Eyal Megged
Eyal Megged | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 29-an de aŭgusto 1948 (76-jaraĝa) en Nov-Jorko | ||||
Lingvoj | hebrea vd | ||||
Ŝtataneco | Usono Israelo vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Aharon Megged vd | ||||
Patrino | Eda Zoritte (en) vd | ||||
Edz(in)o | Zeruya Shalev vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto poeto verkisto publikigisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Eyal MEGGED (hebree אֱיָל מֶגֶד; naskita la 29-an de aŭgusto 1948 en Novjorko) estas israela verkisto, poeto kaj kolumnista ĵurnalisto.
Eyal Megged estas la filo de la dramisto kaj publicisto Aharon Megged. Li kreskis en Tel-Avivo, kie li studis filozofion kaj arthistorion. Li laboris kiel redaktoro por la ŝtata radiostacio Kol Israel. Li skribas kolumnojn pri literaturaj, kulturaj kaj sportaj temoj por israelaj ĉiutagaj gazetoj, inkluzive de Haʾaretz [1]. Li estas edziĝinta al la verkistino Zeruya Shalev ekde 1993 [2]. Iuj el siaj romanoj estis tradukitaj.
En 1977 li fariĝis vegetarano, kaj en 2008 li fariĝis vegano. Maged kutime disvastigas sian veganan doktrinon en opinioartikoloj. En 2019 li publikigis artikolon kontraŭ tiama agrikulturministro Uri Ariel en kiu li nomis lin " la Eichmann de la bestoj."
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Romanoj
[redakti | redakti fonton]- Barbarosa, Keter, 1993
- La Kamikazo Virino, Zamora Beitan, 1995
- Sekretoj de Mongolio, Zamora Beitan, 1997
- La gracio de via juneco (hebree חסד נעורייך, Chessed Neʿūrajiĥ), Yedioth Ahronoth, 1999
- Monda Vivo (Ĥajej Olam), Yedioth Ahronoth, 2001
- La Nigra Lumo, Yedioth Ahronoth, 2003
- Sekretoj kaj Perfidoj, Yedioth Ahronoth, 2005
- Lando Virino (Eretz Asha), Yedioth Ahronoth, 2006
- Zog, Yedioth Books, 2008
- Kiel Vivi, Yediot Books, 2010
- La Fino de la Korpo, Yedioth Books, 2012
- Oŝralia, Yedioth Books, 2016
- Forlasita Vivo, Yediot Books, 2020
- Baal, Yedioth Books, 2023
Poezio
[redakti | redakti fonton]- Eden Park, Ekked, 1972 [Parko ʿEden]
- Rando, Sifrijjat Poʿalim, 1975 [Katzeh]
- Fino de Memoro, Massada, 1976 [Sof ha-Sikkaron]
- Jardoj, Dvir, 1979 [Chatzerot]
- Tri Jaroj, Sifriyjat Po'alim, 1983 [Shalosh Shanim]
- Sub la Blua Tapiŝo, Kinneret, 1985 [Mi-tachat la-Schatih ha-Kachol]
- La Ŝtormo de Esther, Zmora Bitan, 1986 [Seʿarat Esther]
- Reen al Feliĉo, Ha-Kibbutz Ha-Meʾuchad, 1989 [Be-Hasarah la-Osher]
- Crappagh, Zmora Bitan, 1990
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Eyal Megged: The mystery of Megged In: Haʾaretz vom 17. September 2010
- ↑ Carsten Hueck: „Was ist aus Herzls Traum geworden?“ In: Neue Zürcher Zeitung vom 13. Mai 2008