Saltu al enhavo

Esperantigo de vortoj el japana fonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperantigo de vortoj el japana fonto temas pri la varieco kaj karakterizo de japanaj fontaj vortaj plene adoptitaj en la nuntempa Esperantolingvo. La substantivoj finiĝas kun la litero “O” samkiel aliaj fontaj vortoj. Ne konfuziĝu kun la maniero por latinigi la japanlingvon per Esperantan alfabeton, kiu eble uzas aliajn literojn kaj signojn (kiel "ō" kaj apostrofo), kaj ne estas koncernata kun Esperanta gramatiko pri vortofinaĵo aŭ pri la limo de esperantaj literoj (kiel “Ŭ” en la komenco aŭ poste "O").

Konsonantoj

[redakti | redakti fonton]

La baza maniero por esperantigi la japanan vorton estas plejparte sama kiel la transskrib-tabeloj per la Esperantajn literojn, kiuj estis konsiderataj de kelkaj japanaj esperantistoj. Alivorte, la uzataj literoj ĉi tie estas multe transliterumebla kun la transskribado Hepburn, ekzemple, Hepburn-sisteme sa estas Esperante "sa", shi = "ŝi", ta = "ta", chi = "ĉi", tsu = "cu", fu = “fu”, ktp. Ankaŭ, malgraŭ la alofonoj de R-sonoj en la japana, kaj trilo estas malofta, Esperantigita vortoj nepre uzas "R"-on tiel kiel aliaj Rōmaji-oj.

Ŭ kaj V (W)

[redakti | redakti fonton]

Se oni uzas Esperantajn literojn por proksimume transskribi la sonon de W en la japana, oni povas uzi Ŭ-on. Tamen, se oni plene Esperantigas, oni ne povas uzi Ŭ komence de vorto aŭ post konsonanto,[1] ĉar la Fundamento diras, ke “Ŭ estas uzata nur post vokaloj”, kvankam nur kelkaj versioj ekzemple en la rusa kaj germana.

Esperantigi la sonon/literon de hatsuon estas malsame kun "Transskribado Hepburn por Trafiksigno" (HT), sed samkiel "Transskribado Hepburn por Stacidom-signo" (HS).

Pri silabfina "N", bonvolu vidi sube.

La sono/litero de yōon (ekzemple kyo) kutime ne estas transskribata en Esperanto (ne "kjo", sed "kio").

Malgraŭ la komuna radiko en multaj eŭropaj lingvoj, iuj vortoj rekte transskribas la nuntempan japanan sonon.

Kiam la vokalo i sekvas konsonantojn kiel "k", "n", "h", ktp, samkiel aliaj Rōmaji-sistemoj, la Esperantalitero ne tre zorgas pri la fonta sono.

Z (Z) kaj Ĵ (J)

[redakti | redakti fonton]

Tiuj literoj iomete estas elektitaj ne laŭ japana literumo (yotsugana), nek laŭ sonoj ĉe la komenco aŭ meze de vorto.

Duobla konsonanto

[redakti | redakti fonton]

Duobla-konsonantoj (sokuon) emas esti ignorataj.

Baze la transskribo de vokaloj estas sama kiel aliaj sistemoj de Rōmaji: a = a, i = i, u = u, e = e, o = o.

Pri silabfinaj vokaloj, bonvolu vidi la sekvan sekcion.

Longaj vokaloj

[redakti | redakti fonton]

La longeco de vokaloj (Chōon) ofte estas ignorataj samkiel de HT.

Samkiel japana-cirila transskribado de la sistemo de Polivanov, Esperantigita vorto emas rigardi la kombinacion de iuj vokaloj kiel diftongo.

  • 俳句, haiku / ruse: Хайку = hajko[3]
  • 北海道, Hokkaidō / Хоккайдо = Hokajdo, Hokkajdo

Tamen, ankaŭ estas ekzemplo de 合気道, aikidō = aikido.

Silabfino

[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la litero/sono de nacia vorto, Esperantigita formo de la substantivo nepre havas O-finaĵon. Jen estas la ekzemploj de japanaj fontaj vortoj, kiuj origine havis en silabfino nur la literon de A, I, U, E, O, aŭ N.

a → ao
  • 漫画, manga = mangao (Japana bildliteraturo)
  • 歌, uta = utao[3]
a → o
i → io
i → o
  • 火鉢, hibachi = hibaĉo
  • 津波, tsunami = cunamo[3]
i → jo
u → uo
u → o
  • 俳句, haiku = hajko/hajkaro
e → eo
e → o
o → oo
o → o
ō → oo
ō → o
  • 柔道, jūdō = ĵudo
  • 合気道, aikidō = aikido

Kvankam la finsono de N en la japana havas plurajn alofonojn, ĝi nepre estas transskribata nur per la litero "N" samkiel aliaj Rōmaji-oj.

n → no

Jenaj ekzemploj povas esti konsiderataj kiel superfluaj vortoj.[8]

  1. Ne *Ŭakajamo.
  2. Laŭ vortaroj, la formo estas Okinavo, sed la formo Okinaŭo ankaŭ povus esti akceptebla.[5]
  3. Ne *tenpuro.
  4. Ne *tangkao.
  5. Ne *Tokjo.
  6. Ne *Kjoto.
  7. Sed ankaŭ povas esti Kjuŝuo.[6]
  8. Ne *jeno.
  9. Ne *harakjiro.
  10. Ne *anjimeo.
  11. Ne *hjibaĉo.
  12. Ne *ĝudo.
  13. Ne *dzeno.
  14. Sed ankaŭ povas esti Hokkajdo.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]