Flavio Aecio
Flavio Aecio | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 391 en Silistra |
Morto | 21-an de septembro 454 en Raveno |
Ŝtataneco | Okcident-Romia Imperio Roma regno |
Familio | |
Patro | Gaudentius (en) |
Edz(in)o | nekonata valoro Pelagia (en) |
Infanoj | Carpilio (en) ( ) Aetia (en) ( nekonata valoro) Gaudentius (en) ( Pelagia (en) ) |
Okupo | |
Okupo | politikisto militisto |
Flavio Aecio, Flavio Ecio, Flavius Aetius (ĉ. 391 – 454) estis romia generalo de la ferma periodo de la Okcidenta Romia Imperio. Li estis militista komandanto kaj la plej influa homo en la Okcidenta Romia Imperio dum du jardekoj (433–454). Li regis politikon rilate al la atakoj de la nomitaj "barbaroj" federaciitaj kiuj estis setliĝintaj tra la tuta Okcidenta Romia Imperio. Notinde, li kunigis grandan armeon de romianoj kaj aliancanoj (foederati) en la Batalo de la Katalaŭniaj Ebenaĵoj, kiu finigis la detruan invadon de la Hunoj, estritaj de Atilo en 451, kvankam alia detrua invado de Hunoj okazis en la venonta jaro, kiu rezultis en la Rabado de Aquileia.
Li estis ofte nomita "la lasta el la Romianoj". Edward Gibbon referencis lin kiel "la homo universale konsiderata kiel teroro de Barbaroj kaj subteno de la Respubliko" pro sia venko en la Katalaŭniaj Ebenaĵoj.[1]
Li estis murdita de la imperiestro Valentiniano la 3-a.