Saltu al enhavo

Elsendfluo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elsendfluo (angle streaming) estas tekniko laŭmende provizi aŭdvidaĵojn en Interreto. Flavio Rebelo, la iniciatinto de la malaperinta retejo Ĝangalo, elektis la esperantigon kadre de lia iama projekto Internacia Televido.[1]

Dum la elŝutado de dosiero, parto de la datumoj estas bufrita, tiel ke eblas tuj spekti videon aŭ aŭskulti muzikon. Ne plu necesas atendi ĝis kiam la tuta dosiero elŝutiĝis. Nuntempe (2014) la tekniko estas ofte uzata por perinterreta televido. Netflix estas ekzemplo de servo kiu laŭmende provizas filmojn kaj televidajn programojn sendatajn elsendflue per Interreto.

Elsendfluo permesas ke asocioj povas rete konekti kun siaj membroj kiuj senĉeeste povas sekvi prelegojn aŭ diskutojn dum kongresoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]