FidoReto
__ / \ /|oo \ (_| /_) _`@/_ \ _ | | \ \\ | (*) | \ )) ______ |__U__| / \// / FIDO \ _//|| _\ / (________) (_/(_|(____/
FidoReto (angle FidoNet: [FAJdoŭnet] [ˈfaɪdəʊnɛt]) estas nekomerca komputila reto da bultenejoj, kiu disvastiĝis tutmonde dum la 1980aj kaj 1990aj jaroj, sed estis poste fortege forpuŝita de la interreto. Ĝi estas uzata precipe por retpoŝto, kaj diskutado simila kiel en retforumoj. Nuntempe nur restas ankoraŭ kelkaj miloj da aktivaj sistemoj interligitaj per FidoReto.
Historio
[redakti | redakti fonton]FidoReton iniciatis en la jaro 1984 Tom Jennings en San Francisko, Usono kiel rimedo por interligi bultenejojn kiuj rulis lian propran programon de bultenejo "FidoBBS".[1] Komence la sola alia sistemo en la reto estis la bultenejo de lia amiko John Madil, kun kiu li volis interŝanĝi mesaĝojn dumnokte, ĉar tiam telefonado estis malplikosta.[2]
Iom post iom aŭtoroj de aliaj bultenejo-programoj sendepende adaptis liajn programojn por subteni la protokolojn de FidoReto kaj la reto fariĝis populara rimedo por komunikado inter komputil-uzantoj. Ĝis 1994 – kun la alveno de komerca interreto – FidoReto estis la sola ne-Compuserve-a, ne-Minerva-a kaj ne-Prodigy-a (kaj la sola nekomerca) metodo por la plimulto de la mondloĝantaro por sendi retpoŝton al, kaj ricevi el la MILNET, ARPANET kaj Minitel retoj.
De la fino de la 1990aj jaroj la nombro da membroj malkreskas, ĉefe ĉar intertempe veraj interretaj konektoj iĝis la normo. Dum la plej bonaj tempoj la tiel nomita Nodelist ("nodlisto"), la listo de ĉiuj sistemoj oficiale interligitaj per FidoReto, enhavis pli ol 30.000 enskriboj tutmonde.
En 2009, la plimulto el la fidoretanoj loĝis en Rusio kaj apudaj landoj. Tie oni prononcas la nomon ruse Фидонет [fidoNET].
Tekniko
[redakti | redakti fonton]FidoReto devenas el tempo, kiam – almenaŭ en privata sfero – elektronika datumtransmeto inter du komputiloj eblis nur per rekta alnumerumo de la celsistemo per modemo konektita al la tradicia kabla telefona reto. La interreto en la nuna formo ne ekzistis, kaj rapidaj datumkonektoj per la – tiam kutimaj – retoj bazitaj sur X.25 – kiel Datex-P – estis rezervita al firmaoj, kaŭze de la altaj prezoj.
Ĉar precipe interurbaj kaj internaciaj telefonaĵoj estis tre multekostaj, oni uzis multe da kreoforta energio por eltrovi metodojn per kiuj oni povis rapide kaj efektive distribui retmesaĝojn kaj dosierojn al ĉiuj konektitaj sistemoj kun laŭeble malmultaj kaj laŭeble mallongaj konektoj dum horoj kun malaltaj prezoj. Dum sia periodo de prospero ĉirkaŭ 1990, la FidoReto ne estis la sola organizita unio da private operaciitaj bultenejoj, sed ĝi estis – kun granda distanco – la tutmonde plej populara.
Meĥaniko
[redakti | redakti fonton]Komence FidoRetaj nodoj kuniĝadis nur per telefonaj retoj per modemoj, sed nun oni uzas ankaŭ Interreton, kvankam oni ne ofte parolas pri FidoReto kiel pri ties parto.
Kelkaj nodoj ebligas aŭ ebligis interŝanĝi mesaĝojn inter Interreto kaj FidoReto — jen mesaĝojn privatajn inter la retpoŝtoj fidoreta (netmail) kaj interreta (e-mail),[3] jen publikajn inter fidoretaj diskutejoj (angle echoes) kaj novaĵgrupoj.
En Interreto ekzistas "TTT-bultenejoj", kie oni povas legi kaj eventuale skribi mesaĝojn kvazaŭ per fidoreta legilo, bultenejo aŭ retforumo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La nomo aludas al la nomo por hundoj "Fido", kiu estas ofte uzata en Usono. En ĉi tiu bildo la bultenejo-programo, kiu "alportas" la ciferecajn mesaĝojn dumnokte, ludas la rolon de la fidela hundo, kiu ĉiumatene alportas la gazeton.
- ↑ Bush, Randy (1993). FidoNet: Technology, Use, Tools, and History (angle). Alirita 3-a de aprilo2009.
- ↑ Derk Ederveen; Philippe Berizzi, Martin Weichert (1993). Adresaro de rete atingeblaj esperantistoj kaj Esperanto-organizoj. Arkivita el la originalo je 2016-04-23. Alirita 2009-04-03. “Eblas interŝanĝi mesaĝojn inter Internet kaj FidoReto, kvankam tio povas foje daŭri kelkajn tagojn. Por sendi …”.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- FidoNet / 17. What Esperanto material is available on other (non-Internet) on-line services? (angle). Esperanto: Frequently Asked Questions (1999-06-23). Arkivita el la originalo je 2009-03-06. Bonvolu memori, ke, dum almenaŭ iuj el la fidoretaĵoj plu ekzistas, preskaŭ ĉiuj bultenejoj jam delonge malaperis, kaj telefoni nun ties numerojn, des pli per modemo, ne estas bone.