Fuad la 1-a
Fuad la 1-a (en araba: فؤاد الأول Fu’ād al-Awwal; en turka: I. Fuad aŭ Ahmed Fuad Paşa; 26a de Marto 1868 – 28a de Aprilo 1936) estis la sultano kaj poste la reĝo de Egiptio kaj Sudano, suvereno de Nubio, Kurdufano, kaj Darfuro. La naŭa reganto de Egiptio kaj Sudano de la dinastio de Muhammad Ali, li iĝis sultano en 1917, sukcedante sian pli aĝan fraton Hussein Kamel. Li uzis la titolon de reĝo anstataŭ tiun de sultano kiam Unuiĝinta Reĝlando agnoskis la sendependecon de Egiptio en 1922.
Li ludis gravan rolon en la establado kaj regado de la Universitato de Kairo. Ekde 1913, kiam Albanio akiris sendependecon el la Bizanca Imperio, li klopodis tien surtroniĝi, profite de la historiaj rilatoj de albanoj kun egiptaj regantoj, kiam liaj oportunoj iĝi reganto de Egiptio estis malmultaj. Sed en 1917 lia frato, la sultano de Egiptio, mortis kaj li surtroniĝis, unue kiel sultano, kaj post 1922 kiel reĝo. Per la konstitucio de 1923, li ofte dissolvis la parlamenton. Li ludis gravan rolon en la fondo de la ŝtataj arkivoj.
Li havis du edzinojn kaj totale sep gefilojn, el kiuj Faruk la 1-a sukcedis lin.
Li ricevis 25 medalojn/honorojn el tre diversaj landoj.