Fitolako
fitolako | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
'Phytolacca americana' L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Fitolako (Phytolacca) estas plantgenro en la familio de la Fitolakacoj (Phytolaccaceae).
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Habito kaj folioj
[redakti | redakti fonton]La plej multaj Phytolacca-specioj estas perenaj plantoj staŭdoj, malofte arbustoj aŭ oder arboj, kiu atingas alton de 1 ĝis 2 metrojn. Plej ofte staranta, malofte grimpanta, krajondika tigo estas sulka eĝohava kaj kelkfoje ruĝeca. Apud la junaj tigoj ankaŭ la flortigoj estas haraj, sed ĝenerale la planto estas nehara. La radikoj estas ofte dikaj kaj karnoza. La folio estas kun tigo kaj la folipalto simpla.
Floraro kaj Floroj
[redakti | redakti fonton]Kvin ĝis cent floroj kun aŭ sen tigoj sidas kontraŭe al la folioj aŭ je la fino de la tigo en gropolaj spikoj aŭ cumecaj infloreskoj.
La plej ofte duseksaj floroj estas radisimetraj kaj kvinnombraj. Ekzistas nur kvin ĝis ok involukraj folioj. Ili estas dum la flortempo verdece blankaj kaj pligrandiĝas kaj tiam iĝante ruĝaj dum la fruktevoluo. En unu aŭ du cirkloj staras ofte 10 (6 ĝis 33) stamenoj; Ili estas liberaj aŭ nur kunkreskintaj je la bazo kaj povas superi la involukron. Ekzistas 5 ĝis 16, malofte ĝis 30 karpeloj, kiuj estas liberaj aŭ kunkreskintaj. Se la karpeloj estas kunkreskintaj, tiam la ovario estas preskaŭ globa. Ekzistas la sama kvanto de liberaj, alenförmaj pistiloj kiel karpeloj.
Fruktoj kaj Semoj
[redakti | redakti fonton]La fruktoj estas karnecaj, platecaj beroj kun ses ĝis dekdu (malofte ĝis 30) semoj, La nigraj brilantaj semoj estas renformaj kaj havas malmolajn frakaseblajn kaj senharajn tegumentojn.
Sistematiko kaj Disvastigo
[redakti | redakti fonton]La genro Fitolako estas preskaŭ kosmopolita, sed la plej multaj specioj hejmiĝis origine en Sudameriko. Entute en la Nova Mondo ekzistas pli da specioj ol en la Malnova Mondo. Nur malmultaj specioj havas sian naturan hejmlokon en Afriko aŭ Eŭrazio. Kelkaj specioj estas tutmonde invadaj plantoj. Fitolako troviĝas precipe en tropikaj ĝis subtropikaj regionoj, sed ankaŭ hejmiĝas en vinklimatoj.
La nomo Phytolacca venas de la greka vorto φυτών (phyton) por "planto" kaj de la latina lacca por "lako" kaj rilatas la la aspekto de la beroj. Sinonimo por Phytolacca L. estas Pircunia Bertero ex Ruschenb.[1]
La nomigado de la specio estas komplika, tial ekzistas multajn sinonimoj. 25 ĝis 35 Phytolacca-specioj ekzistas. Ĉi tie selekton:[1]
- Phytolacca abyssinica Hoffm: hejmo estas Afriko.
- manĝebla fitolako, aŭ azia fitolako (Phytolacca acinosa Roxb., sin.: Phytolacca esculenta Van Houtte, P. pekinensis Hance: Ĝi estas disvastigita en Sud- kaj Mezameriko, Ĉinio, Butano, Hindio, Japanio, Koreio, Burmo, Sikimo kaj Vietnamio.
- amerika fitolako (Phytolacca americana L. sin: Phytolacca decandra L.: hejmo: Nordameriko.
- Phytolacca bogotensis Kunth: hejmo Sudameriko.
- Phytolacca chilensis (Miers ex Moq.) H.Walter: hejmo Sudameriko
- Phytolacca clavigera W.W.Sm.: hejmo sudorientazio.
