Friedrich Pensold
Friedrich Pensold | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1533 en Weida, Sankta Romia Imperio |
Morto | 1-an de januaro 1589 (56-jaraĝa) en Jena, Sankta Romia Imperio |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | fizikisto universitata instruisto |
Friedrich PENSOLD (naskiĝinta la 2-an de septembro 1530 en Weida, mortinta la 9-an de oktobro 1589 en Jena) estis germana filologo kaj fizikisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Pensold enmatrikuliĝis en majo 1551 ĉe la universitato de Wittenberg.[1] Eble parenco lia estis magistro Thomas Pentzelt el Weida.[2] Je Wittenberg li tre verŝajne frekventis prelegojn de Filipo Melanktono, Caspar Peucer, Veit Winsheim, Sebastian Theodoricus kaj Paul Eber.[3] En marto 1555 li magistriĝis pri filozofio en Wittenberg.[4] Post dokumentado de estinta docentado, li habilitiĝis en oktobro kaj iĝis senatano.[5]
Laŭ rekomendo de Melanktono li iĝis edukisto de la pomeriaj princoj Bogislao la 13-a, Ernesto Ludoviko kaj Barnim la 10-a. Krome fariĝis li en novembro 1556 profesoro pri la helena lingvo kaj poetiko ĉe la universitato de Greifswald.[6] Post kiam li fariĝis en marto 1559 dekano de la filozofia fakultato, li cedis samjare la profesorecon pri poetiko al Zacharias Orthus. Pro la tielnomata Sinergia kverelo li demisiis kaj revenis en aprilo 1562 al Wittenberg.[7] Ankoraŭ samjare oni vokis lin kiel profesoron pri helenaj lingvo kaj literaturo kaj pri fiziko al la universitato de Jena. Ekdeĵoro tiea estis en 1563; inter 1564 kaj 1568 li dekanis universitate. Sed restante adepto de la melanktonaj doktrinoj, la gnesioluteranoj forpelis lin en 1569.
Havante bonajn kontaktojn kun Caspar Peucer li iĝis tria ĉefa instruisto ekde oktobro 1569 ĉe la Afra-gimnazio de Meißen. Tiuloke Pensold ekrektoris en novembro 1571. Kiam la por-melanktonuloj (Philippisten) devis forlasi en 1574 la saksian ŝtat-profesiojn, ankaŭ Pensold estis trafita de tio. Malgraŭ ke li subsignis la Artikolojn de Torgau en 1574[8], li forlasis en aŭgusto 1574 la filologi-aĵojn kaj restis nur ĉe fizikaĵoj.
Edzigis lin Anna Pestel.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Commentarium physicarum lectionum. 1563.
- Annotationes ad Euclidis demonstrationes. 1563.
- Themata quae de rerum naturalium principiis brevem summam continent. 1582.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Johannes Günther: Lebensskizzen der Professoren der Universität Jena seit 1558 bis 1858. Verlag Friedrich Maucke, Jena 1858, p. 164.
- Wolfgang Klose, Wolfgang Harms: Wittenberger Gelehrtenstammbuch. Das Stammbuch von Abraham und David Ulrich. Benutzt von 1549–1577 sowie 1580–1623. Mitteldeutscher Verlag, Halle (Saale) 1999, ISBN 3-932776-76-3, p. 105
- Fritz Roth: Restlose Auswertungen von Leichenpredigten und Personalschriften für genealogische und kulturhistorische Zwecke. Selbstverlag, Boppard am Rhein, 1962/64, volumo 3, p. 216, R 2371 kaj 1972, volumo 7, p. 281, R 6439
- Johann August Müller: Versuch einer vollständigen Geschichte der Chursächsischen Fürsten- und Landesschule zu Meissen, aus Urkunden und glaubwürdigen Nachrichten. Siegfried Lebrecht Crusius, Leipzig, 1789, p. 58–60
Ekteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Karl Eduard Förstemann: Album Academiae Vitebergensis. Leipzig 1841, p. 265, kol. a, n-ro. 38
- ↑ Förstemann (1841), p. 135, kol. a, n-ro. 34
- ↑ Heinz Kathe: Die Wittenberger Philosophische Fakultät 1502–1817 (=Mitteldeutsche Forschungen, 117). Böhlau, Köln/Weimar/Wien 2002, ISBN 3-412-04402-4
- ↑ Julius Köstlin: Die Baccalaurei und Magistri der Wittenberger philosophischen Facultät 1548–1560 und die öffentlichen Disputationen derselben Jahre, aus den Facultätsmatrikel. Verlag Max Niemeyer, Halle (Saale) 1891, p. 15
- ↑ Köstlin (1891) p. 28
- ↑ Ernst Friedländer: Ältere Universitäts-Matriken. II Universität Greifswald. Volumo 1, Verlag Hirzel, Leipzig 1893, p. 243-244
- ↑ Johan Gottfried Ludwig Kosegarten: Geschichte der Universität Greifswald, mit urkundlichen Beilagen. Volumo 1, Verlag C. A. Koch, Greifswald 1857, p. 205
- ↑ Hans-Peter Hasse: Zensur theologischer Bücher in Kursachsen im konfessionellen Zeitalter. Studien zur kursächsischen Literatur- und Religionspolitik in den Jahren 1569 bis 1575. Volumo 1, Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig 2000, ISBN 3-374-01748-7, p. 325