Gábor Máté (aktoro)
Gábor Máté | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Máté Gábor |
Naskiĝo | la 29-an de aprilo 1955 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo - aktorado (–1980) Universitato de Dramo kaj Filmo - Doctor of Liberal Arts (en) (–2001) |
Familio | |
Edz(in)o | Gabriella Jakupcsek Györgyi Albert (en) |
Amkunulo | Réka Pelsőczy |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | aktoro universitata instruisto reĝisoro filmreĝisoro teatrestro |
Gábor Máté, laŭ hungarlingve kutima nomordo Máté Gábor estas hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro, altlerneja instruisto. Lia familia nomo malofte estas Máthé.
Gábor Máté [1] naskiĝis la 29-an de aprilo 1955 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gábor Máté jam dum la lernejaj jaroj (1973-1975) havis knabajn rolojn en la Hungara Radio. Li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1980, kie la plej signifaj instruistoj estis Tamás Major kaj Gábor Székely (reĝisoro). Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Li debuzis kiel reĝisoro en 1981. Li apartenas al Teatro Katona József ekde 1987. Li ekinstruis en la menciita altlernejo en 1993, kie li akiris sciencan gradon DLA en 2001. Same en 2001 li estis nomumita ĉefreĝisoro. La habilitiĝo okazis en 2006. Inter 2007-2011 li estis vicrektoro de intertempe altrangigita Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto), poste li estis nomumita teatrestro. Li ricevis premion Kossuth en 2009, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- La ventego - Antonio
- Hamleto - Claudius
- Somermeznokta sonĝo - Lysander; Oberon
- Julio Cezaro - Brutus
- Molière:
- La mizantropo - Philinte
- Tartufo - Cléante
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Ripacsok (1981)
- Ni neniam mortos! (1993)
- Taxidermia (2005)
- Fekete leves (2013)
Elektitaj reĝisoraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Molnár: Játék a kastélyban
- Ŝekspiro: Multa bruo pri nenio
Dubladaj roloj
[redakti | redakti fonton]- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Tim Robbins, Robert De Niro, Hugh Laurie kaj aliaj [2]