Floor Haakman
Floor Haakman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Flora Haakman |
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1973 (51-jaraĝa) en Barsingerhorn |
Okupo | |
Okupo | aŭtoro romanisto |
Floor Haakman, pasporta nomo Flora Haakman, estas nederlanda verkistino kaj romanistino. Ŝi naskiĝis la 14-an de oktobro 1973 en la loĝloko Barsingerhorn de la municipo Hollands Kroon, en la nordo de Norda Holando, do nun estas 51-jara.
Ŝia patrino estas skulptisto kaj farbisto. Ŝia patro estas la verkisto kaj tradukisto Anton Haakman. Parte sub la influo de ŝia patro, Haakman skribis sepdek-paĝan libron kiam ŝi estis sep-jara: "La Monstro kaj la Infanoj" (‘Het monster en de kinderen’). Kiam ŝi estis dek du, ŝi moviĝis al Amsterdamo, kie ŝi sekvis liceon de montesoria pedagogio
Ŝi daŭre estis lernantino en la liceo kiam ŝia debuta rakonto, "In je hok" ("en via kaĝo", 1992), aperis en la literatura revuo De Revisor ("la revizoro"). Tiu unua rakonto publikiĝis sub aŭtora pseŭdonimo Floor Petters - ŝi ne volis ke ŝia nomo estu asociita kun sia patro, kiu ankaŭ laboris pri la revuo De Revisor.
En 1993 al la rakonto In je hok estis aljuĝita la Printempa Premio por Literaturo de la nederlanda banko Rabobank (la titolo ne havas rilaton al la esperanta vorto "rabobanko"). En 1998, Floor Haakman publikigis rakonton en la literatura revuo Tirade. Rakontoj ankaŭ aperis en la la literaturaj revuoj Deus ex Machina kaj, denove, De Revisor. Ŝia debuta romano, Oneetbaar brood ("nemanĝebla pano"), estis publikigita en 2000; sekvis De inborsteling ("la brosado enen") en 2004 kaj pliaj romanoj.
Por esperantistoj flanke interesa estas la fakto, ke la esperantista verkisto kaj tradukisto István Ertl tradukis verkaĵojn de Floor Haakman el la nederlanda (ne al Esperanto, sed) al la hungara.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Laura Grootaarts: artikolo pri ŝi en la "kritika leksikono de moderna nederlanda literaturo", Kritisch lexicon van de moderne Nederlandstalige literatuur (1980-2015, nederlande)
- Max Pam: recenzo de la debuta romana Oneetbaar brood ("nemanĝebla pano") de 2000 (nederlande)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]