Erzsébet Tusa
Erzsébet Tusa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Tusa Erzsébet |
Naskiĝo | 5-an de januaro 1928 en Budapeŝto |
Morto | 24-an de aŭgusto 2017 (89-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1948) |
Familio | |
Edz(in)o | Ernő Lendvai |
Okupo | |
Okupo | pianisto |
Erzsébet Tusa [erĵEbet tuŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tusa Erzsébet estis hungara pianisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Ŝia edzo estis Ernő Lendvai.
Erzsébet Tusa [1] naskiĝis la 5-an de januaro 1928 en Budapeŝto, ŝi mortis la 24-an de aŭgusto 2017 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Erzsébet Tusa frekventis kalvinanan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1948. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Pál Kadosa kaj Ernő Dániel (pianisto). Inter 1949 kaj 1954 ŝi instruis en muziklernejo de Szombathely, inter 1954-1957 en muziklernejo de Győr, inter 1957-1961 en muzika mezlernejo de Szeged, inter 1961-1970 en muzika mezlernejo de Budapeŝto. Intertempe ekde 1967 ŝi apartenis ankaŭ al la hungara filharmonio, helpe de tio ŝi faris pianistajn turneojn ankaŭ eksterlande. Inter 1976-1983 ŝi instruis en la Muzikarta Altlernejo, inter 1989-2004 en Tokio. Ŝi ricevis 6 premiojn inter 1968 - 2012.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Megtervezett véletlenek (1989)
- …szigetre mentett magvak… ( 1990)