Saltu al enhavo

Elektitaj Fabeloj de Grimm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elektitaj Fabeloj
Elektitaj Fabeloj
Elektitaj Fabeloj
Aŭtoro Fratoj Grimm
Eldonjaro 1906
Urbo Berlino
Eldoninto Möller & Borel
Paĝoj 199
vdr

Elektitaj Fabeloj de Grimm[1][2], estas klasika esperantlingva publikaĵo de fabelaro. Ĝin el la germana originalo Kinder- und Hausmärchen ("infanaj kaj domaj fabeloj") de la fratoj Grimm tradukis Kabe, mallongigo de la pola kuracisto kaj pionira esperantisto Kazimierz Bein. La unuan eldonon de 199 paĝoj en 1906 publikigis la firmao Möller & Borel, eldonejo de Esperanto-Literaturo en Berlino, fondita en 1903.

SAT intencis publikigi duan eldonon en du volumoj kun la titolo Neĝulino, kaj aliaj fabeloj de Fratoj Grimm. La unua volumo aperis en 1939. La Dua Mondmilito malebligis la publikadon de la dua volumo.

Citaĵo
 Pro simpleco kaj boneco de stilo, intereso de materialo, kaj preskaŭ neesto de preseraroj, ĝi estas ideala legaĵo por niaj kursoj. 
— 1907, Montagu Christie Butler, British Esperantist, paĝo 71

Pri la dua eldono:

Citaĵo
 Ni varme gratulas la eldonejon pri ĉi tiu volumo. Ĝi enhavas 14 fabelojn el la 28 tradukitaj de Kabe en 1906. Se ĝi ricevos favoran akcepton (kion ĝi ja meritas), oni represos ankaŭ la ceterajn 14 en dua volumo.

Bonaj libroj por -infanoj estas en nia literaturo tro maloftaj, kaj la nuna volumo inde helpas plenigi la breĉon. Pri la alta valoro de teksto kaj de traduko estus ridinde insisti. La bildoj estas konvenaj (aparte ĉarma estas tiu sur la kovrilo), la papero altklasa, la preso senriproĉa, kaj la presliteroj grandaj kaj belaj. Literatura komitato kontrolis (kaj se necese korektis) la tradukon. Resume: la verko estas bonega ; kaj ni senrezerve ĝin rekomendas al ĉiu, kiu havas Esperantistan infanon aŭ instruas Esperanton al infanoj, aŭ kiu deziras mem reĝui la amatajn fabelojn. Estas vere, ke la teksto ne estas ideale facila por infanoj. Komparu, ekzemple, Sep Kapridoj (p. 18) kun la sama teksto en Step by Step (p. 226), kie ĝi adaptiĝis al la lingvaj bezonoj de kvinjara Esperante parolanta knabino. Tia simpligo, tamen, kvankam multe pli taŭga por junaj infanoj, ne estus nomebla traduko.

Lingva noto

Ĝenerale la korektoj faritaj estas sendubaj plibonigoj; sed ne ĉiam. Kelkafoje, ekzemple, oni anstataŭigis ĝustan de per

pro (Z. uzis pro por motivo, de por kaŭzo : morti de glavo pro la patrujo). Kial supozi, ke frazo kia kovrita de neĝo estas nelogika ? Se oni rajtas diri neĝo kovris la monton, la monto estas kovrita de la neĝo : se (ekzemple) Dio kovris la monton per neĝo, ĝi estas kovrita de Dio per neĝo. Ambaŭ frazoj estas ĝustaj laŭ la momenta vidpunkto de la parolanto. 
— M. C. B. La Brita Esperantisto - Numero 413, Septembro (1939)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.