Felfoko
Aspekto
Felfoko estas iu el naŭ specioj de pinipedoj de la familio Otariedoj. Unu specio, nome la Kalorino (Callorhinus ursinus) loĝas en Norda Pacifiko, dum sep specioj de la genro Arctocephalus troviĝas ĉefe en la Suda Hemisfero. Ili estas multe pli rilataj al la marleonoj ol al la veraj fokoj, kaj kunhavas kun ili eksterajn orelojn (aŭriklojn), relative longajn kaj muskolajn antaŭajn naĝilojn, kaj la kapablon piediri sur ĉiuj kvar naĝiloj. Ili estas markita de densa subfelo, kiu faris ilin dumlonge celo de komerca fokoĉasado.
Specioj
[redakti | redakti fonton]- subfamilio : Arktocefalenoj - Arctocephalinae
- genro : Arktocefalo - Arctocephalus (Marursoj)
- specio : Bruna arktocefalo - Arctocephalus pusillus
- specio : Forstera arktocefalo - Arctocephalus forsteri
- specio : Rabia arktocefalo - Arctocephalus doriferus
- specio : Ĉeantarkta foko aŭ Tropika arktocefalo - Arctocephalus tropicalis
- specio : Suda arktocefalo - Arctocephalus australis
- specio : Gvadalupa arktocefalo - Arctocephalus philipii
- specio : Gazela arktocefalo aŭ Antarkta marurso - Arctocephalus gazella
- genro : Kalorino - Callorhinus
- specio : Kalorino - Callorhinus ursinus
- genro : Arktocefalo - Arctocephalus (Marursoj)