Saltu al enhavo

Gábor Tolnay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Tolnay
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1931 (1931-01-18)
en Öcsöd
Morto 1-an de januaro 2023 (2023-01-01) (91-jaraĝa)
en Mezőtúr
Tombo Öcsöd Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo edukisto
bibliotekisto
historiisto de agrikulturo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Gábor Tolnay [tolnay], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Tolnay Gábor, estis hungara lerneja kaj altlerneja instruisto, bibliotekisto.

Gábor Tolnay[1][2] naskiĝis la  18-an de januaro 1931(nun 1931-01-18) en Öcsöd, li mortis la 1-an de januaro 2023 en Mezőtúr.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Gábor Tolnay maturiĝis en gimnazio en Szarvas en 1949, poste li akiris pedagogian diplometon en altlernejo en la sama urbo en 1950. Post la diplometo li instruis en pluraj vilaĝaj lernejoj ĝis 1963, sed en tiu ĉi jaro li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös laŭ vespera lernado. Pli poste li instruis plu jam jardekon en gimnazio en Öcsöd. En 1970 li doktoriĝis en la universitato, post 3 jaroj li akiris politologian diplomon. Inter 1973-1978 li estis bibliotekestro en altlernejo de Mezőtúr, poste li instruis en mezlernejo en la sama urbo ĝis la pensiuliĝo en 1992, tamen poste li havis plurajn postenojn. Post 2 jaroj li kandidatiĝis (CSc) antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1955, lia edzino naskis 2 filojn en 1956 kaj 1959. Li ricevis premiojn inter 1985-2010.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A Nagyatádi Szabó István-féle földreform végrehajtása Öcsödön az 1920-as években (1975)
  • Az 1920-as évek földreformja Szolnok megyében (1987)
  • Jász-Nagykun-Szolnok vármegye mezőgazdaságának egyes kérdései 1920–1944 között (1994)
  • Dél-Alföldi haszonbérleti szerződések 1906–1945 (2007)
  • A Jász-Nagykun-Szolnok megyei birtokszerkezet változásai 1895 és 1944 között (2018)
  • Az 1920-as évek földreformja Jász-Nagykun-Szolnok vármegyében (2020)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]