Saltu al enhavo

Ferenc Dávid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Dávid
episkopo
Persona informo
Dávid Ferenc
Naskiĝo 1-an de januaro 1510 (1510-01-01)
en Kluĵo
Morto 15-an de novembro 1579 (1579-11-15) (69-jaraĝa)
en Deva
Religio protestantismo vd
Lingvoj latinahungara vd
Ŝtataneco Princlando Transilvanio vd
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd
Profesio
Okupo teologo vd
Aktiva en Kluĵo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

DÁVID Ferenc (germane Franz Davidis, rumane Francisc David) hungara fondinto de la unitariisma eklezio (Kolozsvár, 1510 ? – Déva, 15-a de novembro 1579).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li devenis el koloĵvara saksa burĝfamilio. Unue li lernis en Koloĵvaro, poste en Gyulafehérvár. De tie iris en Wittenbergon (1545–48). Reveninte li estis lernejestro en Beszterce, poste en Péterfalva parokestro, en 1553 lernejestro en Koloĵvaro. Oni invitis lin parokestro al Sibio, Kassa, sed li akceptis la inviton de sia naskiĝurbo. En 1557, kiam la transilvania luteranismo disiĝis laŭnacie, li fariĝis la episkopo de la hungaroj (komence por luteranoj, poste kalvinanoj). Kiel kortega pastro de Johano la 2-a en 1564 li interkonatiĝis pli proksime kun la kortega kuracisto Georgo Blandrata kaj sub lia influo li iĝis adepto de dogmoj antitrinitaraj. Post la morto de la reganto (1571) lia posteulo Stefano Báthori komencis lukton kontraŭ antitrinitarismo, oni malpermesis ĉiajn novigecon. En 1579 la landkunveno kondamnis lin je ĝismorta malliberejo.

Memortabulo pri Ferenc David en Budapeŝto

Ĉefaj verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • De falsa et vera … cognitione, Albae Juliae, 1567;
  • Rövid Magyarázat … Albae Juliae, 1567, 1910-ben facsimile kiadás; Rövid Útmutatás … Albae Juliae, 1567;
  • A szentírásnak fundamentumából vett magyarázat, Albae Juliae, 1568;
  • A váradi disputátiónak előszámlálása… Kolozsvár, 1569; új, betűhű kiadása 1879;
  • Az Egy ő magától való felséges Istenről… Kolozsvár, 1571.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • D. F. emléke (Bp., 1879);
  • Kiss Ernő: D. F. (Kolozsvár, 1910);
  • Horváth János: A reformáció jegyében (Bp., 1953);
  • Pirnáth Antal: Die Ideologie der Siebenbürger Antitrinitarer (Bp., 1961);
  • A magyar irodalom története (Szerk. Klaniczay Tibor, L, Bp., 1964);
  • E. M. Wilbur: History of Unitarianism (Harvard University Press, Tom. 2.).