Saltu al enhavo

Frostigado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frostigitaj manĝaĵoj

Frostigado kaj rapidfrostigado (ankaŭ neologisme nomata konĝelado) estas tekniko de konservado de nutraĵoj bazita sur la malvarmeco. La uzo de tiu tekniko naskigis nutraĵan industrion kaj rezultis en la vendado de frostigitaj pladoj. La ĉefa apliko de rapidfrostigado konsistas en la preparado de frostigitaj manĝaĵoj

Malsamaj teknikoj

[redakti | redakti fonton]

La tekniko de frostigado diferencas de tiu de la rapidfrotigado (konĝelado).

Tekniko de frostigado

[redakti | redakti fonton]

La tekniko de frostigado malaltigas malrapide la temperaturon (ĝis #24 horoj) transformante tiel tiun malvarman akvon en kristalojn de glacio. Tiuj kristaloj tratruas la ĉelan vandon de la nutraĵoj, ŝanĝante tiel ilian teksturon sed ankaŭ ilian saporon (vaporiĝo de la akvo kaj de la aromoj volatilaj), kun produktado per la mikroorganismoj de toksaj substancoj kaj modifoj ligitaj al reagoj enzimaj kaj ne enzimaj.

Formado de glacikristaloj.

Tekniko de rapidfrostigado (kongelado)

[redakti | redakti fonton]

La frostigado estas industria tekniko, kiu konsistas el ŝokmalvarmigi la nutraĵojn (de kelkaj minutoj ĝis unu horo) al temperaturoj inter −18 °C al −196° C . Danke al tiu procedo, la akvo enhavita en la ĉeloj fajne kristaliĝas limigante tiel la ĉelan detruon. La produktoj tiel traktitaj konservas sian teksturon, sian guston kaj povas esti konservitaj pli longe.

Superfrostigado

[redakti | redakti fonton]

Superfrostigado nomatas pri la procedo de konservado de nutraĵoj per rapida malvarmigado ĝis −40°C. [1]

Rapidecoj de frostigado

[redakti | redakti fonton]

La kvalito de frostigita produkto dependas de la rapideco, laŭ kiu ĝi estas frostigita. Ju pli rapida estas la frostigo, des pli malgrandaj estas la frostigitaj kristaloj, des pli bona estas la kvalito, kaj des pli longtempe konservebla estas la aĵo en frostigujo. Tia rapideco difiniĝas per minimuma distanco inter la surfaco kaj la interna sojla punkto, pri kiu la temperaturo pasas de 0 °C al −15 °C dum specifa tempo:

  • malrapida: < 1 cm/h, ekzemple en hejma frostigujo per senmova aero je temperaturo malalta ol −18 °C;
  • meza: 1–5 cm/h, en tunelo de frida aero (−40 °C) cirkulanta je 20 km/h;
  • rapida: > 5 cm/h, per dronigo en likvan azoton (−196 °C).

Kiam frostigitaj, la produktoj devas esti stokitaj al temperaturo sub aŭ egala al -18 °C[2]. Vendejoj proponas rapidfrostigitajn produktojn stokante ilin al temperaturo -25 ºC.

Vidi ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Superfrostigado pri rapida malvarmigado ĝis −40°C en NPIV [1]
  2. (fr) Les Échos et IRI, la 15 de januaro 2007, paĝo 24.