Dorina Csifó
Aspekto
Dorina Csifó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de decembro 1988 (35-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | musical theatre actor (en) |
Dorina Csifó [ĉifO], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Csifó Dorina Mirtill estas hungara voĉoaktoro, muzikalkantisto.
Dorina Csifó[1][2] naskiĝis la 30-an de decembro 1988 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dorina Csifó komencis frekventi privatan aktorlernejon de Judit Koltai en 1992. Ŝi debutis en muzikalo en 1997. Tamen ŝi estas precipe voĉoaktoro. Ŝi fondis ŝlagrorkestron en 2008. Ŝi ricevis voĉoaktoran premion en 2019. Ŝi edziniĝis en 2011, en la sekva jaro ŝi naskis filon, post jaroj ŝi eksedziniĝis.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Annie (muzikala versio) - Tessie
- Antoine de Saint-Exupéry: La eta princo – titolrolo
- Victor Hugo: Les Misérables – juna Cosette; Gavroche
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Barátok közt (televizia serio, 2004–2008, 2018) - Temesvári Noémi
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Miley Cyrus, Alexandra Daddario, Alexis Dziena, Amber Heard, Vanessa Hudgens, Anna Kendrick, Mila Kunis, Amanda Seyfried[3]