Frieda von Oppeln
Frieda von Oppeln | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 27-an de septembro 1866 en Iserlohn | |
Morto | 2-an de majo 1945 (78-jaraĝa) en Oberhof | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Familio | ||
Patro | Hans Hermann von Oppeln-Bronikowski (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
Aktiva en | Berlino vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Frieda Antonie Emilie von OPPELN-BRONIKOWSKI (naskiĝinta la 27-an de septembro 1866 en Iserlohn, mortinta la 2-an de majo 1945 en Oberhof) estis germana verkistino.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Frieda estis la unua infano de la posta prusia generalleŭtenanto Hermann von Oppeln-Bronikowski kaj de ties edzino Elise Heyn havante kiel fraton la verkiston Friedrich von Oppeln-Bronikowski. En la 7.6.1900 ŝi edzigis en Seewis en Prättigau la svisan ĉefleŭtenanton Paul Langenheim. Tiam ŝi ŝanĝis sian familinomon; li mortis jam en 1904. Poste ŝi paralele uzis la fraŭlinan nomon kaj la pseŭdonimon Frieda von Oppeln.
Ŝi vivis luloĝeje diversloke en Berlino, laste ĉe Kreuznacher-strato nr 38. Tie ĉi ŝi vintre intertempe kun la verkistino Sophie Hoechstetter vivis sub ekonomie malfacila stato. Laŭpeto ŝi do ricevis inter 1929 kaj 1943 mondonacojn el fondusoj de la fondaĵoj Goethe- und Schillerstiftung (Vajmaro) kaj Joseph-Fastenrath-Stiftung (Kolonjo). Kiam ŝi sanigonte sin malĉeestis en la berlina loĝejo ĝi bombe detruitis kio kaŭzis kompletan malfortunon kaj perdigis ĉiujn havaĵojn al ŝi. Je la fino de ŝia vivo ŝi plurfoje estis en malsanulejoj kaj fleghejmoj. Sub neniam diskonigitaj cirkonstancoj ŝi mortis en la 2.5.1945 en Oberhof, en la ĉearbara pormalsanula hejmo Haus der Stadt Erfurt. Ŝia tombo ne troveblas.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Libroj
[redakti | redakti fonton]Laŭ modelo de la juna frato ŝi dediĉis sin al verkistado publikigante sub la pseŭdonimo Frieda von Oppeln:
- 1922: en kadro de Serapis-libroj (eldonejo Carl Reißner, Dresdeno) la biografio Das Rätsel Kaspar Hauser
- 1924: (eldonejo Paul Aretz) baroka amtragedio sub la titolo Königsmarck (strikte laŭ fontoj laŭ verkistina aserto)
- 1926: romano Elisabeth. Das tolle Jahr 1848 (eldonejo K. F. Koehler, Berlin/Leipzig)
- 1928: romano pri la frue mortinta verkisto Wilhelm Hauff Wen die Götter lieben
- 1928: Immermann-romano Die klugen und die thörichten Jungfrauen ĉe la eldonejo Paetel, Berlin-Leipzig, 1930 (du eldonoj; nova eldono ĉe la eldonejo Die Buchgemeinde, Berlin SW 48)
- 1936: romano Sophie Charlotte, Preußens erste Königin (eldonejo A. H. Payne, Leipzig)
Ŝiaj romanoj pri reĝino Charlotte (Prusio) kaj reĝino Elisabeth (Prusio) ĝuis novan eldonon ĉe eldonejo Voltmedia en Paderborno en 2005.
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]En la kadro de la multvoluma eldono pri Honoré de Balzac de la berlina eldonejo Ernst Rowohlt, Friedrich kaj Frieda aktivis kiel tradukantoj.
- Honoré de Balzac, Eine dunkle Geschichte (sen jarindiko) kun la rakontoj Une ténébreuse affaire (tradukis Friedrich von Oppeln-Bronikowski)[1]
- Une épisode sous la Terreur (tradukis Frieda von Oppeln)
Gazetoj
[redakti | redakti fonton]Aĵoj de Frieda von Oppeln krome legiĝi povis gazetare:
- 1920: Der Handschuh: Illustrierte Zeitung Leipzig (nr. 4032)
- 1920: Frauenturnen, Die Gartenlaube (p. 330)
- 1925: Immermann, Kölnische Zeitung
- 1930: Aus der Regensburgerstraß kaj Königsmarck, Kölnische Zeitung (nr. 1)
- 1933: Martin Luthers Kindheit, Illustrierte Zeitung Leipzig (nr. II)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- projekto Historischer Roman (koncerne Frieda von Oppeln)
- Kosch, Deutsches Literatur-Lexikon (koncerne Frieda von Oppeln)
- Lexikon Westfälischer Autoren und Autorinnen 1750–1950 (koncerne Immermann)
- Joseph A. Kruse, Frieda von Oppeln: Die klugen und die thörichten Jungfrauen (1928). Ĉe: Immermann-Jahrbuch 9/2008, p. 75–96
- Gothaisches genealogisches Taschenbuch der adeligen Häuser, 1917, p. 612