Saltu al enhavo

Eta Vera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eta Vera
filmo
Originala titolo Маленькая Вера
Originala lingvo rusa lingvo
Kina aperdato oktobro 1988, 1 mar. 1990
Ĝenro drama filmo, melodrama
Kameraado Yefim Reznikov
Reĝisoro(j) Vasili Pichul
Scenaro Mariya Khmelik
Loko de rakonto Sovetunio
Muziko de Vladimir Matetsky
Rolantoj Natalya Negoda • Yuriy Nazarov • Andrey Sokolov • Lyudmila Zaytseva
Produktinta firmao Gorkij filmstudio
Honorigoj Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Scenaristo
IMDb
vdr

Eta Vera (ruse Маленькая Вера) estas soveta artfilmo farita de la reĝisoro Vasilij Piĉul. Ĝi fariĝis unu el la simboloj de Perestrojko kaj famiĝis kiel la unua soveta filmo montranta seksuman agon. La filmo havis sian premieron je marto de la 1988-a jaro.

En la rusa, la titolo estas dusenca — ĝi povas ankaŭ signifi «malgranda fido». En sia premierjaro, la filmo estis la plej spektata en sovetaj kinejoj, kun 54.9 milionoj da spektantoj; ankaŭ ĝi estis la plej sukcesa ekde la filmo «Moskvo al larmoj ne kredas», de la 1980-a jaro.

La ĉefrolulino estas juna virino, proksimume dudekjaraĝa, kiu antaŭ nelonge finis la lernejon. Ŝiaj gepatroj volas, ke ŝi studentiĝu en universitato, sed al ŝi plaĉas festadi kune kun ŝia plej bona amiko Lena, danci, kaj frandi la noktan vivon. Unufoje la gepatroj trovas en ŝia mansako dudek usonajn dolarojn kaj estigas denovan skandalon pri la senmoraleco de ilia filino. (En la soveta epoĥo, posedi eksterlandan valuton estis kontraŭleĝa ago.) La gepatroj minacas al Vera per la formo de ŝia pliaĝa frato Viktor, kiu nemalbone sekvis karieron kiel kuracisto en Moskvo.

Vera eliras al popolplena diskoteko, kie ŝi renkontiĝas kun junulo nomata Sergej. La atmosfero ĉe la diskoteko estas batalema, kaj la kunvenintaj amasoj post nelonge eksplodas en vasta luktado, de unu muro al alia, ĝis alvenas policanoj kaj igas la dancantojn forkuri. Iuj estas kaptitaj, sed kaj Vera kaj Sergej eskapas la ĥaoson kaj enamiĝas. Post neolonge oni ekscias, ke Sergej estas longtempa amiko de Viktor.

Vera kaj Sergej decidas kunedziĝi, sed ŝiaj gepatroj tion obĵetas. Vera konvinkas ilin akcepti la edziĝon, mensoginte al sia patrino ke ŝi estas graveda. La unua vizito de Sergej al la gepatroj finiĝas fiaske; malgraŭe li baldaŭ translokiĝas en ilian hejmon.

La premo inter Sergej kaj la patro, nomita Kolja, rapide fortiĝas kaj atingas kulminon dum ties naskotago. Elkoleriĝinte pro la ebrieco de Kolja, Sergei enŝlosas lin en la necesejon, kaj Kolja rompas la lavujon. Fine liberigite, Kolja trapikas Sergejon per kuireja tranĉilo: tio lin ne mortigas, sed la vundo necesigas longan malsanulejan resaniĝon.

La patrino de Vera penas konvinki ŝin diri al la polico, ke Sergej akcidente kaŭzis la vundon al si mem, por ke oni ne arestu la patron. Viktor, vizitante Moskvon, donas al ŝi trankviligajn pilolojn por ke ŝi ne deprimegiĝu. Poste Vera atestas al la aŭtoritatuloj, ke ŝia patro ne havis ajnan kulpon pri la vundigo. Ŝi vizitas Sergej en la malsanulejo kaj klopodas ekspliki al li, ke por la familio estis tre grave ke Kolja transvivu; Sergej, tamen, ŝin forsendas.

Reveninte hejmen, Vera trovas sin sola kaj komencas drinki kaj trouzi la pilolojn, ŝajne memmortigonte. Je la plej lasta minuto alventas Viktor kaj savas ŝin; Sergej eskapas el la malsanulejo kaj baldaŭ kuniĝas al ili. Vera demandas al Sergej, kial tiu revenis; li respondas: «Ĉar mi estis timema.»

En la lastaj kadroj de la filmo, Kolja sidas sole en la kuirejo post kiam oni Veran enlitigis. Li malrapide kolapsas kaj vane alvokas Viktoron kaj Veran per mallaŭta voĉo. Oni subkomprenas, ke li mortas, eble pro korinfarkto.

Influo kaj reagoj

[redakti | redakti fonton]

En la filmo unuafoje bildiĝas malkaŝa intima amorsceno, kio antaŭ la epoĥo de Perestrojko estus absolute nepensebla por montrado en sovetaj kinejoj (el okcidentaj filmoj oni «eltranĉis» similajn scenojn por enlandaj aŭdiencoj). Post «Eta Vera» (kiu fakte fariĝis la simbolo de malpuritanigo), sur la ekrano inunde ekaperis filmoj pri ĝis tiam malpermesitaj temoj: krimo, prostituado, kaj seksperforto.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]