsöborna. Pro hipotensio kaj la morto de ŝia patro ŝi estis devigata fini la baletstudon. Returne en Israelo ŝia kariero vere komenciĝis en 1960 kiam ŝi aperis en multaj diverslingvaj filmoj i.a. en la germana, franca, itala, hispana kaj angla lingvo. Unu el ŝia plej konataj roloj estas tiu en la James Bond-filmo Casino Royale (1967).
Ŝia unua edzo estis franco kiu kunprenis ŝin al Parizo, ŝi rolis en multaj francaj filmoj. Sed ŝi ankaŭ iris al Holivudo kaj estis nomita por la Ora Globo, ŝi rolis je la flanko de steluloj kiel Christopher Lee, Dean Martin kaj Yul Brynner.
Je la fino de ŝia filmkariero ŝi aperis en BBC-spektaklo kie ŝi kantis, oni tuj rimarkis ŝian trafumitan voĉon kaj ŝi povis komenci kantkarieron. En 1970 ŝi partoprenis por Belgio al la unua World Popular Song Festival en Tokio per la kanto Prends l'amour, ŝi atingis la finalon kaj finiĝis je la 13-a loko, ankaŭ ŝi eldonis la kanton en la germana (Liebeslied jener Sommernacht), la angla (Love's song) kaj ankoraŭ pluraj aliaj lingvoj. La plej granda sukceso ŝi atingis en Germanio per furorkantoj kiel Oh, wann kommst du? (Ho, kiam vi venos?) kaj Willst du mit mir geh'n? (Ĉu vi volas iri kun mi?).
Ŝi ankaŭ dublis multajn anglalingvajn furorkantojn kaj faris el ili ŝlagrojn, tiel ŝi faris el la kanto de Stevie Wonder I Just Called to Say I Love You (Mi nur telefonis por diri mi amas vin), Ich wollt' nur mal mit dir reden (Mi nur foje volas paroli kun vi).
Komence de la 1990-aj jaroj ŝi retiriĝis el la publika vivo kun ŝia kvara edzo en la usona ŝtato North Carolina.
Notoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Daliah Lavi ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Daliah Lavi
- Oficiala retejo Arkivigite je 2008-10-31 per la retarkivo Wayback Machine germane
- Kurta biografio angle