Estrildedoj
Estrildedoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sunda zebrofringo (Taeniopygia guttata)
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La Estrildedoj (Estrildidae) estas specioriĉa familio de malgrandaj semmanĝantaj birdoj el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes), renkonteblaj en la Malnova mondo kaj Aŭstralazio. Kvankam komunlingvaj nomoj de iuj ĝiaj specioj enhavas vorton "fringo", tiu ĉi familio ne estas proksime parenca al aliaj familioj, kiuj enhavas birdojn nomatajn fringojn, kiel Fringillidae, Emberizidae aŭ Passerellidae. La vorto nur montras vidaspektan kaj ekologian similecon kaj ne parencecon.
Estrildedoj estas semmanĝuloj kun dikaj, fortikaj konusformaj bekoj. Ili ĉiuj havas similan korpan morfologion, sed la plumaroj estas tre variaj kaj ofte tre brilkoloraj. Multaj specioj estas sociemaj kaj emas formi birdarojn. La nestoj de ĉiuj estrildedoj estas relative grandaj kaj kupol-formaj, kaj ofte birdaroj formas koloniojn de multaj nestoj. La grando de ovaro po nesto povas atingi 10 ovojn. Multaj specioj suferas de nestoparazitoj, kaj viduoj kaj indigobirdoj specialiĝas je ili.
Plejmulto de estrildedoj estas vundeblaj al malvarmo kaj preferas varmajn, plejparte tropikajn klimatojn, kvankam kelkaj specioj — ekzemple, montana manikeno, monta fajrovostulo, ruĝbrova fringo aŭ la tuta genro Stagonopleura— adaptiĝis al pli malvarmaj aŭ montanaj habitatoj.
La plej malgranda birdo el la familio estas la olivdorsulo de Shelley(Nesocharis shelleyi) kiu estas ne pli ol 8.3 cm longa, kvankam laŭ pezo la troglodita estrildo (Estrilda troglodytes) estas pli malgranda kaj pezas nur ĉ. 6 g. La plej granda estrildedo estas Java rizobirdo (Padda oryzivora), kiu estas averaĝe 17 cm longa kaj25 g peza.[1]
Iuj specioj, kiel ekzemple la Sunda zebrofringo (Taeniopygia guttata) estas tre ŝatataj de la tenantoj kaj bredantoj de kompaniaj dombirdoj pro ilia bunta, pompa plumaro, ĥarizmo kaj amuza konduto.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La familion Estrildidae enkondukis en jaro 1850 franca naturalisto Charles Lucien Bonaparte kun nomo "Estreldinae" (t.e. kun sufikso kutime uzata por nomoj de subfamilioj).[2][3]
Molekulfilogenetikaj esploroj montras, ke Estriledoj estas frata familio kun Viduedoj (indigobirdoj kaj viduoj, familio de specialistaj nestoparazitoj). Tiuj ĉi du familioj disiĝis antaŭ ĉirkaŭ 15.5 jarmilionoj.[4] La plej frua komuna praulo de la familio vivis antaŭ ĉirkaŭ 10.9 jarmilionoj.[5] Genetika studo de Estrildedoj far Urban Olsson kaj Per Alström de jaro 2020 montris 6 ĉefajn kladojn, kiuj disiĝis antaŭ inter 4.5 kaj 8.9 jarmilionoj. La aŭtoroj proponis konsideri ĉiun el tiu ĉi kladoj aparta subfamilio.[5] Tio ĉi kontraŭas pli fruan taksonomion, laŭ kiu la familio subdividiĝis je 3 subfamilioj.[6]
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Kladogramo de familio Estrildidae laŭ esploro far Urban Olsson kaj Per Alström de jaro 2020. La esploro ne inkludis lokustfringon (Paludipasser locustella el monotipa genro Paludipasser).[5] |
Genroj kaj specioj
