Saltu al enhavo

Frank Löser

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frank LÖSER (naskiĝinta en 1944 je Freiberg-Lößnitz) estas germana agronomo, reklamfakulo kaj verkisto de faklibroj pri la historioj de Turingio, Saksio kaj Meklenburgo.

Trejniĝinte kiel ĝardenisto, li frekventis inter 1963 kaj 1966 la Faklernejon pri planta konservado je Wettin verkonte multajn jarojn ĉe la Planta konservadoficejo je Chemnitz; paralele li trapasis telestudadon pri agronomio. Disertacio sukcesis en la 1982-a jaro ĉe la universitato de Halle post defendo de la tezo Untersuchungen zur Erhöhung der Effektivität der Überwachung der Virusvektoren (Aphididae) in der industriemäßigen Pflanzkartoffelproduktion im Bezirk Karl-Marx-Stadt als Voraussetzung für eine gezielte Bekämpfung[1] En 1984 li transloĝiĝis Meklenburgon.

Depost Turniĝo ĝis pensiiĝo li liberprofesiulis. De 2003 li publikigis, ofte kun sia edzino Evemarie (mansakfaristino), diversajn regionhistoriaĵojn. Fokuso en ili estas krom legendoj kaj historioj el Turingio kaj Meklenburgo ankaŭ libroj pri kreskaĵoj kaj legomoj. Du infanojn havas li. Kelkajn verkojn surmerkatigis eldonejo Rockstuhl el Bad Langensalza.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Lesung mit Frank Löser. Freiberger Sagenbuch"[rompita ligilo] - ĉe: taschenbuchladen.de