- dioika fitolako aŭ en Sudameriko ombuo (Phytolacca dioica L.: 25 m alta arbo
- Phytolacca dodecandra L'Hér.: Etiopio (vidu: endodo)
- Phytolacca heptandra Retz.
- Phytolacca heteropetala H.Walter: hejmo: Meksiko.
- Phytolacca icosandra L. (sin: Phytolacca octandra L.): disvastigita en neotropiso kaj Nov-Zelando.
- Phytolacca japonica Makino: hejmo Ĉinio kaj Japanio.
- Phytolacca latbenia (Moq.) H.Walter
- Phytolacca meziana H.Walter
- Phytolacca polyandra Batalin: sola specio, kiu nur hejmiĝas en Ĉinio, tie kreskante en alteco inter 1100 kaj 3000 metroj.
- Phytolacca rivinoides Kunth & C.D.Bouché: Dhejmo Meksikio, Mez kaj sudameriko.
- Phytolacca rugosa A.Braun & C.D.Bouché
- Phytolacca sanguinea H.Walter
- Phytolacca tetramera Hauman
- Phytolacca thyrsiflora Fenzl ex J.A.Schmidt
- Phytolacca weberbaueri H.Walter
Neniu fitolaka specio hejmiĝas en Mezeŭropo, sed ili apartenas al la invadaj specioj. Ĉu ili damaĝas la indiĝenan flaŭron en 2002 ankoraŭ ne estas konata.[2]. En multaj ĝardenoj de Sudgermanio la genro estas „ĉiutaga gasto“.
Utiligado
[redakti | redakti fonton]Por mamuloj la planto estas pro la triterpensaponinoj (fitolakogenino) kaj Lektino veneneta ĝis venena. La koncentrado de la venenajsubstancoj malaltiĝas la jena vico: radiko, folio, tigo, nematuraj fruktoj, maturaj fruktoj. La homeopatio uzas ekstraktoj el la radiko ĉe gripo, angino kaj (artika) reŭmatismo, kaj kontraŭ mamnutraj problemoj aŭ mastito.
Pro la veneneco produktoj de fitolakom kiuj estas uzata por nutri devas esti speziale traktataj. La beroj enhavas malhelruĝan ĝis nigran farbsubstancon, kiu povas esti uzata por kolorigi nutraĵojn. Laŭ diversaj fontoj la kolorigado de ruĝa vino per fitolakaj beroj dum la tempo de reĝo Ludoviko la 14a estis malpermesata je minaco de mortpuno.
La nordamerikaj indiĝenoj uzis la sapon por farbi plektaĵojn. Por farbi lanon fuksioruĝa oni metis la lanon en tinkuro de aluno aŭ kalia dutartrato kaj poste en la farbsubstancon aldonite vinagron.
En Ameriko la juna folioj estas preparita simile al spinaco (angle pokeweed) . „pokweed“ ankaŭ havas la nomon polk salad . Ĝi apartenas al la luiziana kuirejo. Tony Joe White faris la kanton Polk Salad Annie, kiun Elvis Presley ankaŭ kantis.
La ŝosoj havas asparagan guston.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Mark A. Nienaber & John W. Thieret: Phytolaccaceae: Phytolacca, S. 3 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Flora of North America Editorial Committee (Hrsg.): Flora of North America North of Mexico, Volume 4 - Magnoliophyta: Caryophyllidae, part 1, Oxford University Press, New York und Oxford, 2003. ISBN 0-19-517389-9 (Abschnitte Beschreibung und Systematik)
- Dequan Lu & Kai Larsen: Phytolaccaceae: Phytolacca, S. 435 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi & Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China, Volume 9 - Pittosporaceae through Connaraceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2003. ISBN 1-930723-14-8 (Abschnitte Beschreibung und Systematik)
- G. J. Harden: Phytolaccaceae in der Flora of New South Wales: Phytolacca - weitgehend übernommen aus der gedruckten Flora of New South Wales online gestellt von The Royal Botanic Gardens and Domain Trust. (Abschnitt Beschreibung)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Fitolako en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
- ↑ I. Kowarik & U. Starfinger (Hrsg.): Biologische Invasionen. Herausforderung zum Handeln? In: NEOBIOTA, 1, 2002, S. 5-24