[redakti | redakti fonton]Laŭ nuna kontrollisto de birdoj, administrata far Frank Gill, Pamela Rasmussen kaj David Donsker el Internacia Ornitologia Komitato (IOC), la familio enhavas 140 speciojn en 41 genroj.[7]
Bildo | Genro | Specioj |
---|---|---|
Heteromunia Mathews, 1913 |
| |
Oreostruthus De Vis, 1898 |
| |
Stagonopleura Reichenbach, 1850 |
| |
Neochmia Gray, GR, 1849 |
| |
Emblema Gould, 1842 |
| |
Bathilda Reichenbach, 1862 |
| |
Aidemosyne Reichenbach, 1862 |
| |
Stizoptera Oberholser, 1899 |
| |
Taeniopygia Reichenbach, 1862 |
| |
Poephila Gould, 1842 |
| |
Spermestes Swainson, 1837 |
| |
Lepidopygia Reichenbach, 1862 |
| |
Euodice Reichenbach, 1862 |
| |
Padda Reichenbach, 1850 |
| |
Mayrimunia Wolters, 1949 |
| |
Lonchura Sykes, 1832 |
| |
Chloebia Reichenbach, 1862 |
| |
Erythrura Swainson, 1837 |
| |
Nesocharis Alexander, 1903 |
| |
Coccopygia Reichenbach, 1862 |
| |
Mandingoa Hartert, E, 1919 |
| |
Cryptospiza Salvadori, 1884 |
| |
Parmoptila Cassin, 1859 |
| |
Nigrita Strickland, 1843 |
| |
Delacourella Wolters, 1949 |
| |
Brunhilda Reichenbach, 1862 |
| |
Glaucestrilda Roberts, 1922 |
| |
Estrilda Swainson, 1827 |
| |
Ortygospiza Sundevall, 1850 |
| |
Paludipasser Neave, 1909 |
| |
Amadina Swainson, 1827 |
| |
Amandava Blyth, 1836 |
| |
Granatina Sharpe, 1890 |
| |
Uraeginthus Cabanis, 1851 |
| |
Spermophaga Swainson, 1837 |
| |
Pyrenestes Swainson, 1837 |
| |
Pytilia Swainson, 1837 |
| |
Euschistospiza Wolters, 1943 |
| |
Hypargos Reichenbach, 1862 |
| |
Clytospiza Shelley, 1896 |
| |
Lagonosticta Cabanis, 1851 |
|
Kuriozaĵo
[redakti | redakti fonton]La Java rizobirdo, (Padda oryzivora aŭ Lonchura oryzivora) klakas la bekon dum kantado. Ĵusa studo konstatis, ke maskloj kongruigas tiun klakadon kun la kantosekvencoj je maniero simila al tiu de perkutado en muziko.[8]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Estrildid FINCHes.
- ↑ Bonaparte, Charles Lucien. (1850) Conspectus Generum Avium 1 (latine). Leiden: E.J. Brill.
- ↑ Bock, Walter J.. (1994) History and Nomenclature of Avian Family-Group Names, Bulletin of the American Museum of Natural History 222. New York: American Museum of Natural History, p. 117, 156, 218, 228.
- ↑ (2019) “Earth history and the passerine superradiation”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States 116 (16), p. 7916–7925. doi:10.1073/pnas.1813206116. Bibkodo:2019PNAS..116.7916O.
- ↑ 5,0 5,1 5,2 (2020) “A comprehensive phylogeny and taxonomic evaluation of the waxbills (Aves: Estrildidae)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 146, p. 106757. doi:10.1016/j.ympev.2020.106757. Bibkodo:2020MolPE.14606757O. 211048731.
- ↑ Payne, Robert B.. (2010) “Family Estrildidae (Waxbills)”, Handbook of the Birds of the World 15: Weavers to New World Warblers. Barcelona, Spain: Lynx Edicions, p. 234–377. ISBN 978-84-96553-68-2.
- ↑ Waxbills, parrotfinches, munias, whydahs, Olive Warbler, accentors, pipits. IOC World Bird List Version 13.2. International Ornithologists' Union (July 2023). Alirita 26 July 2023 .
- ↑ "Aves de España", en Aves y naturaleza, nº 19, 2016, Madrido, SEO BirdLife, paĝo 14. Citita el Soma, M. kaj Mori, C. (2015). The songbird as a percussionist: syntatic rules for non-vocal sound and song production in Java Sparrows. PLoS ONE, 10 (5): e0124876.
|